La celo de mia vojaĝo ne estas simpla turismumado, mi instruos Esperanton, gvidos paroligajn kursojn por progresantoj, kaj prelegos pri diversaj temoj en Esperanto (aŭ eventuale en la hispana). Mi ŝatus fari kiel eble plej multon dum mia ĉeesto. Tiel tekstas parto el la unuaj blogaĵoj de nia prezidantino SMIDÉLIUSZ Petra, kiu tiam ankoraŭ estis ekvojaĝonta al Sud-Ameriko por popularigi Esperanton, Hungarion kaj nian asocion. Ŝi jam estas tie ekde preskaŭ du monatoj kaj multloke legeblas informoj pri ŝiaj aventuroj (inter aliaj en ŝia propra blogejo: http://petrasurvoje.blogspot. com). Tamen mi decidis fari intervjuon kaj uzi ŝian blogaĵaron resumi pri kio temas kaj eble ekscii eĉ pli ol kio en aliaj lokoj legeblas.
De kie venis la ideo ekvojaĝi ĝuste al Sud-Ameriko, kaj kial vi decidis vere iri tien?
Por mi viziti Sud-Amerikon estis la plej ne-realigebla revo. Fakte, de multaj jaroj, tiu plano estis kaŝita en mia koro kiel la plej sekreta, plej ne-atingebla revo. Dum kvin jaroj en la universitato mi studis hispanlingvan filologion (do literaturon, lingvistikon, geografion, kaj historion de kaj Hispanio kaj Latinameriko). Teorie mi multon scias pri latinamerikaj landoj, sed por iĝi aŭtentika instruisto, mi devas mem sperti ĝin.
Dum mia restado en Brazilo, multege da homoj venis al miaj prelegoj kaj multaj el ili vere ekinteresiĝis pri Esperanto. Lerni lingvon estas tute alia afero en Sud-Ameriko, ol ĉe ni en Hungario (kaj fakte Eŭropo). Ĉi tie oni apenaŭ bezonas lerni fremdajn lingvojn, ni parolas pri tuta kontinento, kie krom Brazilo kaj kelkaj malgrandaj ŝtatoj oni parolas ĉie la hispanan.
Ĉar ili tute ne bezonas aliajn lingvojn, Esperanto estas vere kuriozaĵo, kaj ofte estas unua fremda lingvo.
En Brazilo mi havis la sperton ke multe da homoj simpatias kun la ĝenerala ideo de Esperanto, kaj multaj subtenas eĉ aktive agadas en kaj por la movado sen esti tro interesitaj en la lingvo mem. En Hungario oni ĉefe interesiĝas pri la lingvo mem, ĉi tie ĉefe pri la movado malantaŭ ĝi kaj la baza ideo.
En Brazilo mi havis la sperton ke multe da homoj simpatias kun la ĝenerala ideo de Esperanto, kaj multaj subtenas eĉ aktive agadas en kaj por la movado sen esti tro interesitaj en la lingvo mem. En Hungario oni ĉefe interesiĝas pri la lingvo mem, ĉi tie ĉefe pri la movado malantaŭ ĝi kaj la baza ideo.
Vi fotas multe. Ĉu fotado estas via alia ŝatokupo? Ĉu Sud-Ameriko estas bona eblo eluzi tiun vian hobion?Mi tute ne ŝatas foti, eĉ malamas fotilon.
Bonvolu rigardi la fotojn sciante ke mi devis venki grandegan, longdaŭran malemon foti. Dum la lastaj jaroj mi eklernis rigardi fotojn per la okuloj de profesia fotisto, kaj lernis multe da teorio, do estas tre malfacile venki la senton produkti ion amatoran/ mezkvalitan. Mia fantazio kaj cerbo imagas multe pli bonajn fotojn, kiujn la manoj ne povas fari, do mi ofte frustriĝas pro tio.
Ĉu vi enamiĝis Sud-Amerikon? Kial (tamen ne)? Malfacilas respondi, mi estas ĉi tie nur de malpli ol du monatoj. Redemandu post 3 monatoj!
Mian vojaĝon vi povas sekvi per mia blogo: http://petrasurvoje.blogspot. com
Intervjuito: SMIDÉLIUSZ Petra
Intervjuinto/ redaktoro: SZILVA Szabolcs

No comments:
Post a Comment