Showing posts with label retpaĝo. Show all posts
Showing posts with label retpaĝo. Show all posts

05/04/2011

Lanĉiĝis la nova retpaĝaro de HEJ

Kun ĝojo ni informas esperantistaron, ke lanĉiĝis la nova retpaĝaro de la Hungara Esperanto-Junularo.
Ĝis nun ekzistis nur la retpaĝo ijs.hu/eo, kie troviĝis ĉiuj informoj, ne nur pri la Internacia Junulara Semajno, sed pri ĉio rilata al HEJ. Ne estis klare distingite, ĉu tiu estas nur por IJS, ĉu ankaŭ por JER, ĉu por prezenti la novaĵojn aŭ fakte por kio. Rekoninte la erarojn (atentante ankaŭ pri la konsiloj de eksterhungariaj esperantistoj) ni sukcese solvis la problemojn kaj ni volas prezenti la rezulton.

16/12/2009

Rebonvenon al IJS.hu

Finfine nia hejmpaĝo denove funkcias. La problemo estis pro la servilo kaj mi fakte tute ne komprenas kial kio okazis. La rezulto estas, ke nun nia hejmpaĝo estas sur alia servilo kaj funkcias tre bone.
Ĝuste kiam ni komencis akcepti aliĝojn kaj invitis homojn al la budapeŝta Nikolao kaj Zamenhof festeto, do, ĝuste tiam okazis la fuŝo. Malbontempe. Malagrable. Ni estis laborantaj por povi havi pliajn informojn pri IJS tago post tago, sed ni ne povis fari. Ankaŭ bedaŭrinde enaj konfliktoj iomete nebuligis la bonhumoron de organizantoj. Espereble la novan jaron ni komencos freŝe. Nun venos la kristnaskaj ferioj kaj ne restos tiom da tempo okupiĝi pri organizado ĉar la farindaĵoj por la festo ĉiam abundas komence de decembro.
La 14-an de decembro, tagon antaŭ sia naskiĝtago la sankta spirito de nia majstro, Zam, reportis nian paĝaron. Mi tre dankas al li. :) Bedaŭrinde ne en Hungario, sed tamen en multaj aliaj landoj Google havis Esperantan flagon hodiaŭ. Al mi tre plaĉis malfermadi plurajn paĝojn kaj konstati, ke la flago aperas multloke.
La 21-an de decembro, kelkajn horojn post nia flugo alvenos al Budapeŝto ni havos kunsideton por priparoli kelkajn aferojn. Nur tiu dato taŭgis al mi kaj la aliaj afable provas agordiĝi al tio. Mi finfine vidos ilin kaj povos priparoli persone aferojn, ne nur rete. Mi jam vere antaŭĝojas tion!
Do, nun, ke ijs.hu denove funkcias, ni jam havas novaĵojn. Mi faris albumon pri Pécs kun dulingvaj subskribaĵoj por ekscii, kion vi vidas sur la bildoj kaj ankaŭ kun helpo de mia patrino mallonga historio estas pri la urbo. Vi trovas jam la organizantojn ankaŭ, nur koncize kun nomoj kaj retadresoj. Espereble baldaŭ ni aldonos albumon ankaŭ pri ili kun iom pli longa prezentado.
La aliĝilo denove atingeblas, do, se vi deziras aliĝi, vi povas fari tion nun! :)


Stela

26/11/2009

La aliĝilo estas preeeeeta…

Tio signifas, ke vi tuj povas aliĝi. Mi jam aliĝis. Se vi volas renkontiĝi kun mi, tio estas ebleco. :)
Mem pri la aranĝo vi povos legi en la venontaj semajnoj. Pri la ekskursoj, planitaj programoj, organizantoj. Ni planas tion fari kiel eble plej rapide por ke ne nur tiuj aliĝu, kiuj kredas al mi, ke IJS estos bonega. :)
Dum la kunsido temoj estis IJS, la reta tutnova ludo pri kio mi skribos poste kaj JER. JER estas Junulara Esperanto Renkonto, kiu estas nia alia renkontiĝo, semajnfina, kutime dum printempo aŭ specife la paskaj ferioj. Ni pensas organizi ĝin kun lokaj Esperantistoj en Tiszafüred. Tio estas nur plano, ankoraŭ povas ŝanĝiĝi.
La hejmpaĝon ni nuntempe provas plene renovigi, novaĵojn skribi ofte, ni havos eĉ amuzan ludon ĝis IJS. Detalojn mi ankoraŭ ne rajtas skribi pri tio, sed temas pri sistemo, kie vi povas gajni poentojn kaj se vi kolektas multe da poentoj tio povas malpliigi viajn kostojn ĉe IJS. Ne nur por hungaroj, estos internacia konkurso. Tiu ideo venis de juna Esperantistino, Ditta, kiu aliĝis al la organiza grupo antaŭ nelonge. Ŝi estas tre entuziasma, kaj havas bonegajn ideojn.
Mi esperas, ke mi vidos ankaŭ vian nomon en la reta listo de aliĝintoj. :)


Stela

23/11/2009

La aliĝilo estas preskaŭ preta

Morgaŭ estos estrarkunsido, kie oni pridiskutos la IJS-preparadon. Plej grave la buĝeton kaj okazos ankaŭ voĉdonado kaj akceptado pri tio. Evidente, sen kalkuli la ontajn kotizojn aliĝilo ne povas esti preta.
Ankaŭ oni priparolos kion fari por Zamenhof tago. Kelkaj ideoj jam aperis sur nia listo, tamen ankoraŭ nenio certas. Post la decembra programo de HEJ estos la lasta kunsido de la jaro, kiun mi finfine p(r)ovos partopreni! Mi ricevos tie la pretajn paperajn aliĝilojn, kiujn mi portos al JES. Do vi povos aliĝi kaj antaŭpagi ĉe mi :)
La alia demando estas ĉu IJS bezonas temon aŭ ne. Ni alkutimiĝis al tio, ke unusemajnaj aranĝoj havas temon. Plej ofte la temon oni elektas laŭ kio oni ricevus subtenon de la ŝtato, EŬ aŭ kio ajn. Tio estas nediskutinda fakto. Ĉu aranĝo nepre bezonas temon? Ĉu IJS nepre bezonas temon? Mi ne scias kion pensi pri tio. Dum renkontiĝoj eĉ se estas temaj programoj, mi ne nepre sentas tiel, ke la semajno estas dediĉita al io. Ĉu tio gravas? Mi jam partoprenis multege da renkontiĝoj en multaj landoj kaj vere ne povas rememori ĉu estis ie tio vere grava afero. IJS simple estas bonetosa renkontiĝo. Hungaroj hungarmaniere organizas ĝin, kio ĉiam montriĝas dum la semajno. :) Estas ĉiam en Hungario, do la vingustumado, tuttaga ekskurso, akvobatalo, naĝejumado ne mankas. Kutime la vetero estas tre bela, la suno brilas kelkfoje eĉ tro.. La bieroj estas malvarmaj kaj bongustaj, la organizantoj helpemaj, la noktaj promenoj agrablaj, kelkfoje timigaj.. Okazas MELA antaŭe kaj poste kun karavano sen karavano, partoprenantoj tre ĝojas, se ili entute povas prononci la urbon, kie IJS okazas.. Pécs estas ne tiom malfacile.. sed Székesfehérvár en 2002.. mi miras, ke homoj ne veturis al alia urbo.. mi ne certas, ke la biletvendistoj komprenis jam je la unua provo, kien ili volis veturi.. sed tiajn problemojn helpas la hungara lingvokurso, kie oni ankaŭ isntruas kiel amindumi hungarlingve.. kaj kiel aĉeti bieron.. nur tiajn aferojn, kiuj gravas por travivi semajnon en Hungario. Ĉiam venas novaj helpantoj, novaj ideoj, ekzemple la verda balo dum sekva IJS, io, kio ŝanĝetas la kutimajn tradiciojn. Sed IJS restas IJS.. ĉu do temo nepras? Mi ne plu certas pri tio..


Stela

29/09/2009

Renoviĝis la aspekto de la paĝaro www.ijs.hu

Ni esperas, ke la nova aspekto de la paĝaro plaĉas al vi.
Ni klopodos plenŝtopi la paĝojn per la plej freŝaj novaĵoj, kaj teni ilin interesaj por vi!

La plej freŝajn novaĵojn vi ĉiam serĉu rekte sub tiu ĉi salutmesaĝo.