22/06/2018

Volontulu per Esperanto en Pollando!

Ĉu vi volonte vivus en Pollando, konatiĝus kun ties kulturo kaj lingvo? Ĉu vi volas uzi Esperanton ĉiutage, eĉ por laboro? Ĉu vi bezonas paŭzon antaŭ, dum aŭ post viaj studoj, sed ne volas simple "fari nenion"?

Tiukaze volontulado per EVS, en Bjalistoko (orienta parto de Pollando) povas esti taŭga respondo al viaj demandoj kaj bezonoj. Por vidi pli detale, pri kio temas, legu plu.





La programo daŭras 9 monatojn, ekde oktobro 2018 (komenco laŭ bezono iom pli frue aŭ malfrue).

Kandidatiĝi rajtas ĉiuj civitanoj de la Eŭropa Unio kaj Turkio, inter la aĝo 18 kaj 30, kun almenaŭ baza kono de Esperanto. Limdato estas la 1a de aŭgusto 2018.

La laborkampo estas bunta kaj inkluzivas antaŭpretigon kaj/aŭ gvidadon de Esperanto-kursoj, laboron en la loka Esperanta biblioteko, organizadon de lingvaj kaj Esperanto-eventoj.

Ĝi kovras ĉiujn viajn elspezojn (loĝadon, manĝadon, trafikkostojn kaj aĉeton de materialon rilate al via laboro) kaj eĉ provizas poŝmonon.

Plenaj detaloj kaj kandidatiĝo ĉi tie.

No comments:

Post a Comment