Showing posts with label radio. Show all posts
Showing posts with label radio. Show all posts

13/06/2011

Nova projekto kreos tuttempan radion en Esperanto

Ĉu vi aŭdas Esperanton parolatan ĉiutage? Preskaŭ certe ne, eĉ se vi fidele elŝutas kaj aŭskultas ĉiujn podkastojn de podkastaro.org. Nur la ĉina retradio elsendas ĉiutage en Esperanto, kaj nur unu horon. Do kiuj eblecoj restas, se vi ne tre interesiĝas pri ĉina politiko nek havas esperantoparolantajn samdomanojn?

Tiun mankon sentis ankaŭ grupo da esperantistoj unue formiĝinta dum la Brita Kongreso ĉi-printempa. Kaj ĉar inter ili estas spertuloj pri radio kaj multaj entuziasmaj aktivuloj, ili decidis kaj sukcesis starigi retan radistacion. La plej grandan problemon ne prezentis la teĥniko nek programaro; pro la spertoj kaj entuziasmoj de la kora teamo jam post kelkaj tagoj estis provelsendo. Iom da diskuto sekvis pri la nomoj kaj sloganoj, kaj la teamo elektis la nomon Muzaiko.
Interkonsentoj kun muzikistoj kaj podkastantoj venis poste, kaj fine la leĝaj permesoj evidentiĝis la plej granda obstaklo. Nun nur restas etaj bariloj ĝis baldaŭ vi povos tuttempe aŭskulti ĉe http://muzaiko.info

Granda parto de la programo estos muziko en Esperanto, sed ĝi certe ne estos la tuto. La antaŭe menciitaj podkastoj plenigos kelkajn horojn ĉiutage. Tiel podkastantoj trovos pli grandan publikon por siaj verkoj, kaj aŭskultantoj pli facile povos aŭdi la plej freŝajn podkastojn el la tuta mondo. Kaj finfine estos ankaŭ originalaj kreaĵoj de Muzaiko. Laŭcele estu mondaj novaĵoj, diskutoj pri aktualaj temoj, intervjuoj kun famuloj kaj fakuloj, raportoj de okazaĵoj en Esperantujo, kaj multaj aliaj proponitaj programeroj.

Kaj via helpo estas tre bonvena. Vi povas sendi viajn ideojn, sonraportojn, aŭ mallongajn sonreklamojn pri iu ajn temo al info(ĉe)muzaiko(punkto)info. Krome vi povas aliĝi la retdiskutliston ĉe http://groups.google.com/retradio-projekto. Aŭ se vi havas grafikan talenton, vi povos gajni la unuan t-ĉemizon de Muzaiko per krei logon por la radio. Kaj ne forgesu viziti http://muzaiko.info!

Rogier Huurman