Showing posts with label julio. Show all posts
Showing posts with label julio. Show all posts

21/08/2014

Novaĵoj post la jubilea IJS

 La jubilea IJS 2014 pasis – se vi ĉeestis, certe ne klarigindas por vi la etoso. Dankon, ke vi venis kaj pli pompigis ĝin! :)

 partoprenantoj de la 25a IJS - foto de Tomasz Szymula

Se vi ial maltrafis, venu al nia retpaĝo ijs.hu/eo: ĉi tie vi povos legi travivaĵojn de kelkaj partoprenintoj kaj ligiloj de fotaroj jam videblas. Tiamaniere vi povas iom (re)travivi la okazaĵojn de tiu ĉi mirinda semajno. Ni esperas, ke (eĉ) la sekvan fojon - inter la 10a kaj 17a de aŭgusto 2015 - vi estos kun ni! :)

Elkore ni atendos vin:
teamo de IJS

08/07/2012

HEJ vizitas la urbon Debrecen

  • Ĉu vi interesiĝas pri fremdaj lingvoj?
  • Ĉu vi deziras scii, per kiuj metodoj estas fremdaj lingvoj plej efike lerneblaj?
  • Ĉu vi volas facile kaj rapide ellerni bonegsonan fremdan lingvon?
  • Ĉu vi bezonas havi lingvoekzamenon?
  • Ĉu vi ŝatas multe vojaĝi?
  • Ĉu vi volas havi geamikojn el la tuta mondo?
  • Ĉu vi jam havas iun someran programon?
  • Ĉu vi interesiĝas pri Esperanto?
  • Ĉu eblas, ke vi jam lernis ĝin, vi jam eĉ havas lingvoekzamenon?
  • Ĉu vi interesiĝas, kiel vi povas uzi vian Esperantan lingvoscion?
  • Ĉu vi volas ekscii, ekkoni la laboron de Esperanto-Asocio aŭ eĉ membriĝi al ĝi?



Se vi "jese" respondis tiujn demandojn, ni havas proponon por vi! La 15-an de julio 2012 je la 10-a horo HEJ (Hungara Esperanto-Junularo) en la urbo Debrecen en la kefejo de la librovendejo Alexandra, en la strato Piac 34-36, organizas aranĝaĵon, dum kiu temos pri tiuj ĉi antaŭaj demandoj kaj pri la ĉi-jara IJS. Post la prelegetoj oni povos demandi la prelegintojn. Dum la sekvaj partoj de la programo estos organizitaj Esperantlingva urborigardado kaj pikniko! Por ajna kazo kontaktu Kocsárd Valér Arató ĉe la jena telefonnumero: +36 70 519 6944!