HEJ akceptis novan statuton dum ĝia jarĉefkunveno dum la 22a de marto, 2014. La detaloj de la jarĉefkunveno, la nova statuto, la ŝanĝoj kaj ĉiuj aldonaj paperoj legeblas en la subaj dosieroj:
Protokolo de la jarĉefkunveno 2014
Aldonaĵoj al la protokolo 2014 (en la formato .rar)
Showing posts with label statuto. Show all posts
Showing posts with label statuto. Show all posts
13/05/2014
Nova statuto akceptita dum JER 2014, Horány
19/05/2010
La Statuto de la Hungara Esperanto-Junularo
La ĉi-suba statuto estis ŝanĝita dum la jarĉefkunveno de 2014 (Horány, 22a de marto). Detaloj kaj nova statuto ĉi tie: http://www.esperanto-junularo.hu/2014/05/nova-statuto-akceptita-dum-jer-2014.html
La Statuto de la Hungara Esperanto-Junularo
La Statuto de la Hungara Esperanto-Junularo
I. Ĝeneralaj dispozicioj
- 1.1 La nomo de la asocio estas Hungara Esperanto-Junularo, ĝia mallongigo estas HEJ (hungare: Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség, ĝia mallongigo estas MIESZ)
- 1.2 HEJ estas memstara jura persono, kies sidejo estas: 1133 Budapeŝto, strato Pannónia, numero 102, VIa etaĝo/24a loĝejo.
- 1.3 HEJ estas la landa sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
- 1.4 HEJ respektas la dispozicion de TEJO.
- 1.5 HEJ agadas en la regiono de la Hungara Respubliko.
- 1.6 HEJ estas junulara asocio sendependa de politiko. Ĝi ne okupiĝas pri rektaj politikaj agoj; ĝi ne ligiĝas al iu ajn politika partio, ĝi ne ricevas kaj ne donas financan apogon al ili; ĝi nek kandidatigas parlamentan reprezentanton kaj nek apogas tiun agadon.
II. Celoj
- 2.1 HEJ apogas la junularan esperantan movadon laŭ la sekvaj asertoj; - laŭ la principoj de TEJO, HEJ helpas la hungarian junularan movadon;
- ĝi agadas por plenumi la kuriozajn bezonojn de la esperantista junularo;
- ĝi reprezentas la interesojn de la esperantista junularo ĉe aliaj asocioj kaj instututoj;
- ĝi certigas la kreskon de la membraro de la hungara kaj internacia esperantistaj movadoj;
- ĝi kunlaboras kun la ne-esperantistaj junularaj movadoj por atingi iliajn komunajn celojn;
- ĝi apogas la fakan edukadon de la junularo per Esperanto.
- 2.2 HEJ agadas pri la jenaj komunutilaj aktivecoj:
- edukado kaj lernigo, evoluigo de kapabloj, sciencpopularigo;
- kulturaj aktivecoj;
- defendo kaj reprezentado de infanoj kaj junuloj;
- defendo de la homaj kaj civitanaj rajtoj.
- Krom la membroj de HEJ ankaŭ aliaj povas utiligi la servojn de la asocio.
- 2.3 HEJ apogas nure kolektivajn celojn, ĝi ne estas profitcela asocio. Ĝi faras entreprenajn agojn nur por realigi siajn kolektivajn celojn, tiel ke ĝi ne danĝerigu ilin. Ĝi ne disigas la monon atingitan dum sia mastrumado, ĝi uzas tiun monon nur por la aktivecoj priskribitaj en la statuto.
III. Societo
- 3.1 Membro de HEJ povas esti ĉiu natura persono, kiu estas malpli aĝa ol 30, sendepende de nacieco, religio, politika vidpunkto, raso; kaj la elektitaj membroj de HEJ, kiuj estas malpli junaj ol 30, ĝis la fino de la ekmalvalideco de siaj mandato. Apoganta membro povas esti iu ajn natura persono; apoganta membro ne rajtas elekti kaj elektiĝi.
- 3.2 La membro kiu kontraŭagas kontraŭ la normoj de la statuto, povas esti eksigitaj per dekreto fare de la Estraro; Kaze de apelacio decidas la anoj de la Jarĉefkunveno.
IV. Organoj
- 4.1 La plej supra decida organo de HEJ estas la Kunveno, kiun rajtas partopreni ĉiuj priskribitoj en la tria alineo. La Estraro kunvokas la Kunvenon almenaŭ ĉiujare unufoje. La membroj devus esti informigitaj pri la dato kaj tagordaj punktoj laŭeble unu monaton pli frue.
- 4.2 La membroj de HEJ elektas Estraron maksimume sep-membran. La Estraro organizas, kunordigas kaj reprezentas la aktivecon de HEJ.
- 4.3 La Estraro devas raporti al la Kunveno pri siaj faritaĵoj.
V. Balotado
- 5.1 Ĉiuj membroj de HEJ rajtas partopreni kaj ĉeesti la balotadon.
- 5.2 Kunveno pri reelekto de funkciuloj okazas en ĉiu ne-para kalendara jaro, laŭeble dum la plej signifa aranĝo de HEJ.
- 5.3 La Estraro devas anonci landskale la tempon kaj la lokon de la Kunveno, laŭeble du monatojn antaŭ ĝia okazigo.
- 5.4 La Kunveno pri reelekto de funkciuloj estas kvoruma, se almenaŭ 20 membroj de HEJ ĉeestas.
- 5.5 La membroj elektas la Estraron por du jaroj.
- 5.6 La forironta Estraro kunredaktas la kandidatliston de la estonta Estraro. La kandidatlisto estas ampleksigebla de iu ajn membro de HEJ per lia(j)/ ŝia(j) kandidato(j).
- 5.7 El inter la personoj estantaj sur la finfina listo oni devas elekti per sekreta balotado. La anoj de la nova Estraro estas tiuj sep personoj, kiuj ricevas la plej multe da voĉdonoj. Kaze de voĉdon-egaleco, la sekreta elektado estas ripetenda pri tiuj personoj, kiuj ricevis la saman sumon da voĉdonoj.
- 5.8 La Estraro rajtas elekti la funkciulojn laŭ la valida leĝaro. La Estraro determinas la taskojn kaj farendaĵojn de la unuopaj personoj.
- 5.9 Tiu estrarano, kiu ne partoprenas almenaŭ tri estrarajn kunsidojn sekvantajn unu la aliajn, kaj pri sia foresto ne informas la Estraron skribe, aŭ dum unu jaro ne okupiĝas pri la farendaĵoj ene de la asocio, tiam li/ ŝi estas forigebla de la Estraro laŭ la decido de la aliaj estraranoj; ĉi-kaze HEJ rajtas elekti novan anon.
- 5.10 Se la nombro de la Estraro estas malpli ol la maksimuma, tiam la Estraro rajtas ekkunlaborigi novan anon. La nombro de la ekkunlaborigitaj membroj ne povas superi la duonon de la nombro de la elektitaj membroj.
- 5.11 Pri la ne-kunestebleco de la ĉefaj postenuloj de HEJ la ĉiamaj leĝaj reguloj estas la direktigiloj.
VI. Financaĵoj
- 6.1 La Estraro - baze de la valida leĝaro - ellaboras sian aktualan financan regularon kaj difinas ĝian jurefikon. Pri la administrado rajtas okupiĝi la du elektitaj personoj de la Estraro.
VII. Aldonaĵoj
- 7.1 Nur la Kunvenanaro rajtas modifi la Statuton (inkluzive ankaŭ la personan dividon de HEJ)
- 7.2 Por povi modifi la Statuton de HEJ estas bezonata du-triona pli-multo, en aliaj kazoj nur simpla plimulto necesas.
- 7.3 La bazaj taskoj de la Estraro estas la jenaj:
- a) dividi informojn por la propraj membroj pri la eksterlandaj, aktualaj, junularaj temoj;
- b) helpi la membraron perante la enlandajn informojn por interkonformigi la agadojn de la junularaj esperantaj grupoj kaj kluboj;
- c) zorgi pri la organizado de la landaj kaj internaciaj junularaj esperantistaj aranĝaĵoj;
- d) eduki la junajn aktivulojn
- e) reprezenti la hungarian junularan esperantan movadon
- ĉe la ne-esperantistaj junularaj asocioj kaj institutoj;
- ĉe la Hungaria Esperanto-Asocio;
- ĉe la internaciaj junularaj esperantaj asocioj.
- 7.4 Pri ĉiuj pliaj detaloj de la funkciado de HEJ okupiĝas la Organiza kaj Funkciada Regularo.
Subscribe to:
Posts (Atom)