Showing posts with label subĉiela kuirado. Show all posts
Showing posts with label subĉiela kuirado. Show all posts

06/06/2011

Kiel oni havu agrablan posttagmezon? (rakonto pri la junia subĉiela kuirado)

La 4-an de junio okazis bonetosa subĉiela kuirado en Budapeŝto, en la korto de la Esperanto-Domo. Bedaŭrinde ne ĉeestis multege da esperantistoj, sed ni, kiuj partoprenis, ankaŭ tiel bonfartis. Ni esperas, ke legante ĉi tiun nekutiman, mallongan priskribon multaj ekemos sekvontfoje anonciĝi al iu nia programo - ĉar Esperanto estas bonega, kaj ĝi (kiel ĉiu lingvo) vivas, evoluas kaj kreas kontakton inter homoj pere de uzado. Kaj por praktikado de Esperanto la plej simpla kaj taŭga ebleco estas renkonti aliajn esperantistojn. ;-)



Recepto por junaj esperantistoj – kiel oni havu agrablan posttagmezon?




1. Decidu partopreni Esperanto-renkontiĝon.
2. Post la necesaj antaŭpretiĝoj provu ne misvojiĝi kaj trovi la lokon de la kunveno.
3. Post via alveno ne hezitu alparoli viajn konatulojn kaj interkonatiĝi kun novaj homoj.
4. Se temas pri kuirado, la plej ŝerca situacio estas, kiam neniu el vi scipovas vere kuiri - tamen vi nepre provu!
5. Se vi agis laŭ la 4a punkto, kaj krom tio elektis sufiĉe simplan manĝaĵon, tiam vi havos la merititan rezulton: la kuiraĵo estos manĝebla! ;-)
6. Por okupi la partoprenantojn (ĝis la manĝo pretiĝas), kunprenu kiel eble plej amuzajn ludilojn, ekz. esperantigitan varianton de la populara "Activity" - tio estas garantio por multe da rid(et)o kaj por la ludantoj, kaj por la rigardantoj.
7. Se venas tempo, kaj vi devas hejmenveturi, tio ne temu pri malgaja adiaŭo - prefere provu pensi dankeme pri la renkontiĝo, kaj esperu, ke sekvos ankoraŭ multaj similaj. :-)