09/05/2013

Pikniko ĉe Margareta Insulo

La 27an de aprilo okazis la aprila programo de HEJ, Baptiste rakontas siajn spertojn al ni:

Mi nomiĝas Baptiste Darthenay, mi venas de Francio kaj nun loĝas en Hungario ekde unu jaro kaj duono. Mi ne kontaktis la lokajn esperantistojn dum la unua jaro, ĉar mi volis koncentriĝi pri la lernado de la hungara lingvo. Nun mi perfekte parolas la hungaran kiel denaskulo (:D) kaj volas malfaciligi la aferon per miksi kun la esperanta lingvo. Kaj renkonti mojosajn homojn!

Mi partoprenis en JER, kaj la etoso estis… kiel rakontis Alex. Mi ŝategis la semajnfinon malgraŭ la malvarmo, kaj eĉ ŝatis la 8 horan starantan trajnvojaĝon (por nur 130 km). Do, pro tiu varma amikeca etoso mi kompreneble deziris iri al la aprila programo de HEJ. Ĝi okazis sur la Margareta Insulo, mi tamen iris, eĉ estis tre for de la loko, kie mi loĝas — pli ol 500m. Estis menciita ke oni devus kunporti ekster-ludeblajn ludojn, do mi kunportis mian finnlandajn keglon, aŭ Mölkky. Estis ankaŭ menciita ke oni devus kunporti bonhumoron, do mi kunportis mian grandan skotan sakŝalmon, kaj vestis mian skotan jupon. Pro tio, mi malfruis, ĉiu atendis min: Zsófi, Imi, Anna, kaj du ĉeĥuloj kiuj min ankoraŭ ne konis, Vít kaj Vlasta.
Ni instaliĝis proksime de la granda herbejo de la insulo, sub pompa arbego. Nia grupo tre interesiĝis pri mia instrumento, do mi rapide ludis. Ĉiam surprizas homojn la laŭteco de ĉi-tiu instrumento. Iam estis komunikilo por informi la klanojn tra la skotaj montetoj. Mi kredas ke oni aŭdis min el malproksimo, kaj eĉ iuj aplaŭdis. Oni poste babiladis, klaĉadis kaj kukojn manĝadis. Dankon al la bakuloj, tre bongustis la kukojn!
Bálint kaj Onjo Gabi alvenis iom poste, kaj ni ludis kun la Mölkky. 



La reguloj estas simplaj: oni devas atingi ĵuste 50 poentonj (ne pli, se jes oni reiras ĝis 25) per faligado de la kegloj. Ĉiu keglo havas numeron sur ĝi, de 1 ĝis 12. Se oni faligas nur unu keglon, oni gajnas la poentojn de la numero de la keglo. Se oni faligas du aŭ pli da keglojn, oni gajnas la poentojn de la nombro de kegloj kiuj falis. Ekzemple, por gajni 12 poentojn (la maksimumo per unu lanĉo), oni povas aŭ faligi dek du kegloj, aŭ la keglon numero 12. La ludo iĝas pli kaj pli interesa de tempo al tempo, ĉar oni malfaligas la keglojn tie, kie ili falis: ju pli oni ludas, des pli la ludspaco kreskiĝas. Do, fine malfacilas atingi la trafan keglon, kaj ne gajni pli ol 50 poentojn!

Kiam oni sufiĉe ludis, mi denove prenis mian instrumenton. Ne longe, ĉar ĉiuj deziris provi blovi. Memorigis al mi kiam mi komencis, antaŭ tri jaroj: kiel preni? kiel blovi? kiel ludi la melodion? Post la fuŝado de miaj karaj samideanoj, mi denove ludaĉis. Tiam, amaso da homoj ĉirkaŭis nin. Kun la verda flago, la sakŝalmo estas efektiva varbilo! Eĉ venis el 150m fora grupo norveganoj, kiuj petis ke mi ludu „Feliĉan Naskiĝtagon” por ili. Pro tio mi ricevis kuketon!

Vespere, oni manĝis turkan manĝajon en verda loko, kaj drinkis freŝajn bierojn en trankvila kafejo. 

Kia ŝatinda programo, ĉu ne?



23/04/2013

Partopreno en IJF en Italio 2

La ĉi-jaran IJF-n (Internacia Junulara Festivalo) inter la 27a de marto kaj 2a de aprilo 2013 partoprenis 4 hungaraj esperantistoj, inter ili Imre Keményfi kaj Blanka Csikós, kiuj danke al la interŝanĝprogramo de HEJ kaj IEJ havis la eblon senpage partopreni la aranĝon. Vi povas legi la raporton de Blanka ĉi-sube.

La 27-an de marto, kiam mi ellitiĝis matene, mi rigardis tra la fenestro kaj mi vidis ke neĝo kovris ĉion. Mi ne povis kredi, ke tiu vespere mi jam estos en Italujo, kie estas espereble pli bona vetero. Tiam mi eĉ ne pensis, kian mirindan semajnon (aŭ mi povas diri somerumadon) mi havos.

ĉijare IJF estis organizita en Sud-Italujo, apud Ostuni, kio troviĝas ĉirkaŭ 70 kilometrojn proksime de Bari, per trajno la veturo daŭras unu horon. Ni iris al la marbordo de la Adrio, do mi estis tre ekscitita, sed mi sciis ke ni ne povos baniĝi, ja la temperaturo de la maro ne estas tro agrabla tiel fruprintempe. Mi iris al la renkontiĝo kun Imre kaj Zsófi (fare de kiu mi ekkonis Esperanton en la universitato) kaj poste ni renkontiĝis kun Dani jam en Bari, tiel ni estis kvarope hungaroj. IJF estis la dua esperanta aranĝo, en kio mi partoprenis, kaj mi povas diri, ke ĝi estis pli granda travivaĵo ol JES en decembro, en Germanio, sed tio ankaŭ impresis min. ĉijare ĉirkau 60 homoj partoprenis en IJF.


Inter la programoj estis la interkona vespero, kio estas kutimo en la esperantaj renkontiĝoj. La celo de tio estas, ke homoj ekkonu unu la alian pli bone, per diversaj ludoj. Tio estas ĉiam la unuan vesperon. ĝi estas tre utila, ĉar ĉiam partoprenas novaj homoj en la renkontiĝoj, kiuj nelonge ekkonis Esperanton, kaj antaŭe neniam partoprenis en E-aranĝoj. Dumtage inter aliaj oni povis viziti lingvo kursojn kaj partopreni eĉ en danckursoj. Alia tradicio estas la trinkomanĝo nokto, kiam esperantistoj demonstras specialaĵojn de siaj nacioj, kiujn oni povas gustumi. Lastan vesperon ĉiuj povis montri sian talenton dum la internacia vespero, ekzemple en dancado aŭ en kantado. Zsófi, Imre kaj mi kantis la faman hungaran kanton ’Tavaszi szél vizet áraszt’, kio estas tre konata inter esperantistoj. Pri la humoro de la nokta festoj, zorgis la esperantaj muzikistoj, kiuj ĉiutage koncertis ĝis aŭroro. Por mi la kulmino de la programoj estis la duontaga kaj la tuttaga ekskursoj, ĉar ni vidis tiajn belegajn lokojn, kiajn mi delonge ne vidis. Placoj, kiuj rolas en la listo de UNESCO mondo heredaĵo, kiel Alberobello, la urbo de la trulloj, kaj Castel del Monte. Ni ĉirkaurigardis en Barletta ankaŭ, kie ni vizitis la kastelon de la urbo, kaj kompreneble ni rondiris Ostuni, la blankan urbon dufoje dum la semajno. Al la ekskursoj akompanis nin la italaj organizantoj, kiel gvidantoj. Mi pensas, ke mi neniam manĝis tiom da glaciaĵoj printempe, kiel en tiu semajno.


La 2-an de aprilo la IJF finiĝis kaj antaŭ veturi hejmen, ni decidis iri al Bari kun Zsófi kaj Agata (ŝi estas el Pollando), ĉar la urbo ne estas malproksime de Ostuni kaj nia aviadilo ankaŭ ekiris de tie. Ni pasigis du tagojn en Bari kaj malkovris la belegan urbon kun la helpo de mapo.

En la unuaj tagoj mi estis iomete malcerta, kiam mi devis paroli en Esperanto, ĉar mi lernas la lingvon ekde malpli ol unu jaro. Sed kiel la tagoj pasis, mi sentis ke mi ne timas, ke mi ne komprenos, kion diras la aliaj, kaj Zsófi ne estas tie por helpi al mi. Sed bonŝance mi komprenis preskau ĉion post kelkaj tagoj. ĉi tiu estis bona, ĉefe nun, kiam mi prepariĝas por la lingvo ekzameno. :) Mi spertis denove, kia granda kohereco estas inter esperantistoj, kaj mi ĝojas ke mi ankaŭ estas unu el ili. IJF konvinkis min, ke mi ĉiam devas partopreni en E-aranĝoj, kiam mi havas eblon por tio.

La organizantoj elektis la plej bonan lokon por la renkontiĝo, kaj grandega laŭdo al ili. Estas strange pensi pri tio, ke mi volis ellasi ĉi tiun travivaĵon, pro la motivo, ke mi devas skribi mian tezon kaj mi ne havos sufiĉe da tempo por tio. Se tio okazintus, mi farus la plej grandan eraron en mia vivo.


Blanka Csikós

18/04/2013

Aprila programo

Alvenis printempo, ek al la naturo!

Ni elkore invitas vin al la aprila programo de HEJ, al piknikado en Margareta Insulo, kie vi povas persone renkontiĝi kun la organizantoj de IJS (la plej granda somera evento de HEJ). Se vi havas specialan deziron, kun programeron vi volas partopreni dum IJS, kundividu kun ni, kaj ni realigos por vi :)

La 27-an de aprilo je la 15-a ni renkontiĝos ĉe la enirejo al la Margareta Insulo de la direkto de la Margareta Ponto, por pasigi kune agrablan posttagmezon.

Nepre kunportu:

- manĝaĵojn, trinkaĵojn,

- ion, sur kio vi povas sidi

- ludojn, kion eblas ludi ekstere

- vian bonhumoron :)

Se vi havas demandojn, kontaktu Zsófi per retpoŝto aŭ telefono:


pataki *punkto* zsofa *heliko* gmail *punkto* com

+36304311132

08/04/2013

Partopreno en IJF en Italio

La ĉi-jaran IJF-n (Internacia Junulara Festivalo) inter la 27a de marto kaj 2a de aprilo 2013 partoprenis 4 hungaraj esperantistoj, inter ili Imre Keményfi kaj Blanka Csikós, kiuj danke al la interŝanĝprogramo de HEJ kaj IEJ havis la eblon senpage partopreni la aranĝon. Vi povas legi la raporton de Imre ĉi-sube.

Danke al la ŝanĝprogramo inter HEJ kaj IEJ, ĉi-jare mi partoprenis la Internacian Junularan Festivalon (IJF) en Italio inter la 27a de marto kaj la 2a de aprilo 2013. IJF ĉi-jare okazis en la Villa della Speranza (Vilao de Espero) kiu troviĝas en Sud-Italio inter Ostuni kaj Villanova.

Merkrede 9 partoprenantoj renkontiĝis en la budapeŝta flughaveno (3 hungaroj, 3 slovakoj, 2 ĉeĥoj kaj 1 germano), de kie ni flugis al Bari. Tio estis la unua flugo en mia vivo, kaj (ne konsiderante la 50 minutan malfruon) estis vere bona. En Bari ni veturis buse al la trajnstacidomo, kaj poste ni entrajniĝis al Ostuni. La stacidomo situas 2 km-oj for de Ostuni, kaj 4 km-oj for de la IJFejo, sed la organizantoj venis, kaj kunportis niajn pakaĵojn, kaj post iom da aĉetumado ankaŭ nin. La anoncita tempo de vespermanĝo estis inter la
19:45 kaj 21:00, sed ni baldaŭ divenis la fakton ke en Italio oni povas aldoni minimume kvaronhoron (aŭ eĉ pli) al la anoncitaj tempoj. Dum la vespermanĝo ni festis la naskiĝtagon de Zuzka el Slovakio. Post la vespermanĝo okazis Interkona Vespero. Nur malmulto de la partoprenantoj alvenis la unuan tagon, kaj eĉ mapli multo partoprenis la Interkonan Vesperon, sed kiuj partoprenis, povis ekscii interesajn faktojn unu pri la aliaj.

La matenmanĝtempo estis vere favora, inter la 8:15 kaj 10:30, do oni ne devis tro frue ellitiĝi. Poste ni povis elekti inter kelkaj lecionoj kaj prelegoj, inter aliaj estis poezateliero, kaj prelego pri landnomoj kaj popolnomoj en Esperanto. Vespere koncertis Kimo.

Vendrede estis tuttaga ekskurso. Ni vizitis Castel del Monte, kaj Barletta. Vespere koncertis itala muzikgrupo Blusengaĝiĝo (Commitment Blues), kaj poste okazis la Internacia Trinkomanĝa Nokto, kiam oni
prezentis bongustaĵojn de sia lando. Ni havis nur salamon kaj kekson, bedaŭrinde mankis pálinka.


Sabate posttagmeze ni ekskursis al Alberobello (Belarbo). Vespere koncertis Gijom, kaj denove Blusengaĝiĝo.

Dimanĉe estis diskutrondo pri lingva justeco, kaj prelego pri norma esperantologio. Dum IEJ kunsidis, multaj homoj promenis al la maro, al Villanova. Vespere koncertis JoMo (kaj Kimo). Post la koncerto la diskejo funkciis ĝis la nokto, nokto fin...

Lunde matene je la 12a Kimo instruis popoldancojn. Post la tagmanĝo ni ekskursis al Ostuni. La urbo situas ĉirkaŭ 6 km-ojn for de la IJFejo, kaj ni iris tien perpiede. Vespere okazis Internacia Vespero, kiam oni povis prezenti kantojn, dancojn, aŭ iu ajn. Ni kun Blanka kaj Zsófi kantis la hungaran popolkanton Vent’ printempa. Italo rimarkis ke ankaŭ Freddie Mercury kantis tion. Dum la lasta nokto ni dancis multon en la diskejo, kaj adiaŭis tiujn kiuj jam frumatene eliris.



Marde la matenmanĝtempo estis tuta libera. Eĉ je la 13a oni povis matenmanĝi, kaj samtempe tagmanĝi, ĉar la tagmanĝo vere estis manĝpakaĵo. Post tiu tagmanĝo ni veturis al Bari kun Blanka, Zsófi kaj Agata, ni iom promenadis en la urbo, kaj poste mi flugis hejmen.

La loko de la sekva IJF ankoraŭ ne estas fiksita, sed la organizantoj volas tion okazigi en Sassari, Sardio. La tempo estas fiksa, Pasko okazos venontfoje je la 20a de Aprilo 2014.

Imre Keményfi

JER 2013 - Unua hungara renkontiĝo de juna hispana esperantisto

Alex Escomu venis el Hispanio, loĝas en Aŭstrio, kaj decidis partopreni sian unuan hungaran renkontiĝon, JER en Győr. Nun vi povas legi lian rakonton pri tiu ĉi amika travivaĵo.

Mi salutas la leganton! Mi estas hispano el Madrido, kiu iris Vienen pro 1 jara erasmusa studado. Mi lernis la bazon lingvan dum unu du semajnoj, poste mi eklegis libretojn, ekbabilis fejsbuke kaj tiel mi plulernis ion ĉiusemajne. Mi antaŭ ĉeesti JERon, jam kunvenis kun aliaj esperantistoj en Madrido, dum du zamenhofaj tagoj kaj tri kvar kunvenetoj por kafumi babilante. En Vieno mi kaptis la okazon por alveni al la zamenhofa tago, tie mi trovis tre interesajn homojn, unu el ili estis tre ridema Bratislavano ina, kiun mi poste retrafis en vojaĝo Bratislaven kaj en JER. Ŝi min konvinkis iri kaj mi feliĉe certis ke almenaŭ unu homon mi jam konis.

Post aĉeti trajnan bileton (kun kelkaj problemoj) mi preparis ĉion por JER: kamerao plenenergia kaj ŝargilo, vortareto, kelkaj biskvitoj kiuj reiris sentuŝe al Vieno, mono, vestaĵoj, ktp. Mi iris al universitata klaso kiun mi matene povis ĉeesti, reiris hejmen, prenis valizon kaj ektrajnis timetante perdiĝi survoje...

Feliĉe ĉio iris glate kaj sukcesis eniri la konstruaĵon de Győr kun afiŝo en Esperanto, jen mi alvenis! Mi eniris kaj salutis Esperante virinon antaŭe starantan... Mieno kion-vi-diras-a ekaperis kaj ŝi vokis iun hungare. Jen aperis la unua denaskulino kiun mi iam trafis, ŝi estis organizanto kaj min helpis por prepari paperojn por ekloĝi tie... Plenumo de paperoj kun parola tradukado, huf! mi tre dankas. Ŝi akompanis min al mia ĉambro, mi metis ĉion tien kaj iris al la kunven-ĉambro. Tie estis kelkaj homoj kiuj ludis kaj babiladis, mi trarigardis la ĉambron por trovi mian konaton, nur la organizanton. Nu, mi kuriozumos la mapegon surmuran... Nenion mi komprenas. Mi demandas viron apudan kial ĉi tiu hungara mapo tiom strangas... Li klarigas al mi ĉion, temis pri historia mapo pri landlimoj kiuj ŝanĝis post la unua mondmilito, vere interese! Mi vidas hom-aron ludantan al lignoturo, alia denaskulo invitas min kaj ni ĉiuj ekkonatiĝas dumlude.



Poste mi eksciis, ke precipe multaj hungaroj ne povis alveni pro neĝo, jes, bone vi aŭdis, strange neĝo en tiu dato. Mi neniun problemon havis... sed ili kompatindaj. Kelkaj bedaŭrinde neniam alvenis. Jam nokte estis multaj alvenintoj kun kiuj mi ludis kaj parolis, vere amika etoso, estis mirinde vidi tiom da hungaroj kiuj parolas tiom flue Esperanton. Kaj ne nur hungaroj estis, kelkaj venis el la najbaraj kaj ne tiom najbaraj landoj. Vere amuze paroli senprobleme kun homoj kies lingvoj tute nekompreneblas por mi. Per propra komuna lingvo, lernata propravole kaj por plibonigi la mondon. Kun homoj kiuj nur pro tio jam estis amikaj, ili serioze faris la unuan paŝon kaj ne atendis la plimulton. Vere ĝojiga kaj esperdona amikaro.

Matene ni faris turisman konkursan ludon, estis demandoj respondendaj, fotoj, ebriulaj ludantoj movendaj, eta manĝaĵo lok-kutima, kaj nehungaroj lernis kelkajn hungarajn vortojn, ĉar ofte ni devis demandi hungare pro la ludo por ekscii pri io ajn (kusonom!). Dum la hungaroj kunsidis posttagmeze, areto da homoj faris babilrondon kaj sinprezentis. Oni siavice parolis pri la problemoj por alveni kaj rapide rakontis pri si. Ridoj ĉie pro tiaj personaj katastrofoj. Mi retrovis la amikinon bratislavan kaj mi eksciis multe pli pri ŝi, bonege ŝi dizajnas kaj kunlaboras kun Muzaiko, 24hora mojoseca kaj muzika radio. Nun kiam mi aŭskultas tiun radion, povas ĝoje vizaĝigi la oftan voĉon de nia kara hungara Veronika.



Vespere ni aŭskultis prelegon pri Esperanta denaskuleco kaj poste pri projektoj kaj retejoj. Nokte ludoj pluokazis kaj ni dankeme ĝuis kantojn de nia ĉarma Anjo Amika. Sciante ke mi estas hispano, ŝi elkore dediĉis al mi kanton pri hispana loko Malagao, kie mi kutimas feriumi. Dankan rideton reciprokis al ŝi kaj senvoĉan dankon mi sendis. Pliaj kantoj kunkantataj alvenis kaj plua ludado kun multaj junuloj. Verdan kukon kaj hungar-kutiman bakaĵon ni formanĝis, vinon ni drinke gustumis kaj kelkaj aĉetis librojn kaj aliajn varojn, intere mi.

Mi bedaŭras ke tiom malmultaj tagoj estis, la lastan nokton mi pasigis babilante, skrapante minutojn el la horoj frumatenaj, konscie ke matene ni forveturus propravojen kaj ĉio finiĝus ĝis alia fojo. Espereble mi min organizos por iri al IJS, kaj tiel revidos kelkajn, ekkonos aliajn, kaj pluĝuus tiom mirindan etoson. Mi kunportis hejmen belan T-ĉemizon, E-flageton, fotojn kaj ĝojigan memoraĵon ja ripetindan.

Amike rakontis Alex Escomu