Showing posts with label JER 2012. Show all posts
Showing posts with label JER 2012. Show all posts

21/03/2012

Ne forgesu pri(ntempe) JER 2012, kunvenu al Szeged! :-)

fonto: Somorjai Ferenc / CC-BY-SA-3.0
Inter la 28a kaj 30a de aprilo (do de sabato ĝis lundo) en la sud(orient)a parto de Hungario, en la belega urbo Szeged kunvenos esperantistoj por babili, amuziĝi kaj simple ĝui la Esperanto-lingvan medion. Jes, kiel vi jam el la titolo povis diveni, temas pri la tre baldaŭa JER (Junulara Eo-renkontiĝo). :-)

Ni elkore invitas vin kunveni - por detaloj vidu la langeton "JER", supre kaj iom maldekstre. Ne hezitu aliĝi, ĉiuj bonvenas, ĉu komencantoj ĉu jam konatuloj aŭ amikoj! :-)

teamo de JER