Showing posts with label Nikolao. Show all posts
Showing posts with label Nikolao. Show all posts

28/11/2009

Festu alvenon de Nikolao la 5-an de decembro en nia nova klubejo!

Ni invitas ĉiujn al nia antaŭkristnaska posttagmezo en Budapeŝto la 5-an de decembro.
Se vi ŝatas ludi, kanti, danci, esti kune kun aliaj, ĉi tiu estas via tago! :)
Ni komencos je 15:00 kaj la amuzo daŭriĝos ĝis vespero.
Tiuj, kiuj estas bonaj, ekhavos etan donacon de nia Esperanta Nikolao. ;)
Bonvolu kontribui al la festo per memfaritaj kukoj, dolĉaĵoj aŭ alportu bongustan teon. Dankon!
Ni renkontiĝos ĉe la restoracio „Bástya” ĉe la placo „Blaha Lujza” je 14:45, ni atendas ankaŭ vin. Venu amuziĝi kun ni!
La adreso estas: 8a distrikto, strato Gyulai Pál, domnumero 9.
Se vi alvenos pli malfrue la sonorilnumero estas 31.
Bonvenon!

La grupo de HEJ