30/10/2009
Blogaĵo de Stela
La sekva evento, kiun HEJ organizos estos en Budapeŝto, mi pensas, ke ĉiuj scias pri tio :) Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos ĝin partopreni, mi pensas, ke malgraŭ tio la renkontiĝo estos tre bonhumora.
Mi tre ĝojas, ke la organizado de IJS jam nun estas tre aktiva. La urbo, kie ĝi okazos estas Pécs. Laŭ mi belega urbo. IJS estis tie en 1997, do tiuj homoj, kiuj ankaŭ tiam partoprenis kaj ĉijare volas veni, volonte revizitos tiun historian urbon. La teamo, kiu parte konsistas el novaj homoj, estas tre entuziasma, laborema kun multaj bonaj ideoj por la ekskursoj, programeroj. Mi tre volonte laboras kune kun tia teamo.
Mi ankaŭ atendas la novjaran renkontiĝon en Pollando, JES. Ĝis tiam la aliĝilo de IJS jam estos preta kaj mi planas varbi homojn, inviti ilin al Hungario por ĝui semajnon kun la gastigemaj hungaroj.
15/10/2009
HURA ĉi semajnfine (14-15 de Novembro)
Junaj hungaraj esperantistoj organizas semajnfinan renkontiĝon la 14-an kaj 15-an de novembro en Budapeŝto.
La renkontiĝon partoprenos esperantistoj el Bratislavo, Zagrebo, Vieno, Brno kaj ankaŭ el Kubo. Ni planas montri al ili nian ĉefurbon kaj dume amuziĝi kune. Se vi konas aliajn homojn kiujn interesus tiu programo, bonvolu inviti ankaŭ ilin!
Planitaj programoj:
la 14-an de novembro:
- Je la 14.00 ni iros al la Blindula Ekspozicio (1290 HUF, ĉirkaŭ 5 euroj) kun tiuj kiuj volas spekti ĝin. Renkontiĝo: je 13:40 ĉe la metrostacio "Népliget" (supre ĉe la ŝtuparo). Antaŭaliĝo estas deviga!
- Poste, ĉirkaŭ la 16.00 ni vizitos la Kastelon de Buda kaj tie promenados kune. Renkontiĝo: je 16:30 ĉe la bushaltejo de "Mátyás" Preĝejo.
- ĉirkaŭ 18.30 ni vespermanĝos en restoracio kaj poste gustumos hungarajn vinojn. Renkontiĝo por la vingustumado: je 20:30 ĉe la metrostacio "Klinikák" (supre ĉe la rulanta ŝtuparo).
la 15-an de novembro:
- je 8.30 ni vizitos la hungaran Parlamenton (senkoste) Renkontiĝo: je 8:10 ĉe la metrostacio "Kossuth" placo (supre ĉe la rulanta ŝtuparo). Antaŭaliĝo estas deviga!
- ĉirkaŭ 10.30 ni iros al fama placo kiu nomiĝas Placo de Herooj kaj vizitos la proksiman Fortikaĵon de Vajdahunyad. Renkontiĝo: je 10:30 ĉe la metrostacio "Széchenyi" banejo (supre ĉe la rulanta ŝtuparo).
- poste (ĉirkaŭ 14.00) ni tagmanĝos ĉe la Stacidomo Keleti de kie povos iri hejmen tiuj, kiuj forveturos per trajno.
La biletoj por budapeŝtaj amasveturiloj por du tagoj kostas 2x1550 HUF (ĉirkaŭ 11,5 euroj). Tranokti eblas ĉe budapeŝtaj esperantistoj senkoste aŭ en junularaj tranoktejoj malmultekoste.
Partoprenontoj bonvolu informi nin aŭ sendi retleteron al nia retadreso "hej heliko ijs punkto hu", aŭ klaku al la menuero "Skribu al ni" ĝis la 6-a de novembro ĉar ni devas scii kiom da homoj venos.
Dankon!
Ni atendas vin!