29/07/2012

Budapeŝta-tago


Tuj post IJS, la 5an de aŭgusto, ni renkontiĝos je la 12.00 ĉe Nyugati Pályaudvar, ĉe la pakaĵgardejo en Westend, kiu troviĝas sur la plej suba etaĝo, apud la necesejoj.
Tie ni faros du grupojn. Tiujn kiuj antaŭe ne estis en Budapest (komencantoj) gvidos Zsófi tra la urbo, la progresantojn ĉiĉeronos Petra tra ties belegan stratoj. Ambaŭ grupoj haltos ie por tagmanĝi, kaj je la 16.30 ni ĉiuj renkontiĝos ĉe Deák Ferenc tér, kie okazos freneza kunkantado kaj kundancado de LaBamba kaj eventuale de aliaj Esperantaj kantoj.
De tie ni iros por kunpreni niajn pakaĵojn al Nyugati kaj veturos al Szentendre, kie de la 20.00 okazos la rigardado de Ie en Eŭropo kun esperantaj voĉoj en la kinejo de Szentendre. Post la filmo ni eble manĝos kune ie antaŭ ol foriri al nia tranoktejo en Pap-sziget (se estos pli da homoj, kiuj emas tie tranokti). Se vi volas tranoktejon por tiu nokto, ni povas rekomendi al vi ankaŭ malmultekostajn gastejojn aŭ eblas ankaŭ tranokti senpage ĉe esperantistoj.
La taga programo ne havos apartan koston, sed la partoprenantoj devas pagi por si la vojaĝojn, la pakaĵgardejon, manĝadon kaj eventuale la tranoktadon.
Se vi intencas partopreni en la programo, bonvolu kontakti Petra ĉe p.smideliusz {cxe} gmail {punkto} com. Bonvolu skribi al mi en kiu grupo vi ŝatus urborigardi kaj informu min se vi volas tranokti ĉe esperantistoj senpage aŭ en gastejo. Eblas ankaŭ partopreni en eroj de la programo (ekz. la filmon en la kinejo, aŭ la La Bambumadon).
La 6an de aŭgusto vespere László Szilvási invitas ĉiujn partoprenantojn al sia domo kie li organizas bonetosan kunkuiradon (kaj kunvinumadon). Bonvolu informi Petra ĉe p.smideliusz {cxe} gmail {punkto} com se vi planas partopreni tiun programon.

08/07/2012

HEJ vizitas la urbon Debrecen

  • Ĉu vi interesiĝas pri fremdaj lingvoj?
  • Ĉu vi deziras scii, per kiuj metodoj estas fremdaj lingvoj plej efike lerneblaj?
  • Ĉu vi volas facile kaj rapide ellerni bonegsonan fremdan lingvon?
  • Ĉu vi bezonas havi lingvoekzamenon?
  • Ĉu vi ŝatas multe vojaĝi?
  • Ĉu vi volas havi geamikojn el la tuta mondo?
  • Ĉu vi jam havas iun someran programon?
  • Ĉu vi interesiĝas pri Esperanto?
  • Ĉu eblas, ke vi jam lernis ĝin, vi jam eĉ havas lingvoekzamenon?
  • Ĉu vi interesiĝas, kiel vi povas uzi vian Esperantan lingvoscion?
  • Ĉu vi volas ekscii, ekkoni la laboron de Esperanto-Asocio aŭ eĉ membriĝi al ĝi?



Se vi "jese" respondis tiujn demandojn, ni havas proponon por vi! La 15-an de julio 2012 je la 10-a horo HEJ (Hungara Esperanto-Junularo) en la urbo Debrecen en la kefejo de la librovendejo Alexandra, en la strato Piac 34-36, organizas aranĝaĵon, dum kiu temos pri tiuj ĉi antaŭaj demandoj kaj pri la ĉi-jara IJS. Post la prelegetoj oni povos demandi la prelegintojn. Dum la sekvaj partoj de la programo estos organizitaj Esperantlingva urborigardado kaj pikniko! Por ajna kazo kontaktu Kocsárd Valér Arató ĉe la jena telefonnumero: +36 70 519 6944!

Reen en... la pasintecon, per HEJ!

Ĉu vi volis aliĝi al IJS*, sed vi forgesis pri la limdato de la dua aliĝperiodo? Jen bonega eblo por tamen ĉeesti kaj pagi laŭ la dua kategorio!

Nenio komplikas pri ĝi: nur aliĝu kun iu alia (konatulo/amiko de vi), kaj vi ambaŭ skribu pri tio ĉe la "komentoj" parto en la aliĝilo. Aliĝu nun, senhezite - kaj vi ambaŭ povos ĝui tiun ĉi unikan tempoveturon! ;-)



* Internacia Junulara Semajno
pliaj informoj, detala programo kaj aliĝilo ĉi tie