Alvenis printempo, ek al la naturo!
Ni elkore invitas vin al la aprila programo de HEJ, al piknikado en Margareta Insulo, kie vi povas persone renkontiĝi kun la organizantoj de IJS (la plej granda somera evento de HEJ). Se vi havas specialan deziron, kun programeron vi volas partopreni dum IJS, kundividu kun ni, kaj ni realigos por vi :)
La 27-an de aprilo je la 15-a ni renkontiĝos ĉe la enirejo al la Margareta Insulo de la direkto de la Margareta Ponto, por pasigi kune agrablan posttagmezon.
Nepre kunportu:
- manĝaĵojn, trinkaĵojn,
- ion, sur kio vi povas sidi
- ludojn, kion eblas ludi ekstere
- vian bonhumoron :)
Se vi havas demandojn, kontaktu Zsófi per retpoŝto aŭ telefono:
pataki *punkto* zsofa *heliko* gmail *punkto* com
+36304311132
Showing posts with label monata programo. Show all posts
Showing posts with label monata programo. Show all posts
18/04/2013
07/03/2013
Renkontiĝo kun Roĉjo (Danio), Melono (Francio) kaj Andi (Germanio) en Budapeŝto
![]() |
| bildo de kult13.hu |
Do, venu la 14an de marto, ĵaŭde, je la 18a al Világcsücsök (1132 Budapest, Váci út 50. (sonorilo "2")) kie ni kune babilos, ludos kaj multe ridos!
Skribu al veronika.poor cxe tejo punkto org por pliaj detaloj.
Aliĝu ankaŭ en Facebook: https://www.facebook.com/events/450721374999561/
Ankaŭ ne forgesu pri JER 2013 de la 15a ĝis la 17a de marto!
12/01/2013
Januara programo
Venu al la januara programo de HEJ!
Ĉu vi ŝatus partopreni bonetosan kaj amikeman glitkuradon en la nova jaro? Venu la 26-an de januaro al nia monata programo al la glitkurejo apud Westend je la 13-a! Antaŭ la glitkurado ni havas organizan kunvenon en Rouge Café (1055 Bajcsy-Zsilinszky u. 74), kie vi ankaŭ estas bonvena, se vi havas ideojn, proponojn, aŭ vi interesiĝas pri la detaloj de la organizado de JER kaj IJS. Membroj de HEJ, kiuj alvenas de malpli proksime ol 50 km de Budapeŝto, rericevas 50%-ojn de la vojaĝkosto. La teamo de HEJ esperas, ke kiel eble plej mule da interesiĝantoj aliĝos ankaŭ en la nova jaro.
Prezojn de la glitkurejo trovu ĉe: http://eiffeljegpalya.hu/hu/arak
Se vi havas demandojn, kontaktu Zsófi Pataki per la subaj kontaktoj:
pataki pont zsofa kukac gmail.com

22/11/2012
Decembra programo
Ĉu vi volas scii, kial indas lerni Esperanton? Ĉu vi interesiĝas pri la ebloj de la uzo de la lingvo? Ĉu vi volas ekscii pli pri la kulturo kaj historio de la lingvo?
Dum la sekva, decembra programo de Hungara Esperanto-Junularo, vi povos ricevi respondon por la supraj demandoj, kaj vi povos fari viajn proprajn demandojn ankaŭ. Dum la aranĝaĵo ni spektos filmeton, kiu prezentas Esperanton de multaj vidpunktoj en facila, ĝuebla maniero, kaj rilate al ĉi tio ni libere interparolados pri la temoj.
Kie?
- En la ejo de Hungara Esperanto-Asocio. Adreso: 1146 Budapest, Thököly út 58-60. (vidu en la Gugla Mapo: http://goo.gl/T0Pn4)
Se vi aĝas malpli ol 30 jarojn, sed vi loĝas pli ol 50 kilometrojn for de Budapeŝto (kaj almenaŭ baznivele vi parolas la lingvon), Hungara Esperanto-Junularo pagos vian vojaĝkotizon. Se vi emas eluzi la eblon, sendu retmesaĝon al hej@ijs.hu
Kiam?
- La 2-an de decembro (dimanĉe), je la 14a horo.
08/07/2012
HEJ vizitas la urbon Debrecen
- Ĉu vi interesiĝas pri fremdaj lingvoj?
- Ĉu vi deziras scii, per kiuj metodoj estas fremdaj lingvoj plej efike lerneblaj?
- Ĉu vi volas facile kaj rapide ellerni bonegsonan fremdan lingvon?
- Ĉu vi bezonas havi lingvoekzamenon?
- Ĉu vi ŝatas multe vojaĝi?
- Ĉu vi volas havi geamikojn el la tuta mondo?
- Ĉu vi jam havas iun someran programon?
- Ĉu vi interesiĝas pri Esperanto?
- Ĉu eblas, ke vi jam lernis ĝin, vi jam eĉ havas lingvoekzamenon?
- Ĉu vi interesiĝas, kiel vi povas uzi vian Esperantan lingvoscion?
- Ĉu vi volas ekscii, ekkoni la laboron de Esperanto-Asocio aŭ eĉ membriĝi al ĝi?

Se vi "jese" respondis tiujn demandojn, ni havas proponon por vi! La 15-an de julio 2012 je la 10-a horo HEJ (Hungara Esperanto-Junularo) en la urbo Debrecen en la kefejo de la librovendejo Alexandra, en la strato Piac 34-36, organizas aranĝaĵon, dum kiu temos pri tiuj ĉi antaŭaj demandoj kaj pri la ĉi-jara IJS. Post la prelegetoj oni povos demandi la prelegintojn. Dum la sekvaj partoj de la programo estos organizitaj Esperantlingva urborigardado kaj pikniko! Por ajna kazo kontaktu Kocsárd Valér Arató ĉe la jena telefonnumero: +36 70 519 6944!
12/02/2012
Detektivu kun ni en Budapeŝto!
Ĉu vi ŝataskrimfilmojn kaj -romanojn kaj eble ankaŭ mem emus iĝi detektivo, sed vi neniamhavis ĝis nun la ĝustan okazon? Ĉu vi ŝatus babili en Esperanto kaj interkonatiĝikun entuziasmaj junaj esperantistoj? Nun vi havas la eblon por ĉio ĉi samtempekaj samloke! Temas pri tiu ĉi ekscita ludo: http://www.krimiestek.hu/(klaku sur la trian bildon por detaloj), kiun ni planas partopreni, kaj niinvitas vin fari same.
Venu kun ni, ni iĝu Sherlock Holmes!
- Kiam? La 25-an de februaro, ekde la 2a horo (posttagmeze).
- Kie? Ĉe kinejo Odeon Lloyd (1136 Bp. Hollán E. u. 6.).
- Kostoj...? Por partopreni la ludon (ĝi ne estas evento de HEJ), oni devas pagi po 500 Ft-ojn (escepto: kiu aĝas malpli ol 14 tiu povas senkoste partopreni).
- Kontaktpersono: Saci (Sarolta Bagó) - se vi ŝatus veni, bv. skribu al retmesaĝon al la adreso sarolta [pukto] bago [ĉe] esperanto-junularo [punkto] com. Aŭ vi povas ankaŭ telefoni (ankaŭ dum la programo) al la numero dudek - tricent okdek - 47 84. Sed se vi subite aperas, kompreneble ni ne forpelos vin. ;-)
Venu kun ni, ni iĝu Sherlock Holmes!
Etikedoj:
2012,
Budapeŝto,
februaro,
krimludo,
monata programo,
urborigardado
08/10/2011
Komuna teumado kaj senstreĉa babilado
La somero estas jam longe for, alvenis aŭtuno kaj lerno-, stud- aŭ labortempo por ĉiuj - kaj tio signifas, ke al ĉiuj okazis jam multo ekde la lasta renkontiĝo, estus do tempo por revido, ĉu?
Bonaj novaĵoj por konsentantoj: HEJ organizas kunveneton por senstreĉe pribabili la okazaĵojn (kaj ĉion alian), kaj ni elkore invitas ĉiujn interesiĝantojn, ankaŭ vin! Pri nivelo de lingvoscio ne zorgu, nek pri tio, se vi ankoraŭ neniun ĉeestonton konas – ni povas certigi, ke esperantistoj estas amikiĝemaj kaj malfermiĝemaj homoj. :-)
Pri la detaloj:
Gravas:
Ni atendas vian anonciĝon! :-)
teamo de HEJ

- la 13an de oktobro (ĵaŭde), de la 16a horo (laŭplaĉe "ĝis la nokto-nokto fin' " :P)
- en Budapeŝto, en la teumejo Sirius (VIIIa distrikto, strato Bródy Sándor, numero 13)
Gravas:
- Por ke ni povu reservi lokon, necesas, ke ĉiu ĉeestonto trinku almenaŭ unufoje teon surloke aĉetitan. Pri prezoj kaj elekteblecoj vi povas informiĝi ĉe la retpaĝo de la teumejo.
- Se vi volonte ĉeestus, bonvolu sendi retmesaĝon al la adreso sarolta punkto bago @ esperanto-junularo punkto hu. Tio necesas por ke ni sciu, por kiom da personoj ni reservu lokon/tableton.
- Se vi havas problemon, ekz. vi ne trovas la teumejon Sirius, trankvile telefonu al Saci (tridek 380 4784).
Ni atendas vian anonciĝon! :-)
teamo de HEJ
09/06/2011
Junia programo: Plaĝumo en Velence
Estas somera, varma vetero, venu, kaj plaĝumu kun ni ĉe la lago de Velence la 26-an de Junio (dimanĉe)!
Nepre kunportu:
- bankostumon
- bantukon
- sunkremon
- manĝaĵon/trinkaĵon aŭ monon
- bonan humoron
Ni restos ĝis kiam ni volas. Ĉiuhore estas trajnoj reen, je la 08a minuto de ĉiu horo.
Por sciigi, je kiom da partoprenantoj ni kalkulu, bonvolu skribi leteron al jena retadreso imre.kemenyfi(ĉe)esperanto-junularo.hu, se vi ŝatus ĉeesti.Se vi havas demandojn, serĉu Imre Keményfi: +36 20 385 2495
06/06/2011
Kiel oni havu agrablan posttagmezon? (rakonto pri la junia subĉiela kuirado)
La 4-an de junio okazis bonetosa subĉiela kuirado en Budapeŝto, en la korto de la Esperanto-Domo. Bedaŭrinde ne ĉeestis multege da esperantistoj, sed ni, kiuj partoprenis, ankaŭ tiel bonfartis. Ni esperas, ke legante ĉi tiun nekutiman, mallongan priskribon multaj ekemos sekvontfoje anonciĝi al iu nia programo - ĉar Esperanto estas bonega, kaj ĝi (kiel ĉiu lingvo) vivas, evoluas kaj kreas kontakton inter homoj pere de uzado. Kaj por praktikado de Esperanto la plej simpla kaj taŭga ebleco estas renkonti aliajn esperantistojn. ;-)

Recepto por junaj esperantistoj – kiel oni havu agrablan posttagmezon?
1. Decidu partopreni Esperanto-renkontiĝon.
4. Se temas pri kuirado, la plej ŝerca situacio estas, kiam neniu el vi scipovas vere kuiri - tamen vi nepre provu!
5. Se vi agis laŭ la 4a punkto, kaj krom tio elektis sufiĉe simplan manĝaĵon, tiam vi havos la merititan rezulton: la kuiraĵo estos manĝebla! ;-)
6. Por okupi la partoprenantojn (ĝis la manĝo pretiĝas), kunprenu kiel eble plej amuzajn ludilojn, ekz. esperantigitan varianton de la populara "Activity" - tio estas garantio por multe da rid(et)o kaj por la ludantoj, kaj por la rigardantoj.
2. Post la necesaj antaŭpretiĝoj provu ne misvojiĝi kaj trovi la lokon de la kunveno.
3. Post via alveno ne hezitu alparoli viajn konatulojn kaj interkonatiĝi kun novaj homoj.4. Se temas pri kuirado, la plej ŝerca situacio estas, kiam neniu el vi scipovas vere kuiri - tamen vi nepre provu!
5. Se vi agis laŭ la 4a punkto, kaj krom tio elektis sufiĉe simplan manĝaĵon, tiam vi havos la merititan rezulton: la kuiraĵo estos manĝebla! ;-)
6. Por okupi la partoprenantojn (ĝis la manĝo pretiĝas), kunprenu kiel eble plej amuzajn ludilojn, ekz. esperantigitan varianton de la populara "Activity" - tio estas garantio por multe da rid(et)o kaj por la ludantoj, kaj por la rigardantoj.
7. Se venas tempo, kaj vi devas hejmenveturi, tio ne temu pri malgaja adiaŭo - prefere provu pensi dankeme pri la renkontiĝo, kaj esperu, ke sekvos ankoraŭ multaj similaj. :-)
Etikedoj:
2011,
gulaŝsupo,
junio,
monata programo,
subĉiela kuirado
23/05/2011
Bonetosa subĉiela kuirado komence de junio
Nia ĝoje anoncas nian sekvontan monatan programon, kiun organizas HEJ kaj la Fondaĵo Esperanto kune. Temas pri bonetosa subĉiela kuirado por festi la komencon de la atendita somero.
Detaloj de la renkontiĝo:
– Kiam? La 4-an de junio, de la 2-a horo (posttagmeze).
– Kie? En Budapeŝto (1193 Budapest, Leiningen u. 4.). La loko atingeblas per metroo kaj buso (unue uzu la 3-an bluan metroon por atingi la straton Határ, poste la metroo-anstataŭigan buson uzante vi povas veturi ĝis la haltejo 'Kőbánya-Kispest' kaj fine per la 184-a aŭ 182-a buso veturu 2 staciojn, elbusiĝante ĉe la strato Bocskai). Alia ebleco estas de la Okcidenta stacidomo veturi pertrajne ĝis "Kőbánya-Kispest", kaj de tie perbuse – kiel jam estis menciita – atingeblas la strato Bocskai.
– Bonvenas: ĉiuj esperantistoj – kaj ankaŭ bakaĵoj aŭ ludiloj, sed la kunporto de tiuj aĵoj kompreneble ne estas devige. ;-)
– Gravas: por sciigi, je kiom da partoprenantoj ni kalkulu, bonvolu skribi leteron al jena retadreso sarolta punkto bago ĉe gmail punkto com, se vi ŝatus ĉeesti.
22/04/2011
Raporto pri la aprila programo
La aprila programo de HEJ estis organizata de Vilté Székely. Okazis ekskurso al la ravino Dera kaj la vilaĝo Csobánka [eldiratas kiel Ĉobanka], kie ni grimpis monteton. Poste ni iris al patkukejo, kie ni manĝis (nekredeble) patkukojn. :)
01/04/2011
Aprila programo: Ekskurso al montaro
Alvenis printempo, la suno brilas, jam sufiĉas la hejme sidado! Prefere venu kun ni la 17-an de aprilo (dimanĉe) al la ravino Dera, kiu estas proksime al Budapeŝto.
Ni renkontiĝos je la 10:45 ĉe la placo Batthány, de kie ni ekos je la 10:58 per interurba trajno HÉV ĝis Pomáz. De tie ni veturos per buso al Pilisszentkereszt (11:55), kaj atingos ĝin je la 12:30, kie la aventuro komenciĝos.
Ni ekskursos ĝis Csobánka, kaj ni malkovros kion oni povas vidi de la supro de roko Oszoly :)
A tuta distanco estos ĉirkaŭ 8-10 kilometroj, facile farebla, kun malaltaj montetoj. Inter la 4-a kaj 5-a ni revenos al la placo Batthyány, kie ni vizitos la proksiman patkukejon, kaj gustumos diversajn bongustaĵojn. :)
Por partopreni la programon vi bezonas ANTAŬANONCIĜI. Se vi volas partopreni, skribu retmesaĝon al vilte00{ĉe}gmail{punkto}com!
Se vi havas demandojn, serĉu Vilté Székely: +36 20 959 9508
10/03/2011
Februara programo: Esperanta glitkurado
La 19-an okazis la februara programo de HEJ. Ĉi tiu tago estis ege grava por mi, ĉar ĉi tiun tagon mi organizis esperantan renkontiĝeton la unuan fojon sole. Mi okupiĝis pri ĝi, preskaŭ kiel pri infano. :)Ni renkontiĝis ĉe la ĉefenirejo de vendejaro Westend. Ni pli-malpli sukcesis renkontiĝi tie. Kelkaj atendis en la teretaĝo, kaj kelkaj en la unua. (Sed kompreneble, nenio estas perfekta dum la unua fojo). Ni pluiris al la tegmenta teraso, kie troviĝis la glitkurejo. Ni, entuziasmaj esperantistoj prenis bileton, kaj glitŝuojn kaj ekiris al la glitkurejo. La etoso estis bonega, tion ŝajnigas certe ankaŭ la fotoj. Dum glitkurado ni havis tempon paroladi, post kiam ni ne plu havis la emon koncentriĝi nur pri tio ke ni ne falu (almenaŭ pri mi, mi povas diri tion). Finfine preskaŭ sen faloj ni finis la glitkuradon. (Rimarkinde, ke "preskaŭ" faras grandan diferencon). :D
Post kiam ni ne plu havis multe da forto, ni ekiris al la teumejo Sirius (malgraŭ la sento, la vorto "sirius" ne ekzistas en Esperanto, do tamen remetu la vortaron sur la tablon, serĉado estas superflua) :)Ĉiu el ni mendis por si iun specialan teon. Kelkaj el ni ekhavis ankaŭ malsaton pro la glitkurado. Do ni mendis ankaŭ kukojn kaj sandviĉojn. Ankaŭ en la teumejo, la etoso estis bonega certe ankaŭ pro tio ke la plejmulto de la parolado okazis en Esperanto.
Mi ege bone fartis kaj ekhavinte la reagojn pri ĉi tiu programo, mi pensas ke ankaŭ aliaj ĝuis la renkontiĝeton. Se vi ne partoprenis la nunan monatan programon, nepre venu al la sekva!
31/01/2011
Februara programo: Esperanta glitkurado
Se vi scipovas glitkuri aŭ vi volas provi ĝin, jen bonega eblo por tio! Post kiam ni eluzis ĉiujn niajn energiojn, tiam ni pluiros al la teumejo Vörös Oroszlán (Ruĝa Leono). Tie ni havos bonan eblecon paroladi (kompreneble en Esperanto!) trinkante varmegan teon.
La Hungara Esperanto-Junularo anoncas esperantan glitkuradon por la 19a de februaro (sabato)! Ni renkontiĝu en la vendejaro Westend ĉe la ĉefa pordo je 13:50. De ĉi tie ni kune pluiros al la glitkurejo. Bileto por plenkreskuloj kostas 1300 forintojn, por infanetoj (sub la aĝo 14) 900 forintojn. Se vi ne havas proprajn glitŝuojn tiam eblas lui ilin kontraŭ 600 forintoj por unu horo.
Se vi prefere ne volus glitkuri, sed volus renkontiĝi en la teumejo, tiam ni atendas vin ene en Westend ĉe la enirejo je la 16:00.
HEJ povas doni eĉ veturrabaton. Vi povas uzi tiun, se vi estas pli juna ol 26 kaj vi loĝas almenaŭ 30 kilometrojn de la ĉefurbo. Se vi volas havi tiun ĉi rabaton, nepre kontaktu nin per la jena retadreso: hej@ijs.hu. Se vi havus demandon pro io ajn, bonvolu voki min telefone: Szabolcs Szilva +36 30 969 6878. Ni atendas vin!
08/01/2011
Hungaraj aranĝoj
En Hungario dum la tuta jaro okazas multe da diversaj Esperanto-renkontiĝoj, kaj pli malgrandaj kaj pli grandaj, internaciaj kunvenoj. Parto de ĉi tiuj aranĝoj estas organizata de HEJ, precipe por junuloj. Ĉi tie ni kolektas travivaĵojn koncerne la hungarajn junularajn E-eventojn.
Ni esperas, ke legante tiujn rakontojn ankaŭ vi ekemos sekvontfoje partopreni iun tian aranĝon. :-)
Pli grandaj renkontiĝoj
IJS
Se vi ne scias, pri kio temas, klaku ĉi tien: http://ijs.hu/?q=eo/IJS, kaj la mallongaj priskriboj de tiu ĉi renkontiĝo troviĝas ĉe tiu ĉi paĝo: http://ijs.hu/?q=eo/node/7.Aldone, jen entuziasma rakonto pri IJS de 2010: http://ijs.hu/?q=node/249. :-)
JER
Pri JER, kiu okazis en 2010, legeblas eĉ du rakontoj. Por legi ilis, rigardu ĉi tiujn retpaĝ-partojn de HEJ: http://ijs.hu/?q=node/158 kaj http://ijs.hu/?q=node/159.HURA
Por vidi rakonton pri HURA-travivaĵoj de 2009 alklaku ĉi tiun ligilon: http://ijs.hu/?q=node/64.Kaj jen kelkaj interesaj faktoj, kiujn oni povis ekscii dum la HURA de 2010: http://www.ipernity.com/blog/80636/203265. ;-)
Pli malgrandaj renkontiĝoj, monataj programoj
Decembro de 2009: okazis bonetosa Nikolaofesto de HEJ. :-) Por ekscii detalojn, klaku ĉi tien: http://ijs.hu/?q=node/93.En januaro (2010) kelkaj HEJ-anoj kunvenis por sketadi kaj babiladi. Rakonteto pri la evento troveblas en nia retpaĝo: http://ijs.hu/?q=node/115.
Novembro de 2010: teumada kunveno en Szeged, jen rakonteto pri la afero kaj pri la tie startita E-kulturmanaĝera fako: http://ijs.hu/?q=node/266.
(la postaj raportoj kaj arkivoj pri monataj programoj estas metataj en ĉi tiun paĝon.)
20/12/2010
Januara programo: diverseca jarkomenco
Venu kaj festu kun esperantistoj la novan jaron dum internacia kunveno! :-)
HEJ organizos renkontiĝon en Budapeŝto la 2an de januaro, kaj ŝatus alvoki vian atenton jam nun, ke vi ŝparu tempon por la aranĝo.
Temas pri interkonatiĝo, bonetosa babilado, urborigardado kaj diversaj ludoj. Estas menciinde, ke dum la evento vi havos eblecon eĉ ekkoni brazilan esperantiston, dĵ Roger, kaj eĉ kelkajn aŭstrajn esperantistojn.

Kompreneble la partoprenado estas senkosta, nur vian manĝon kaj veturon vi devos mem pagi – kaj krom tio, ekzistas rabato por la veturkosto. Tiun eblecon HEJ ofertas al tiuj partoprenantoj, kiuj estas pli junaj ol 26 kaj loĝas pli fore ol 30 km-oj de la ĉefurbo. Se vi ŝatus eluzi ĉi tiun eblecon, nepre skribu antaŭe al la sekva adreso: hej@ijs.hu. Ni atendas vian anonciĝon! :-)
LA DETALOJ DE LA RENKONTIĜO:
- kiam: la 2an de januaro
- kolektiĝloko: ĉe la placo Blaha Lujza, en la subpaŝejo (la unuan fojon je la 11a, poste je la 3a horo)
Programo:
- unue (ĉirkaŭe de la 11a ĝis la 3a horo): urborigardado + kuna tagmanĝo (en iu proksima manĝejo)
- poste (de la 3a horo): ĉe placo Blaha aliĝo de novaj partoprenantoj (je la 3a horo); post tio veturado al oficejo de HEA (Budapest, VIII. Bródy Sándor. u. 38. fszt/3.), senstreĉa babilado kaj ludoj
- Roĝer Borĝes (Brazilo, 1978) estas profesia projekt-manaĝero kiu nuntempe loĝas kaj laboras en Hispanio. Lia kompanio konstruas kaj vendas domojn, sed li aparte fakas pri teknologio - ERP, CRM - kaj internacia komerco. En Esperanto, li ofte kontribuas per multmediaj projektoj, kiel grafika dizajno, muziko, videoklipoj kaj retpaĝoj. Delonge li partoprenas de IJK, UK kaj aliaj aranĝoj kiel disk-ĵokeisto. Aldone li estis Komitatano B de Brazila Esperantista Junulara Organizo ĉe TEJO. Vidu: http://www.mixcloud.com/rogerborges (DĴ), http://bit.ly/supernovaesperanto (rokbando Supernova) aŭ http://www.mojose.com/ (blogo).
- Mauricio Grilo (Brazilo, 1980) estas inĝeniero pri telekomunikado. Drumisto pri malmola roko, li ludis kun Roĝer dum IJK 2002 en Brazilo. Li multe ŝatas piedpilkon, bieron kaj bonajn videoludojn.
- Ana Cecilia (Brazilo, 1982) estas advokatino kiu fakas pri la rajtoj de vir inoj. Ŝi gajnis gravan proceson siaurbe kaj venas al Budapeŝto por celebri tion! Ŝi aparte interesiĝas pri modo.
Etikedoj:
2011,
internacia,
januaro,
ludo,
monata programo,
urborigardado
09/12/2010
Esperanto kaj teumado en Szeged
La 26-an de novembro (vendrede, posttagmeze) okazis tre bonetosa, ĉirkaŭ 3 hora teumado kaj renkontiĝo en Szeged. Ĝin organizis ĉefe studentoj (kaj instruistoj) de la universitato Juhász Gyula, kie ĉi-jare startis unu jara Esperanto-kulturmanaĝera fako. (Se vi interesiĝas pri detaloj de tiu ĉi faka formado, jen: http://www.ipernity.com/blog/edukado.net/234826.)
Al la teumado estis invititaj anojn de HEJ por interkonatigi la studentinojn kaj aliajn interesiĝantojn kun la Esperanta mondo (eblecoj pere de Esperanto, movado, aranĝoj, Pasporta Servo, E-muzikoj kaj -filmoj, ktp.). Dum la senstreĉa babilado la ĉeestantoj havis eblecon demandi ion ajn koncerne Esperanton kaj la menciitajn temojn.
Skribante iom pri miaj spertoj kaj sentoj: mi ege ĝuis la renkontiĝon kaj mi estas vere dankema al ĉiuj, kiuj zorgis pri la organizado kaj ebligis nian tranoktadon en Szeged. Mi esperas, ke ĉiuj partoprenantoj bonfartis kaj la studentinoj iĝis eĉ pli entuziasmaj, spertante, ke Esperanto vere vivas, bonas kaj uzeblas por multaj diversaj celoj. :-)
Saci
PS.: "Do jen la mano, kamarad', ni premu kun fervor' / kaj trinku ni profunde pro..." Ĉi-foje ne pro "pro la iamo longe for", sed pro la hungara E-vivo, en kiu la ekestigo de la menciita kulturmanaĝera fako estas certe granda paŝo kaj ebleco. :-)))

25/11/2010
Decembra programo
Krom la monataj programoj de HEJ ni ŝatus proponi al vi partoprenon de Zamenhof-taga programo. Temas pri evento de HEA, okaze de naskiĝo de Zamenhof. Venu, ni festu kune! :-)
Dato: la 12-a de decembro, 2010, ekde la 10a horo antaŭtagmeze
Okazloko: Nemzetek Háza, Budapest, 6a distrikto, strato Bajza numero 54
Pri la detaloj vi povas informiĝi ĉi tie:
07/11/2010
Novembra programo
La dato de la novembra HEJ-programo ankoraŭ ne estas certa, tamen estos kelkaj, de HEJ sendepende organizotaj programoj, interesaj kaj menciindaj. Al ĉi tiuj eblecoj ni ŝatus altiri vian atenton.
- la 26-an de novembro (vendrede): "Esperanta posttagmezo"
komenco: posttagmeze, je la 5a horo
loko: Szeged
partopreno: senkosta
Por vidi la detalojn, klaku sur la afiŝon. Se vi havas eblecon partopreni, ne hezitu - vi bonvenas! :-)
La lasta trajno je la 7a horo 45 minutoj ekas al Budapeŝto. Se vi ŝatus nur sekvonttage hejmenveturi kaj vi planas tranokti en Szeged, se ne konas la urbon, jen kelkaj eblecoj.
Tisza Sport Hotel (6726 Szeged, strato Szent Györgyi Albert, numero 42). Por studantoj (se vi kunhavas validan studantan legitimilon): 2900 forintoj/nokto/persono + turisma impost (370Ft/persono). Detaloj ĉe la retpaĝo: http://www.tiszahotel.hu/hun_sport/page.php?17
Károlyi Mihály Kollégium (6724 Szeged, Kossuth Lajos avenuo, numero 74). 2-3 litaj ĉambroj, je prezo de 2950 forintoj/nokto/persono + turisma impost (380Ft/persono). Detaloj: http://www.mksh.u-szeged.hu/.
- la 13an de novembro (sabate): memorprogramo de ERE (Entomologia Rondo Esperanto), okaze de la 40-jariĝo (de ERE)
komenco: posttagmeze, inter la 3a kaj 4a horo senstreĉa babilado, de la 4a horo memorprogramo
loko: Budapeŝto, XIII-a distrikto, "Láng Művelődési Ház" (strato Rozsnyai, numero 3)
partopreno: senkosta
- la 14an de novembro (dimanĉe): Pedagogia Tago kaj asembleo de la hungara ILEI-sekcio (ILEI = Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)
por detala programo kaj ĉio ajn: klaku sur la bildojn! :-)

23/10/2010
HEJ-a renkontiĝo en oktobro
Saluton, karaj!
Iomete malfrue, sed fine mi alsxutis fotojn pri la kunveno al la Vizagxlibro. :)
http://www.facebook.com/album.php?aid=18205&id=100001394060336
Mi fartis ege bone, koran dankon por la kunveno!
Gxis!
Timi
Subscribe to:
Posts (Atom)