La 29-an de septembro ni okazigos en Budapest renkontiĝon por rigardi kune la unusolan Esperantan muzikalon kaj poste ni aranĝos kunvenon de HEJ. Ambaŭ programoj estas malfermitaj - kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas, bonvenas (sendepende de lingva nivelo).
Jen la detaloj:
- Budapest, Üllői út 95 (9a distrikto)
- filmoprojekcio de la 4a posttagmeze, kunveno iom post la 6a
Do sentu vin invitita kaj atendata kaj aliĝu al nia evento! :-)