La celo de mia vojaĝo ne estas simpla turismumado, mi instruos Esperanton, gvidos paroligajn kursojn por progresantoj, kaj prelegos pri diversaj temoj en Esperanto (aŭ eventuale en la hispana). Mi ŝatus fari kiel eble plej multon dum mia ĉeesto. Tiel tekstas parto el la unuaj blogaĵoj de nia prezidantino SMIDÉLIUSZ Petra, kiu tiam ankoraŭ estis ekvojaĝonta al Sud-Ameriko por popularigi Esperanton, Hungarion kaj nian asocion. Ŝi jam estas tie ekde preskaŭ du monatoj kaj multloke legeblas informoj pri ŝiaj aventuroj (inter aliaj en ŝia propra blogejo: http://petrasurvoje.blogspot. com). Tamen mi decidis fari intervjuon kaj uzi ŝian blogaĵaron resumi pri kio temas kaj eble ekscii eĉ pli ol kio en aliaj lokoj legeblas.