Showing posts with label aŭtuno. Show all posts
Showing posts with label aŭtuno. Show all posts

30/09/2014

Ekskurso al Komárom-Komarno en oktobro!



Saluton karaj!

Jam venis aŭtuno kaj ni decidis organizi unutagan ekskurson al la limo de Slovakio kaj Hungario.

Iomete revivigi la tradicion de HURA (aŭ HURAS, HURKAS ktp. :) ), kie HUngaroj Renkontas Aŭstrojn, ni invitas vin promenadi kun ni en ambaŭ urboj: Komárom kaj Komarno.


Kiam? La 19-an de oktobro, dimanĉe. 

La hungaroj de Budapeŝto ekiros je 9:20 per la trajno de stacidomo Déli. Ĝi alvenos antaŭ kvaron horon antaŭ la 11a, do tial ni proponas renkontiĝi je la 11a ĉe la trajnhaltejo en Komárom, do la hungara flanko, por renkonti ĉiujn, kiuj venas el aliaj direktoj.

Bv. disdoni tiujn informojn, venu abunde de Vieno, Bratislavo, kaj apudaj landoj. Ni tre atendas vin!

08/10/2011

Komuna teumado kaj senstreĉa babilado

La somero estas jam longe for, alvenis aŭtuno kaj lerno-, stud- aŭ labortempo por ĉiuj - kaj tio signifas, ke al ĉiuj okazis jam multo ekde la lasta renkontiĝo, estus do tempo por revido, ĉu?

Bonaj novaĵoj por konsentantoj: HEJ organizas kunveneton por senstreĉe pribabili la okazaĵojn (kaj ĉion alian), kaj ni elkore invitas ĉiujn interesiĝantojn, ankaŭ vin! Pri nivelo de lingvoscio ne zorgu, nek pri tio, se vi ankoraŭ neniun ĉeestonton konas – ni povas certigi, ke esperantistoj estas amikiĝemaj kaj malfermiĝemaj homoj. :-)

Pri la detaloj:

  • la 13an de oktobro (ĵaŭde), de la 16a horo (laŭplaĉe "ĝis la nokto-nokto fin' " :P)
  • en Budapeŝto, en la teumejo Sirius (VIIIa distrikto, strato Bródy Sándor, numero 13)


Gravas:
  1. Por ke ni povu reservi lokon, necesas, ke ĉiu ĉeestonto trinku almenaŭ unufoje teon surloke aĉetitan. Pri prezoj kaj elekteblecoj vi povas informiĝi ĉe la retpaĝo de la teumejo.
  2. Se vi volonte ĉeestus, bonvolu sendi retmesaĝon al la adreso sarolta punkto bago @ esperanto-junularo punkto hu. Tio necesas por ke ni sciu, por kiom da personoj ni reservu lokon/tableton.
  3. Se vi havas problemon, ekz. vi ne trovas la teumejon Sirius, trankvile telefonu al Saci (tridek 380 4784).






Ni atendas vian anonciĝon! :-)

teamo de HEJ