Showing posts with label TEJO. Show all posts
Showing posts with label TEJO. Show all posts

18/04/2015

Tutsemajna paskofesto - raporto de Veronika Venislovas pri IJF 2015


la loko (ĉirkaŭaĵp) de la renkontiĝo

Unue dankon al HEJ kaj al IEJ por ke mi povis partopreni mian duan eksterlandan Esperanto-aranĝon, la IJF-n [Internacia Junulara Festivalo]. La IJF okazis ĉi-jare inter la 1-a kaj 7-a de aprilo, en la norda parto de Italio (Valle d’Aosta, urbeto Brusson).
Ĉi-sube vi povas legi mian raporton - t. e. spertojn kaj travivaĵojn - pri la menciita evento.

27/09/2011

Volontula Vilaĝo (2011, Bruselo): sukcesplena varbado por Esperanto

La Eŭropa Junulara Forumo okazigis (en Bruselo inter la 7a kaj 11a de septembro) internacian eventon rilatan al volontulado, kies parto estis ankaŭ la Volontula Vilaĝo. Ĉi tie ĉeestis multaj junularaj volontulbazaj asocioj por konigi sian agadon, inter alie ankaŭ TEJO estis reprezentita de multaj junaj kaj entuziasmaj esperantistoj el pluraj landoj. Ankaŭ ni, du membroj de HEJ (Szabolcs Szilva kaj Sarolta Bagó) veturis tien por reprezenti la tutmondan organizon, kaj ni ŝatus rakonti iom pri niaj tre pozitivaj spertoj koncerne la aranĝon.

Alveninte post longa trajnumado ni komencis prepariĝi por la okazaĵo, "enloĝiĝante" en nian budon (kiu, surprize kaj eble hazarde, estis verda :-) ), malpakante multlingvajn flugfoliojn, Eo-librojn, KD-diskojn kaj similaĵojn. La programoj eventuale nur sekvonttage komenciĝis, kaj nia teamo krom la budo havis eĉ tri memstarajn programerojn: ludon "Iĝu esperantisto!", fulmkurson de Eo. kaj laborkunsidon pri administrado de eventoj. Ĉiuj menciitaĵoj estis sufiĉe sukcesaj, multe da junuloj ŝajnis interesiĝi pri la lingvo kaj pri la "ceteraĵoj".

Sumante ĉion: tre grava kaj bona sperto estis, ke preskaŭ neniun negativan aliron (al Eo.) ni renkontis, male: la volontula medio estis tre taŭga por disvastigi la bazajn ideojn de nia lingvo. Ni ŝatus ankaŭ ĉi tie danki ĉiujn pro la ĉeesto kaj laboro, kaj ni tre esperas, ke TEJO ankaŭ venontfoje povos partopreni kaj same utile agi kiel ĉi-jare.

Se vi interesiĝas pri detaloj (en la angla), ni proponas al vi rigardi ĉi tiujn retpaĝojn: http://youngvolunteersstandup.wordpress.com/2011/09/09/mi-estes-inne-mi-estes-journalistino/ kaj http://www.youthforum.org/.

BAGÓ Sarolta

05/04/2011

Artikolo ĉe TEJO (Entuziasmaj junaj esperantistoj en Hungario)

La 5an de majo aperis artikolo pri HEJ en la retpaĝo de TEJO.

Jen la teskto de la artikolo:

Entuziasmaj junaj esperantistoj en Hungario

En la Hungara Esperanto-Junularo okazis jarĉefkunveno dum JER inter la 12a kaj 14a de marto 2011. Ni sufiĉe bone sukcesis diskuti pri ĉio, kion ni planis. Dum la unua parto ni priparolis la okazintaĵojn en la jaro 2010, ni pritaksis kaj publigikis la detalojn pri financaĵoj, pri agado de HEJ, inter aliaj pri la monataj programoj. Tiu laste-menciita daŭre okazas ankaŭ nun. Por pli da informoj bonvolu viziti nian novan(!) retpaĝon: www.esperanto-junularo.hu. Fakte nun la tuta retpaĝaro estas prilaborata kaj ankaŭ pere de ĉi tiu artikolo mi volas publikigi la informon, ke lanĉiĝis la novaj retpaĝoj de HEJ. La ŝanĝoj jam estis ege bezonataj.

Daŭre ekzistas la pli malnova ijs.hu/eo, sed ankaŭ tio en la proksima estonteco iom ŝanĝiĝos. Tie aperos informoj nur mem pri la aranĝo IJS. Sekve mi mencius la retpaĝon www.esperanto-junularo.hu, kiu ekestis la oficiala novaĵejo de nia asocio. Tie troviĝas ĉiuj informoj, kiuj rilatas al al nia agado. La sekva estas la hungara versio de ĉi tiu retpaĝo www.eszperanto-ifjusag.hu por ke la novaj hungaraj esperantistoj ankaŭ povu legi pri la novaĵoj. Kaj baldaŭ finpretiĝos jer.hu, kie troveblos informoj nur pri la aranĝo JER. (Ĉi-lasta ne estas ankoraŭ lanĉita ankaŭ pro ne-aktualeco: la sekva JER okazos en printempo 2012). Nun ĉio estas klare distingita kaj laŭ araĝaĵoj (IJS, JER, monataj programoj, ktp...), kaj laŭ lingvoj (Esperanto, kaj la hungara). Mi, kiel nova ĉefredaktoro de la retpaĝaro kun Vilté Székely, atentis ankaŭ pri la opinioj de eksterhungariaj esperantistoj (inter aliaj mi volas danki Paweł Fischer-Kotowski pro la konsiloj). La rimarkoj ankaŭ nun bonvenas de ĉiuj.

Mi volas ĉiujn atentigi, ke al Internacia Junulara Semajno 2011 eblas jam aliĝi en ijs.hu/eo. Ĝi okazos en la ĉirkaŭaĵo de Budapeŝto en urbo Búbánatvölgy. Ĝi estos signife pli malmultekosta ol lasta-jare, sed almenaŭ tiom mojosa (kiel ekz-e pro la akvobatalo, esperanta kasino, kaj la aŭkcio, kie eblos tuj elspezi la ĵus gajnitajn E-monojn). Venu ankaŭ vi!

Sekve dum la kunveno okazis balotado pri la sekva estraro de HEJ. Petra Smidéliusz denove estis elektita kiel prezidantino. Unu persono forlasis la estraron kaj du aliaj aniĝis (inter tiuj lastaj estas ankaŭ mi). En la retejo www.esperanto-junularo.hu estas ĉiuj informoj atingeblaj ankaŭ pri la nova estraro.

En la lasta parto ni aŭskultis la opiniojn de tiuj, kiuj la unuan fojon partoprenis esperantan renkontiĝon. Ni havis almenaŭ 3 novajn personojn. En nia nova retpaĝo legeblas la raporto de nova esperantistino Enikő Urbán pri JER. Post la priparolo de la ĵus spertitaj aferoj ni diskutis pri la futuro de Esperanto en Hungario, kaj pri la estonta agado de nia asocio. Laŭ la planoj daŭre estos okazigataj la monataj programoj, JER, kaj IJS. Ni planas kunlabori kun aliaj E-asocioj, kaj ni helpos senĉese al la junaj kaj novaj esperantistoj enmovadiĝi ĉiel, kiel eblas de nia asocio.

Szabolcs Szilva, Hungario