La gajninto estas: Blanka Csikós. Ni elkore gratulas!
Ĉu vi volus havi neforgeseblan Silvestron, sed vi ankoraŭ ne scias kie kaj kun kiuj tion realigi? Venu al JES kaj partoprenu unu el la plej signifaj Esperanto-aranĝoj!
Ĉu vi volus havi neforgeseblan Silvestron, sed vi ankoraŭ ne scias kie kaj kun kiuj tion realigi? Venu al JES kaj partoprenu unu el la plej signifaj Esperanto-aranĝoj!
La pasintan JES (2012/2013) partoprenis tuta kupeo da junaj hungaroj, la jaron antaŭ tiu 4-ope ĉeestis el Hungario. Se vi ne scias, kiel vi imagu la aranĝon kaj malcertas, ĉu vi bonfartus tie, indas legi iom el raportoj pri la pasintaj eventoj: pri la lasta ĉi tie, kaj pri la antaŭlasta ĉi tie vi povas informiĝi. (Verŝajne ankaŭ ĉi-jare vi ne estos la sola hungaro: ĉi tie vi povas kontroli, ĉu iu jam aliĝis el nia patrujeto. Tamen, ne indas de tio dependigi, ĉu vi kandidatiĝos. La etoso kaj partoprenantaro ĉiam bonas, la komunumo certe rapide akceptos vin kiel sian anon - eĉ se vi estas novulo. ;-) )
Jen kion vi spertos:
- ok-taga amuziĝo kaj bonega etoso,
- multaj novaj konatoj kaj konotoj (junuloj al la tuta Eŭropo kaj eĉ de ekster ĝi),
- buntaj programoj, vigla nokta vivo (ekz-e Esperanto-koncertoj),
- komuna trajnvojaĝo tien kaj reen (se vi emas, aliĝu al ĉi tio tie ĉi),
- senpaga partopreno (manĝado kaj amasloĝejo).
Kaj kion fari por tio? Aliĝi! ;-)
Por pli da informoj legu plu!
limdato: la 22a de novembro (vendredo)
(se vi kandidatiĝas, kaj eble ne vi ricevas la eblon por partopreni, vi tamen povos provi ankaŭ per fonduso de JES, kie la limdato estas la 17-a de novembro)Por pli da informoj legu plu!
