20/11/2011

EVS-volontulu en Ĉuvaŝujo

Unika ebleco: 9 monatoj da volontulado en Ĉuvaŝujo, dank' al Esperanto! ;-)

Se vi...
- bone parolas Esperanton, kaj volonte partoprenus organizadon de E-aranĝoj, instruadon kaj diskonigon de la lingvo;
- ŝatus ekkoni la ĉuvaŝan lingvon kaj kulturon;
- pretas helpi la lokan volontulan grupon;
- volonte instruus vian gepatran lingvon...
tiam ne hezitu, anoncu vin ĉe la Ĉuvaŝa Esperanto-Junularo!