20/12/2010

Januara programo: diverseca jarkomenco

Venu kaj festu kun esperantistoj la novan jaron dum internacia kunveno! :-)

HEJ organizos renkontiĝon en Budapeŝto la 2an de januaro, kaj ŝatus alvoki vian atenton jam nun, ke vi ŝparu tempon por la aranĝo.
Temas pri interkonatiĝo, bonetosa babilado, urborigardado kaj diversaj ludoj. Estas menciinde, ke dum la evento vi havos eblecon eĉ ekkoni brazilan esperantiston, dĵ Roger, kaj eĉ kelkajn aŭstrajn esperantistojn.
Kompreneble la partoprenado estas senkosta, nur vian manĝon kaj veturon vi devos mem pagi – kaj krom tio, ekzistas rabato por la veturkosto. Tiun eblecon HEJ ofertas al tiuj partoprenantoj, kiuj estas pli junaj ol 26 kaj loĝas pli fore ol 30 km-oj de la ĉefurbo. Se vi ŝatus eluzi ĉi tiun eblecon, nepre skribu antaŭe al la sekva adreso: hej@ijs.hu. Ni atendas vian anonciĝon! :-)

LA DETALOJ DE LA RENKONTIĜO:

  • kiam: la 2an de januaro
  • kolektiĝloko: ĉe la placo Blaha Lujza, en la subpaŝejo (la unuan fojon je la 11a, poste je la 3a horo)
Programo:
  • unue (ĉirkaŭe de la 11a ĝis la 3a horo): urborigardado + kuna tagmanĝo (en iu proksima manĝejo)
  • poste (de la 3a horo): ĉe placo Blaha aliĝo de novaj partoprenantoj (je la 3a horo); post tio veturado al oficejo de HEA (Budapest, VIII. Bródy Sándor. u. 38. fszt/3.), senstreĉa babilado kaj ludoj
Pri la braziliaj gastoj:

  • Roĝer Borĝes (Brazilo, 1978) estas profesia projekt-manaĝero kiu nuntempe loĝas kaj laboras en Hispanio. Lia kompanio konstruas kaj vendas domojn, sed li aparte fakas pri teknologio - ERP, CRM - kaj internacia komerco. En Esperanto, li ofte kontribuas per multmediaj projektoj, kiel grafika dizajno, muziko, videoklipoj kaj retpaĝoj. Delonge li partoprenas de IJK, UK kaj aliaj aranĝoj kiel disk-ĵokeisto. Aldone li estis Komitatano B de Brazila Esperantista Junulara Organizo ĉe TEJO. Vidu: http://www.mixcloud.com/rogerborges (DĴ), http://bit.ly/supernovaesperanto (rokbando Supernova) aŭ http://www.mojose.com/ (blogo).
"la krokodilaj gastoj" (same braziloj, sed – ankoraŭ :P – ne esperantistoj):

  • Mauricio Grilo (Brazilo, 1980) estas inĝeniero pri telekomunikado. Drumisto pri malmola roko, li ludis kun Roĝer dum IJK 2002 en Brazilo. Li multe ŝatas piedpilkon, bieron kaj bonajn videoludojn.
  • Ana Cecilia (Brazilo, 1982) estas advokatino kiu fakas pri la rajtoj de vir inoj. Ŝi gajnis gravan proceson siaurbe kaj venas al Budapeŝto por celebri tion! Ŝi aparte interesiĝas pri modo.

09/12/2010

Esperanto kaj teumado en Szeged

La 26-an de novembro (vendrede, posttagmeze) okazis tre bonetosa, ĉirkaŭ 3 hora teumado kaj renkontiĝo en Szeged. Ĝin organizis ĉefe studentoj (kaj instruistoj) de la universitato Juhász Gyula, kie ĉi-jare startis unu jara Esperanto-kulturmanaĝera fako. (Se vi interesiĝas pri detaloj de tiu ĉi faka formado, jen: http://www.ipernity.com/blog/edukado.net/234826.)

Al la teumado estis invititaj anojn de HEJ por interkonatigi la studentinojn kaj aliajn interesiĝantojn kun la Esperanta mondo (eblecoj pere de Esperanto, movado, aranĝoj, Pasporta Servo, E-muzikoj kaj -filmoj, ktp.). Dum la senstreĉa babilado la ĉeestantoj havis eblecon demandi ion ajn koncerne Esperanton kaj la menciitajn temojn.

Skribante iom pri miaj spertoj kaj sentoj: mi ege ĝuis la renkontiĝon kaj mi estas vere dankema al ĉiuj, kiuj zorgis pri la organizado kaj ebligis nian tranoktadon en Szeged. Mi esperas, ke ĉiuj partoprenantoj bonfartis kaj la studentinoj iĝis eĉ pli entuziasmaj, spertante, ke Esperanto vere vivas, bonas kaj uzeblas por multaj diversaj celoj. :-)

Saci

PS.: "Do jen la mano, kamarad', ni premu kun fervor' / kaj trinku ni profunde pro..." Ĉi-foje ne pro "pro la iamo longe for", sed pro la hungara E-vivo, en kiu la ekestigo de la menciita kulturmanaĝera fako estas certe granda paŝo kaj ebleco. :-)))

25/11/2010

Decembra programo

Krom la monataj programoj de HEJ ni ŝatus proponi al vi partoprenon de Zamenhof-taga programo. Temas pri evento de HEA, okaze de naskiĝo de Zamenhof. Venu, ni festu kune! :-)

Dato: la 12-a de decembro, 2010, ekde la 10a horo antaŭtagmeze
Okazloko: Nemzetek Háza, Budapest, 6a distrikto, strato Bajza numero 54

Pri la detaloj vi povas informiĝi ĉi tie:

07/11/2010

Novembra programo

La dato de la novembra HEJ-programo ankoraŭ ne estas certa, tamen estos kelkaj, de HEJ sendepende organizotaj programoj, interesaj kaj menciindaj. Al ĉi tiuj eblecoj ni ŝatus altiri vian atenton.
- la 26-an de novembro (vendrede): "Esperanta posttagmezo"
komenco:
posttagmeze, je la 5a horo
loko: Szeged
partopreno: senkosta
Por vidi la detalojn, klaku sur la afiŝon. Se vi havas eblecon partopreni, ne hezitu - vi bonvenas! :-)
La lasta trajno je la 7a horo 45 minutoj ekas al Budapeŝto. Se vi ŝatus nur sekvonttage hejmenveturi kaj vi planas tranokti en Szeged, se ne konas la urbon, jen kelkaj eblecoj.
Tisza Sport Hotel (6726 Szeged, strato Szent Györgyi Albert, numero 42). Por studantoj (se vi kunhavas validan studantan legitimilon): 2900 forintoj/nokto/persono + turisma impost (370Ft/persono). Detaloj ĉe la retpaĝo: http://www.tiszahotel.hu/hun_sport/page.php?17
Károlyi Mihály Kollégium (6724 Szeged, Kossuth Lajos avenuo, numero 74). 2-3 litaj ĉambroj, je prezo de 2950 forintoj/nokto/persono + turisma impost (380Ft/persono). Detaloj: http://www.mksh.u-szeged.hu/.
- la 13an de novembro (sabate): memorprogramo de ERE (Entomologia Rondo Esperanto), okaze de la 40-jariĝo (de ERE)
komenco
: posttagmeze, inter la 3a kaj 4a horo senstreĉa babilado, de la 4a horo memorprogramo
loko: Budapeŝto, XIII-a distrikto, "Láng Művelődési Ház" (strato Rozsnyai, numero 3)
partopreno: senkosta

- la 14an de novembro (dimanĉe): Pedagogia Tago kaj asembleo de la hungara ILEI-sekcio (ILEI = Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)
por detala programo kaj ĉio ajn: klaku sur la bildojn
! :-)

23/10/2010

HEJ-a renkontiĝo en oktobro

Saluton, karaj!

Iomete malfrue, sed fine mi alsxutis fotojn pri la kunveno al la Vizagxlibro. :)

http://www.facebook.com/album.php?aid=18205&id=100001394060336

Mi fartis ege bone, koran dankon por la kunveno!

Gxis!

Timi

21/09/2010

Oktobra programo

Sabate (la 9-an de oktobro), en Budapeŝto (en teodomo nomita Sirius kaj en oficejo de HEA) okazis bonetosa aŭtuna renkontiĝo (kun teumado kaj pentrado de T-ĉemizoj).

La HEJ-programo ne restis sen rezulto: la partoprenantoj pruvis kelkajn vaste konatajn supozojn...



1. Por bonfarto loko vasta estas grava aĵo lasta.





2. Ju pli bone vi fartas, des pli rapide pasas la tempo (tiel okazis, ke ni anstataŭ la planitaj 2 horoj pasigis 4 teumante kaj babilante).





3. Granda aĝdiferenco ne estas problemo, ĝi eĉ helpas la kreiĝon de homaj kontaktoj (jen la kaŭzo, ke la 6 semajna Hanna estis unu el la plej popularaj partoprenantoj de la renkontiĝo).




4. Ne eblas eviti, ke la krokodilo gajnu la konkuron "Plej ŝatata besto de esperantistoj".

5. Kaj fine: esperantistoj ne manĝas homojn (eĉ komencantojn ne), do ni ĉiuj elkore invitas vin al nia sekvonta renkontiĝo! ;-)
(Pri tiu ĉi menciita evento vi povos legi baldaŭ eĉ detalojn ĉi tie, ĉe tiu ĉi retpaĝo.)
    Se vi ne kredas ĉi tiujn frazojn, rigardu la bildojn, kaj certiĝu mem pri ilia praveco! ;-)

    Teamo de HEJ

    17/08/2010

    Rakonto pri IJS 2010

    Mi tutcerte povas diri – kaj mi esperas ke mi ne estis la sola –, ke mi ege ĝuis ĉi tiun kune pasigintan semajnon – nome: IJS-n.
    Mi devas konfesi, ke mi antaŭe neniam partoprenis IJS-n; fakte ĝi estis nur mia dua unusemajna renkontiĝo post IEK en 2009. Estante unu el la organizantoj mi povis sperti aferojn, kiujn mi normale ne vidintus, sed mi ankaŭ estis novulo, pro kio preskau ĉio estis vere nova por mi, do, mi pensas, ke mi havis la bonan parton el ambaŭ. :)
    ---
    Mi alvenis la 3-an de aŭgusto, kiel aliaj partoprenantoj, kaj mi tuj komencis labori en la akceptejo. Unue mi eĉ tion ne sciis, kie serĉi la datenojn en ĉiuj diversaj identigiloj, sed poste mi alkutimiĝis al trovi ilin pli facile, kaj jam povis ĝui la bonan parton de ĝi: mi iomete ĉiujn ekkonis kiuj venis la unuan tagon. :) Vespere alvenis la plej facila tempo de la tago por mi, kiam dum la interkona vespero mi povis iomete pli persone ekkoni kelkajn el la partoprenantoj.
    La duan tagon ni komencis kun vortbatalo en la urbo (pri kiu artikolo kun foto troviĝas ĉi tie: http://www.bama.hu/baranya/kozelet/szamhaboru-a-pecsi-belvarosban-320701), kaj poste ni ekiris por la tagmanĝo. (Unu el miaj plej ŝatataj etaĵoj estis la manĝkupono, kio laŭ mi estis ege inĝenia.)
    La komenco de la programoj jam ne estis tiom facila, ĉar ni devis kontroli ĉu ĉio estas enorde, sed ni solvis ĉiujn problemon – ĉefe serĉis nian karan aligatorejestron :P –, kaj tiam mi iris al unu el miaj plej ŝatataj programoj, la diĝeriduado. Poste mi bedaŭrinde ne eblis partopreni la aliajn partojn de la kurso, sed mi ĝojas ankaŭ pri la unua, kiam mi jam povis prepari mian diĝeriduon. :) (Dankon, Hannes!)
    Tiam sekvis la programo kiun Sara kaj mi organizis: la koruso. Fakte ĝi eĉ plie sukcesis ol kiel mi pensis – eĉ iom de la Pécs-anoj venis kanti kun ni, kaj mi jam komencis eklerni novajn kantojn. Dankegon por JoMo kaj Laca, kiuj helpis al ni fari la muzikan (kaj tiel ĉefe la etosigan) parton de la koruso kaj eĉ organizis por ni etan LaBambadon en la fontano! :)
    Post la vespera vingustumado ni havis popoldanckurson – pro la dancado mi iomete timis, sed tamen provis esti lerta –, kaj eĉ faris karaokeon. Mi pensas, ke merkrede estis unuafoje, ke mi iris gufujen – kaj ĝi tiom ekplaĉis al mi, ke mi poste ĉiun nokton pasigis tie. (Eble ankaŭ pro la bonegaj kukoj de nia kara Vlasta… :P)

    Ĵaŭde ni komencis kun lingvokursoj, kaj mi partoprenis la progresantan Esperantan kurson gvidite da Krücke. Mi pensas, ke ĝi estis bonega sperto por mi, tamen la aliajn partojn de la kurso bedaŭrinde mi jam ne partoprenis.
    Post la tagmanĝo mi kun la organizantoj preparis ĉion por la sporta tago, kaj poste ni ĉiujn invitis al la proksima herbejo ludi iomete. Ni ludis blindludon, kuris en sakoj, portis akvon en kuleroj, faris girlandon el maizo, manĝis akvomelonon (mia plej ŝatata tasko! :)), kaj tiel plu, kaj ĉirkaŭ je 19:00 ni ekiris vespermanĝi.
    Post la manĝado ni aŭskultis koncerton de Johannes, kiu ludis la pianon – kaj belege ludis ĝin :) –, kaj tiuj, kiuj eĉ tiom malfrue estis dancemaj, povis lerni iom da salsa danco. Dum la dancado la malpli dancemaj organizantoj – jes, ankaŭ mi :) – kaŝis paperajn ’IJS-monojn’ en la ĉirkauaĵo, kiujn poste ĉiuj povis serĉi por la vespera programo de la sekva tago: la aŭkcio.
    Gufuja nokto, 4,5 hora dormado. Tiam mi jam sentis min iomete laca. :)

    Vendrede ni iris tuttage ekskursi al Abaliget kaj Orfű, sed la vetero iomete malfaciligis aferojn. Neniu problemo okazis ĝis la gutŝtona ekskurso – kiun mi ege ĝuis malgraŭ tio, ke estis ege malvarme en la kaverno, kaj mi ne volis kunporti eĉ pli da vestaĵojn –, sed poste ni ne povis iri plaĝumi, ĉar pluvis, kaj estis malvarme.
    Fakte tuj kiam ni jam alvenis al la IJS-ejo, la suno decidis ke ĝi ja devus iomete ĝojigi nin, kaj tiam, kiam ni jam ne estis je la plaĝo, nuboj malaperis. Mi bedaŭris, ke ni ne plaĝumis, kaj tiel sentis ankaŭ aliaj, do, ni decidis iri en la fontanon kompensi tion – kaj tie ni havis nian unuan akvobatalon kun la infanoj de la urbo. Instruo: vetero neniun frenezan Esperantiston kapablas haltigi. :)
    Dum nia libertempo ni poste kantis kaj ludis iomete, kaj ekiris al la vespermanĝo. Post ĝi ni havis bonegan programon: la kazinon. Tie oni povis ludi Darts-on, ruleton, Jenga-ludon, pokeron, Bingo-n, kelkajn tabloludojn, kaj eĉ ’vivanta duonbraka rabisto’ ĉeestis, kiu plaĉegis al multegaj homoj, kiuj facile volis gajni monon.
    Post la kasino komenciĝis la aŭkcio, dum kio estis venditaj frenezaj kaj malpli frenezaj aĵoj, kiel ŝtrumpo, sandalo, libro, kukoj (farita de Vlasta – mi aĉetis ilin :)), krokodilo, Rubik-kubo, biero, energitrinkaĵo, ktp. Mi bonege amuziĝis, kaj eĉ aĉetis Esperantlingvan libron, kiun mi iam, kiam mi havos tempon, certe legos. :)
    Kiam ni jam ĉion aĉetis, tiuj, kiuj volis rigardi filmon, povis iri en filmejo, kaj la aliaj ludis, drinkis aŭ gufumis (kiel mi). Mi dormis ĉirkaŭ 2–2,5 horojn, al kio mi tute ne alkutimiĝis ankoraŭ, do, la sekvan tagon mi ja estis dormema – sed ne gravas, kiam mi bonege amuziĝis, ĉu ne? :)

    Sabate antautagmeze ĉiuj povis iri al siaj preferitaj kursoj, kaj post la tagmanĝo ni ekiris en la urbon por akvobatali. (Pri la batalo troviĝas fotoj ankaŭ ĉi tie: http://www.pecsma.hu/galeria/2010/08/08/vizipisztoly-csata-a-belvarosban.) Mi pensas, ke tiu ĉi akvobatalo estis unu el la plej bonaj programoj de la IJS – ni ludis kun la loĝantaj infanoj de Pécs, kaj ĉiuj ŝajnis esti feliĉaj. :)
    Post la ludado ni plaĝumis iomete, kaj ni iris ’hejmen’ por la Verda Balo. Ni havis tie – laŭ mi – sufiĉe bonan vespermanĝon, kaj eĉ verdan torton. Dum la Balo ni aŭskultis koncerton de JoMo, kaj dancis – eĉ mi ne timis jam! –, kaj poste ĉiuj povis iri tien, kien li aŭ ŝi volis.
    Mi – kompreneble :) – iris al la gufujo kaj pasigis bonegan tempon tie parolante kaj muzikante kun la aliaj. Mi dormis ĉirkau 3 horojn – ho, Dio mia!
    La antaŭlastan tagon – kiel preskaŭ ĉiam – ni komencis kun kursoj kaj la koruso, kaj post la tagmanĝo okazis la Lingva Festivalo, dum kio ni kantis kantojn kaj hungare kaj Esperante kaj alilingve. Kelkaj karaj alilandanoj eĉ interesaĵojn kunportis el siaj landoj, do, tiel ni povis gustumi ilian manĝaĵon.
    Unu el miaj plej ŝatataj aferoj en ĉijara IJS estis, ke partoprenis ĝin tre muzikemaj homoj, kiuj ĉiam volis kanti aŭ muziki – mi ankaŭ dum la Lingva Festivalo sentis la muzikemon, kaj tio ege ĝojigis min. :)
    Poste alvenis nia lasta vespero kune, kiam ĉiuj aŭ dancis, aŭ ludis, aŭ gufumis, aŭ faris ion alian laŭ sia plaĉo. Mi jam ege bedaŭris, ke mi la sekvan tagon devis forlasi IJS-n, sed provis ĝoje ĝui la lastan parton de la ŝajne plej bona semajno de mia somero.
    Je 4:00 la FESTO-karavano foriris, kaj kelkaj – kiel ankaŭ mi – iris malsupren en la halon de la studenthejmo saluti ilin kaj deziri ĉion bonan al la venturontoj. Iom pli poste foriris la alia karavaneto al la MELA, kiun mi ankoraŭ atendis, kaj salutis ĉiujn miajn karajn amikojn iom malĝoje, ke ni certe ne renkontiĝos por iom da tempo, kaj poste mi iris dormi.

    La lastan tagon jam ĉiuj forveturis, kaj mi kun la aliaj organizantoj iomete reordigis la ejon, kaj ekiris hejmen. Mi tute ne volis forlasi la etoson aŭ iun etan pecon de la ĉijara IJS, sed tutcerte devis, kio iomete malĝojigis min. Se mi povus, mi sendube reirus, sed kiel mi ja ne kapablas reiri en la tempo, mi nur deziras, ke ankaŭ la sekva IJS estu tiom bona, kiom IJS 2010. Mi certas, ke mi neniam havos la samajn sentojn, kiel juna eta novula organizantino, sed mi pensas, ke se Esperanta aranĝo povas esti tiom bona, mi certe trovos alian alitempe, kiun mi ege ĝuos.
    Ĝis, kara IJS! :)
    ---
    Fine mi volas danki la helpon kaj subtenon al ĉiuj organizantaj kunuloj, kun kiuj mi volonte kaj ankaŭ bonege povis kunlabori. Tiuj, kiuj estis en la organizanta teamo kun mi: Petra, la ĉeforganizanto; Andi, Edit, Robi, Sara, Szabi, Vilté. El Budapeŝto helpis al ni Kriszti, kiu bedaŭrinde ne povis partopreni ĉijaran IJS-n (ĉar ŝi havas aliajn okupojn, gratulon! :)), do, dankon al ŝi kaj sia edzo, Gergő.
    Loke helpis multege la Bagó familio, Csilla, Klareto, Lætitia kaj Timi – dankon ankaŭ por ili – kaj kompreneble al ĉiuj programkontribuantoj. :)

    Ditta

    28/07/2010

    Komuna labambado en Budapeŝto

    Ni kore invitas vin ĉiujn al PostIJSa Komuna La Bambado
    en la centro de Budapeŝto!

    Akompanos nin la fama latinamerika muzikisto, David Dely kun kolegoj.
    Ni dancigu tutan Budapeŝton!!

    La 10-an de aŭgusto, de la 7a horo ni atendas vin en la centro
    de Budapeŝto, en Vörösmarty tér (Placo Vörösmarty)!

    (la placo troviĝas ĉe la finhaltejo de la metroo 1, kaj la nomo de la finhaltejo estas la sama kiel la placo.)
    Por pli da informo bonvolu kontakti Petra Smidéliusz ĉe p.smideliusz(ĉe)gmail.com

    Placo Vörösmarty

    27/06/2010

    Gajnita konkurso

    Ni ĝoje anoncas ke en 2010 la HEJ denove gajnis 200.000 forintojn en la konkurso de NCA. La tempodaŭro de la projekto estas 2010.06.01 - 2011.05.11. La subtenon ni uzos por la baza projekto de la HEJ.

    MELA - MEmzorganta LAg-umado antaŭ kaj post la IJS

    Jena renkontiĝo (MELA, MEmzorganta LAg-umado) okazos
    – antaŭ la IJS: inter la 26-a de julio kaj la 3-a de aŭgusto
    – kaj post la IJS: de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto.
    Tio ne estas renkontiĝo de HEJ, do se vi interesiĝas pri la afero kaj bezonas pli da informoj, klaku ĉi-tien: http://www.krokodilo.de/mela/mela.php.

    15/06/2010

    Karavano de IJS al FESTO

    Por veturi de IJS al FESTO, malmultkoste kaj gaje (kun aliaj esperantistoj), aliĝu al la trajna karavano! :-)
    Pri tiu ĉi karavano mallonge:
    • startos je la lasta tago de IJS (la 9-an de aŭgusto; frumatene/aŭrore)
    • trajnoŝanĝoj en Győr, en Vieno (+ tagmanĝado) kaj en Linz/Donau
    • poste tranoktado en Innsbruck, verŝajne en junulargastejo
    • 10-a de aŭgusto: plutrajnado al Torino (alveno posttagmeze), tranoktado: ĉe lokaj esperantistoj
    • 11-a de aŭgusto: urbovizitado (Torino)
    • 12-a de aŭgusto: matene daŭriĝos la vojaĝo pertrajne, fine alveno al Tuluzo (Francio), kie komenciĝos sekvonttage FESTO, tranoktado
    Baldaŭ vi povos ekscii eĉ plurajn detalojn pri la karavano ĉi tie aŭ dum la IJS. :-) aŭ vi povas kontakti Alecxjon ĉe la retadreso alekcxjo{ĉe}gmail{punkto}com.

    19/05/2010

    La Statuto de la Hungara Esperanto-Junularo

    La ĉi-suba statuto estis ŝanĝita dum la jarĉefkunveno de 2014 (Horány, 22a de marto). Detaloj kaj nova statuto ĉi tie: http://www.esperanto-junularo.hu/2014/05/nova-statuto-akceptita-dum-jer-2014.html



    La Statuto de la Hungara Esperanto-Junularo

    I. Ĝeneralaj dispozicioj
    • 1.1 La nomo de la asocio estas Hungara Esperanto-Junularo, ĝia mallongigo estas HEJ (hungare: Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség, ĝia mallongigo estas MIESZ)
    • 1.2 HEJ estas memstara jura persono, kies sidejo estas: 1133 Budapeŝto, strato Pannónia, numero 102, VIa etaĝo/24a loĝejo.
    • 1.3 HEJ estas la landa sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
    • 1.4 HEJ respektas la dispozicion de TEJO.
    • 1.5 HEJ agadas en la regiono de la Hungara Respubliko.
    • 1.6 HEJ estas junulara asocio sendependa de politiko. Ĝi ne okupiĝas pri rektaj politikaj agoj; ĝi ne ligiĝas al iu ajn politika partio, ĝi ne ricevas kaj ne donas financan apogon al ili; ĝi nek kandidatigas parlamentan reprezentanton kaj nek apogas tiun agadon.
    II. Celoj
    • 2.1 HEJ apogas la junularan esperantan movadon laŭ la sekvaj asertoj; - laŭ la principoj de TEJO, HEJ helpas la hungarian junularan movadon;
      • ĝi agadas por plenumi la kuriozajn bezonojn de la esperantista junularo;
      • ĝi reprezentas la interesojn de la esperantista junularo ĉe aliaj asocioj kaj instututoj; 
      • ĝi certigas la kreskon de la membraro de la hungara kaj internacia esperantistaj movadoj; 
      • ĝi kunlaboras kun la ne-esperantistaj junularaj movadoj por atingi iliajn komunajn celojn; 
      • ĝi apogas la fakan edukadon de la junularo per Esperanto.
    • 2.2 HEJ agadas pri la jenaj komunutilaj aktivecoj: 
      • edukado kaj lernigo, evoluigo de kapabloj, sciencpopularigo;
      • kulturaj aktivecoj;
      • defendo kaj reprezentado de infanoj kaj junuloj;
      • defendo de la homaj kaj civitanaj rajtoj.
      • Krom la membroj de HEJ ankaŭ aliaj povas utiligi la servojn de la asocio.
    • 2.3 HEJ apogas nure kolektivajn celojn, ĝi ne estas profitcela asocio. Ĝi faras entreprenajn agojn nur por realigi siajn kolektivajn celojn, tiel ke ĝi ne danĝerigu ilin. Ĝi ne disigas la monon atingitan dum sia mastrumado, ĝi uzas tiun monon nur por la aktivecoj priskribitaj en la statuto.
    III. Societo
    • 3.1 Membro de HEJ povas esti ĉiu natura persono, kiu estas malpli aĝa ol 30, sendepende de nacieco, religio, politika vidpunkto, raso; kaj la elektitaj membroj de HEJ, kiuj estas malpli junaj ol 30, ĝis la fino de la ekmalvalideco de siaj mandato. Apoganta membro povas esti iu ajn natura persono; apoganta membro ne rajtas elekti kaj elektiĝi.
    • 3.2 La membro kiu kontraŭagas kontraŭ la normoj de la statuto, povas esti eksigitaj per dekreto fare de la Estraro; Kaze de apelacio decidas la anoj de la Jarĉefkunveno.
    IV. Organoj
    • 4.1 La plej supra decida organo de HEJ estas la Kunveno, kiun rajtas partopreni ĉiuj priskribitoj en la tria alineo. La Estraro kunvokas la Kunvenon almenaŭ ĉiujare unufoje. La membroj devus esti informigitaj pri la dato kaj tagordaj punktoj laŭeble unu monaton pli frue.
    • 4.2 La membroj de HEJ elektas Estraron maksimume sep-membran. La Estraro organizas, kunordigas kaj reprezentas la aktivecon de HEJ.
    • 4.3 La Estraro devas raporti al la Kunveno pri siaj faritaĵoj.
    V. Balotado
    • 5.1 Ĉiuj membroj de HEJ rajtas partopreni kaj ĉeesti la balotadon. 
    • 5.2 Kunveno pri reelekto de funkciuloj okazas en ĉiu ne-para kalendara jaro, laŭeble dum la plej signifa aranĝo de HEJ.
    • 5.3 La Estraro devas anonci landskale la tempon kaj la lokon de la Kunveno, laŭeble du monatojn antaŭ ĝia okazigo.
    • 5.4 La Kunveno pri reelekto de funkciuloj estas kvoruma, se almenaŭ 20 membroj de HEJ ĉeestas. 
    • 5.5 La membroj elektas la Estraron por du jaroj.
    • 5.6 La forironta Estraro kunredaktas la kandidatliston de la estonta Estraro. La kandidatlisto estas ampleksigebla de iu ajn membro de HEJ per lia(j)/ ŝia(j) kandidato(j).
    • 5.7 El inter la personoj estantaj sur la finfina listo oni devas elekti per sekreta balotado. La anoj de la nova Estraro estas tiuj sep personoj, kiuj ricevas la plej multe da voĉdonoj. Kaze de voĉdon-egaleco, la sekreta elektado estas ripetenda pri tiuj personoj, kiuj ricevis la saman sumon da voĉdonoj.
    • 5.8 La Estraro rajtas elekti la funkciulojn laŭ la valida leĝaro. La Estraro determinas la taskojn kaj farendaĵojn de la unuopaj personoj.
    • 5.9 Tiu estrarano, kiu ne partoprenas almenaŭ tri estrarajn kunsidojn sekvantajn unu la aliajn, kaj pri sia foresto ne informas la Estraron skribe, aŭ dum unu jaro ne okupiĝas pri la farendaĵoj ene de la asocio, tiam li/ ŝi estas forigebla de la Estraro laŭ la decido de la aliaj estraranoj; ĉi-kaze HEJ rajtas elekti novan anon.
    • 5.10 Se la nombro de la Estraro estas malpli ol la maksimuma, tiam la Estraro rajtas ekkunlaborigi novan anon. La nombro de la ekkunlaborigitaj membroj ne povas superi la duonon de la nombro de la elektitaj membroj.
    • 5.11 Pri la ne-kunestebleco de la ĉefaj postenuloj de HEJ la ĉiamaj leĝaj reguloj estas la direktigiloj.
    VI. Financaĵoj
    • 6.1 La Estraro - baze de la valida leĝaro - ellaboras sian aktualan financan regularon kaj difinas ĝian jurefikon. Pri la administrado rajtas okupiĝi la du elektitaj personoj de la Estraro.
    VII. Aldonaĵoj
    • 7.1 Nur la Kunvenanaro rajtas modifi la Statuton (inkluzive ankaŭ la personan dividon de HEJ)
    • 7.2 Por povi modifi la Statuton de HEJ estas bezonata du-triona pli-multo, en aliaj kazoj nur simpla plimulto necesas.
    • 7.3 La bazaj taskoj de la Estraro estas la jenaj:
      • a) dividi informojn por la propraj membroj pri la eksterlandaj, aktualaj, junularaj temoj;
      • b) helpi la membraron perante la enlandajn informojn por interkonformigi la agadojn de la junularaj esperantaj grupoj kaj kluboj;
      • c) zorgi pri la organizado de la landaj kaj internaciaj junularaj esperantistaj aranĝaĵoj;
      • d) eduki la junajn aktivulojn
      • e) reprezenti la hungarian junularan esperantan movadon
        •   ĉe la ne-esperantistaj junularaj asocioj kaj institutoj; 
        •   ĉe la Hungaria Esperanto-Asocio; 
        •   ĉe la internaciaj junularaj esperantaj asocioj.
    • 7.4 Pri ĉiuj pliaj detaloj de la funkciado de HEJ okupiĝas la Organiza kaj Funkciada Regularo.

    28/04/2010

    Kultura Lingva Festivalo dum IJS 2010

    Kadre de IJS 2010 ni planas organizi Kulturan Lingvan Festivalon, dum kiu la diversnaciaj partoprenantoj povas prezenti iun tipan nacian dancon/kanton/manĝaĵon/vestaĵon/ludon en publika loko. La celo de la festivalo estas ne nur prezenti naciajn specialaĵojn de la diversaj landoj sed ankaŭ demonstri la helpan rolon de Esperanto en la kulturaj rilatoj inter la landoj. Nia celo estas organizi grandan, amuzan aranĝon kiu allogos multajn personojn. Por tio ni petas ankaŭ vian helpon.
    La urbo Pécs estas unu el la Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj en 2010.
    Ni planas organizi iun specialan programeron al kiu kontribuus esperantistoj el la fraturboj de Pécs.
    Do se vi venas el la sekvaj urboj aŭ vi konas esperantistojn kiuj vivas tie, nepre kontaktu Petra (p Punkto smideliusz Ĉe gmail Punkto com)
    La fraturboj de Pécs:
    Osijek - Kroatio
    Fellbach - Germanio
    Graz - Aŭstrio
    Lyon - Francio
    Terracina - Italio
    Lahti - Finnlando
    Cluj Napoca - Rumanio
    Arad - Rumanio
    Novi Sad - Serbio
    Kütahya - Turkio
    Seattle - Usono
    Tucson - Usono

    02/04/2010

    Eta rakonto pri JER

    Unue mi deziras danki la eblecon al cxiuj organizantoj ke mi povis partopreni la arangxon kaj la bonegan semajnfinon al cxiuj cxeestantoj. :) Mi ege bedauxras ke mi nur sabatvespere povis alveni al Tiszafüred kaj tiel cxeestis kelkaj programoj kiujn mi ne povis partopreni - sed tiuj kiuj estis tie tuttempe diris ke ili estis ege bonaj.

    Kiam mi alvenis kelkaj jam provis lerni danci kaj al mi ege placxis rigardi ilin kaj vidi kiom lertaj ili estis. (Do, tiam mi estis ege bonsxanca ke mi ne havis la eblon esti devigita al dancado cxar tiel mi ne estintus tiom gxoja, mi pensas. :P) Poste ni rigardis prezentojn de profesiaj dancistoj el Tiszafüred.
    Ni gustumis Esperantan torton, ekhavis cxemizojn de JER 2010 kaj havis la eblon trinki koktelojn, ankaux nealkoholajn. :)
    Nokte mi babilis kaj ludis kun kelkaj amikoj preskaux gxis la 4a kaj ni dormis preskaux 3 horojn, do ni estis ’iometege’ lacaj dimancxe. Ni ne povis suficxe dormi ankaux pro tio ke kelkaj karaj trumpetludantoj tre kare vekigis nin ke ni ne malfruigxu la matenmangxon. :D (Nun pli serioze: mi volas danki al la vere karaj trumpetludantoj la vekigon. ;))
    Dimancxe ni auxskultis ilin ludi kelkajn kantojn kaj poste ni havis jarcxefkunvenon de HEJ. Poste ni ekhavis niajn mangxajxojn kaj ekiris hejmen. (Mi volas danki la hejmenveturadon al Petra kaj sia koramiko kiuj kunportis min al Budapesxto! :))
    Mi ege esperas ke la venontan JER arangxon mi tuttempe povos partopreni kaj ke ni renkontos kun cxiuj Esperantistaj amikoj dum IJS. :)

    Ditta

    JER 2010, Tiszafüred; raporto

    Nekredebla, sed jam preskaux unu semajno forpasis ekde tio, ke mi partoprenis la renkontigxon JER en la urbo Tiszafüred. Mi pensis iom skribacxeti pri la okazajxo kaj disvastigi miajn agrablajn spertojn koncerne gxin. :-) Do jen, se Vi interesigxas pri la afero...
    Mi nur partatempe povis cxeesti (pro acxaj lernindajxoj, ktp.), do mi ne ekveturis jam vendrede posttagmeze, nur sabate matene. Tiszafüred trovigxas en la alia flanko de nia lando, do mia vojagxo (pertrajne) dauxris cx. 4 kaj duon horojn kaj mi dufoje ecx devis sxangxi trajnon. Fakte, mi ankoraux neniam veturis tiom foren sole, tiel mi iom timis, ke maltrafos la trajnon aux misan elektos, sed felicxe cxio estis en ordo kaj mi tute facile alvenis al mia celo. :-)
    Alvenante mi tagmangxis kaj poste nia grupo ekis por partopreni arkopafadon aux pretigi ornemajxojn/juvelojn el ledo. Mi - memkompreneble - elektis la duan varianton, cxar mi sxategas manlaborojn. ;-) Mi gxuis la aferon kaj estis vere kontenta kun la rezulto. Post la finigxo de tiuj programoj ni partoprenis dancinstruadon - kio estas cxaim iom da sufero por mi, bedauxrinde, cxar mi tute ne havas talenton en tiaj aferoj. Mi tre volonte rigardas diversajn dancojn, sed ke ecx mem faru, tio sxajne estas suficxe malebla kaj min gxenas mia propra mallerteco... :-( Sed krom tio mi bonfartis.
    Se mi bone memoras, post la dancado ni iris vespermangxi kaj finfine komencigxis ecx la vespera dancprezentado, kie ni povis gxui dancadon de kelkaj lokaj grupoj. Al mi pleje placxis la ventrodancado kaj la latinaj dancoj. :-) Tiun vesperon komencigxis ankaux la poker-konkuro kaj ni ecx surprizigxis: oni ensxovis grandegan IJS-torton dum la vespero kaj invitis cxiujn partoprenantojn al tiu cxi somera kunveno, kio okazos en Pécs, inter la 3-a kaj 9-a de auxgusto. Mi certe cxeestos! ;-) Kaj vi?
    Nokte oni organizis Esperantan geokasxadon (aux pli precize sercxadon) kaj krom tio ni longe babilis kaj ecx ludis Kontakto!-n sur la koridoro de la studenthejmo (cxu estis tio, fakte?). Mi tre bone amuzigxis kaj multe ridis - nur la tempo mankis al mi sekvontmatene, cxar mi dormis entute 5 horojn, dank' al la longa parolado kaj la horlogxregulado... Ne cetere, la vekigo estis tre "agrabla": trumpetvocxo... ;-) Antauxtagmeze post la matenmangxo ni partoprenis koncertojn (lokaj grupoj, blovmuzikistoj kaj aliaj kun elektra citro). Fine okazis la jara cxefkunsido de HEJ, kio estis por mi tre interesa, cxar mi ankoraux neniam partoprenis tian (oficialan) aferon.
    JER finigxis dimancxe post tagmezo per iom da tempo, sed mi tute ne emis hejmenveturi... Mi ekkonis dume novajn homojn, renkontis denove konatulojn kaj amikojn kaj ekhavis iom da sperto koncerne organizadon (dum la sabata vespera programo mi tradukis por la hungaroj kaj mi renkontis la organizantaron kaj ni babilis - mi vere estis kaj estas gxoja, ke povis iomete pli aktive partopreni en tiaj aferoj). :-)
    Kaj fine, mi sxatus danki al cxiuj la organizadon de la kunveno, ilian afablecon kaj karecon al mi, la veturigon al la cxefurbo (tiel mi ne devis tiom multe trajnumi)... :-) Mi esperas, ke multajn konatulojn (kiujn mi dum JER renkontis), povos revidi dum IJS. Gxis la kaj dankon ankoraux foje! :-)

    Saci/Sara
    Ps.: Se mi havos iom da libera tempo, mi skribetos ecx hungare pri JER, sed nun mi ne havas eblecon pri tio, cxar ni baldaux forveturos por viziti miajn geavojn okaze de Pasko. Kaj se jam menciita: pacan kaj gxojan feston al Vi cxiuj! :-)

    21/02/2010

    Jarĉefkunveno 2010

    La Hungara Esperanto-Junularo estos okazigata la 28an de marto, 2010 (dimanĉo) je 11:00 en urbo Tiszafüred en la ĉambrego de la Junulargastejo Pepita (9726 Velem, Rákóczi u. 96.)

    Dum la jarĉefkunveno ni priparolos la raportaĵojn pri la lasta jaro kaj de financa kaj de faka flankoj, kaj ni elektos novajn estraranojn. Ĉiuj MEJ-membroj povas voĉdoni kiuj havas pli ol 30 jarojn. Se la jarĉefkunvenanaro ne estos kvoruma, tiam la kunveno okazos je 11:15 same ĉi tie.


    Kriszti
    (tradukite de Szabi)

    25/01/2010

    Januara sketado –raporto

    Ĉeestis: Timi, Petra, Csilla, Imre, Ditta

    Finfine ni iris sketi! :)

    Mi devas konfesi ke mi jam monatojn antaŭe planis ke ni faru tion sed iel mi pensis ke al la aliaj ne plaĉus la ideo. Do, mi ege ĝojis, ke ni povis esperantumi jam ankaŭ surglacie. :)
    Unue ni komencis paroli hungare sed iomete poste ni ŝanĝis al Esperanto kaj post tiam ankaŭ ĉi tiu aranĝo estis vera verda renkontiĝo. :) Laŭ mi eble mi estis tiu kiu malplej flue parolas Esperanton sed nek mi havis problemojn; bone, mi klopodis ke mi ne faru multajn erarojn sed ankaŭ la aliaj helpis min kaj ĝi estis bonega praktikebleco. :)
    Ni estis en „Jégterasz” kaj unue mi timis ke la glacio ne estos bona (mi jam sketis tie kaj ne ĉiam amuziĝis tro bone pro la malalta kvalifiko de la sketejo) sed ankaŭ tio estis bonega, ni havis bonŝancon. Ĉiuj povis prunti sketilojn (nur mi kunportis la miajn) kaj eĉ la vestejo estis malmultekosta.
    Pardonu, mi scias ke nun mi estas iomete tro entuziasma sed mi ege ĝojas ke ni sukcesis sketi kune, ankaŭ se nun ni ne estis tro multaj. :)
    Mi esperas ke ankaŭ vi venos al la filmrigardado en februaro – atendu la novaĵojn sur la retpaĝo, ni baldaŭ informos ĉiujn pri tio. ;)
    Ditta

    17/01/2010

    Januara sketado

    Ĉu vi ŝatas sketi? Ĉu vi ankoraŭ ne kapablas? Ĉu vi volas ĝin provi aŭ praktiki inter homoj kiuj tute ne ridas pri vi, nur kun vi?
    Se jes, venu kun ni sketi la 23-an de januaro al la sketejo de Westend en Budapeŝto! Bonega ebleco por ĉiuj kiuj volas renkontiĝi, paroladi, sketi, ridi, amuziĝi kun aliaj geesperantistoj. :)

    Ni renkontiĝos je 13:00 ĉe la akvofalo ’Niagara’ en Westend (ĉiuj venu al la subireja etaĝo!) La bileto kostas 1300 HUF por adoltoj kaj 900 HUF por infanoj (sub 14 jaroj) por kvar horoj (13:00-17:00). Eblos ankaŭ prunti sketilon tie se vi ne havas ĝin! (1500 HUF/3 horoj, 1800 HUF/4 horoj)
    Se vi havas iun problemon telefonu al Ditta Békési, 06 70 274 44 56. :)

    Grava informo! Tiuj kiuj veturas el urbo aŭ vilaĝo kiu estas almenaŭ 50 km fore de Budapeŝto povos havi 50% rabaton de siaj vojaĝkotizoj por siaj unuaj partoprenoj en HEJ-aranĝoj ekde nun (rajtas peti ĝin kaj kiuj unue partoprenas HEJ-aranĝon, kaj kiuj ankoraŭ ne partoprenis). Se vi loĝas pli fore ol 50 km de la renkontiĝloko, havas malpli ol 30 jarojn, estas aktiva membro de Hungara Esperanto-Junularo aŭ aliĝas dum la renkontiĝo (ĉi tio estas tute senpaga afero) kaj volas havi la rabaton, skribu mallongan leteron al hej@ijs.hu pri la jenaj: kiu vi estas, kiom da jaroj vi havas, de kie vi venas, kiel vi volas partopreni esperantan renkontiĝon, kiam kaj kial vi decidis ke vi lernos Esperanton. Se vi restos aktiva membro de la partoprenantoj (ekz vi skribos rakonton pri la renkontiĝoj, partoprenos nian poentkolektan ludon en www.ijs.hu) vi povos havi la rabaton denove. ;)
    Pri nia venonta renkontiĝo: verŝajne ni rigardos filmon la 20-an de februaro, pri tio vi povos informiĝi ĉe ĉi tiu retpaĝo kaj en nia venonta letero.
    Ni esperas ke ni renkontiĝos ankaŭ kun vi la 23-an! :)
    (Se vi venos, bonvolu skribi leteron al hej@ijs.hu ke ni sciu pri vi!)
    grupo de Hungara Esperanto-Junularo

    01/01/2010

    Verda arto

    En nia hejmpaĝo komenciĝos konkurso kiu apartenas al la poentkolektada ludo (se vi ankoraŭ ne vidis la anoncon, sed interesiĝas pri tio, klaku ĉi tien), ĉi tiel ĉiuj partoprenantoj ricevas po unu poenton, kaj la plej bonaj du. Aliflanke, ni tre bonvenigus tiujn kreaĵojn, kiuj rilatas al nia komuna lingvo, Esperanto.
    Se vi estas malpli ol 28 jarojn aĝa, kaj estas kreema, aliĝu senhezite!

     Nur kelkaj ekzemploj, pri kio ni pensis:
    • tradukado – povas esti ankaŭ kantoteksto;
    • poemo aŭ novelo (maksimume 4 paĝojn longa);
    • trikado aŭ bidaĵoj;
    • desegnaĵoj, pentraĵoj;
    • mem verkita muziko/kanto.
    Nia plano estas startigi novan kunkurson en ĉiu monato kun nova temo. La anoncon por ili vi povos vidi ĉiam en la unua tago de la monato, kaj la konkurso daŭros ĝis la 20-a. La rezulton kun la poentoj vi povos vidi la 25-an kaj la ĵurio konsistos el anoj de la Hungara Esperanto-Junularo (kiuj kompreneble mem ne partoprenos la konkurson).
    Vian artaĵon (aŭ foton pri ĝi) vi povas alŝuti post registrado ĉe tiu ĉi retpaĝo en vian blogon. (Maldekstre ĉe „Krei enhavon”.) Pri via anonco bonvolu sendi retmesaĝon al ni al tiu ĉi retadreso: hej ĉe ijs punkto hu.
    Se vi havas ian ajn demandon koncerne la konkurson, skribu al ni retmesaĝon al tiu ĉi adreso: hej ĉe ijs punkto hu, kaj ni volonte respondos al ĝi.
    Nia unua temo estas la Novjaro.
    Do sendu al ni ion ajn ĝis la 20-a de januaro koncerne tiun feston – vi povas pensi ekzemple pri la novjaraj kutimoj, promesoj aŭ refreŝiĝo (renoviĝo).

    Ni elkore deziras al vi inspiron kaj sukceson al la tasko kaj ankaŭ feliĉan, ĝojplenan Novjaron! :)

    Organiza teamo de HEJ

    Poentkolekta ludo

    Ne pensu pri ia ajn komplikega afero, via tasko por ekhavi poenton, estas tute simpla kaj espereble ankaŭ por vi interesa: ni atendas
    • viajn fotojn (ĉirkaŭe 5-10) pri niaj organizaĵoj, kie vi partoprenis;
    • skribaĵon/opinion kaj pri viaj travivaĵoj koncerne de HEJ-kunveno (duon/unu paĝo). Tion vi povas fari post registrado ĉe tiu ĉi retpaĝo, en via reta taglibro (blogo).
    Tiel ne nur vi havus bonan sorton – vi ricevas en ambau kazo unu poenton – , sed ankaŭ la aliaj esperantistoj, kiuj ne povis partopreni la kunvenon, tamen tiamaniere povis informiĝi pri ĝi - kaj espereble ekhavi emon por sekvontfoje partopreni.
    Ĉi tiujn dokumentojn ni atendas al ĉi tiu retadreso: hej ĉe ijs punkto hu. Ni petas vin, ke sendu ĝin al ni maksimume per 3 semajnoj post la nomata kunveno.
    Krom tio, ni ŝatus starti konkureton, kie ni atendus multspecan Esperanto-teman artaĵon de vi. Pri tio vi povas legi pli detale aparte, klaku ĉi tien.
    Por partopreno de la konkuro, vi same ricevas unu poenton.
    Ni tre scivole atendas viajn dokumentojn koncerne de nia poentkolekta ludo, ni esperas, ke la ideo plaĉas al vi ĉiuj kaj multe ricevos. :)
    Se vi havas ian ajn demandon, kompreneble ni respondas ĝin, skribu trankvile al la supre menciita retadreso.
    Deziras al vi sukceson kaj inspiron:
    Organiza teamo de HEJ