Alveninte post longa trajnumado ni komencis prepariĝi por la okazaĵo, "enloĝiĝante" en nian budon (kiu, surprize kaj eble hazarde, estis verda :-) ), malpakante multlingvajn flugfoliojn, Eo-librojn, KD-diskojn kaj similaĵojn. La programoj eventuale nur sekvonttage komenciĝis, kaj nia teamo krom la budo havis eĉ tri memstarajn programerojn: ludon "Iĝu esperantisto!", fulmkurson de Eo. kaj laborkunsidon pri administrado de eventoj. Ĉiuj menciitaĵoj estis sufiĉe sukcesaj, multe da junuloj ŝajnis interesiĝi pri la lingvo kaj pri la "ceteraĵoj".
Sumante ĉion: tre grava kaj bona sperto estis, ke preskaŭ neniun negativan aliron (al Eo.) ni renkontis, male: la volontula medio estis tre taŭga por disvastigi la bazajn ideojn de nia lingvo. Ni ŝatus ankaŭ ĉi tie danki ĉiujn pro la ĉeesto kaj laboro, kaj ni tre esperas, ke TEJO ankaŭ venontfoje povos partopreni kaj same utile agi kiel ĉi-jare.
Se vi interesiĝas pri detaloj (en la angla), ni proponas al vi rigardi ĉi tiujn retpaĝojn: http://youngvolunteersstandup.
BAGÓ Sarolta


