
Ne eblas pli bone priskribi MELA ol tiu ĉi kanzono de la Perdita Generacio, kiu estas malgranda himno de la aranĝo:
MELA MELA ĉiuj bela! Senvestitaj, ŝmiritaj, bela MELA- plezurilo! Ĉiuj junas dum ni kunas, ĉiuj varmas, ĉiuj ĉarmas- MELAS!
Ĝis nun (kaj estas jam ok monatoj post la aranĝo), kiam mi aŭdas tiun ĉi kanton aperas granda rideto sur mia vizaĝo. Ĝi alvokas la plej sunajn, la plej frenezajn, la plej mojosajn rememorojn de mia lasta somerumado. MELA! Grupo da mojosuloj tendumantaj ĉe lago en Délegyháza, proksime de Budapeŝto sen kostoj, sen zorgoj, sen programoj, laŭplaĉe sen vestaĵoj. Via tasko: ĝui ĝui ĝui! Kaj uzi ĉiujn sunradiojn (sed memoru pri sunŝmiriloj, ĉar la Hungaria sunbrilo estas ege forta, tion ankaŭ mia haŭto spertis).