Showing posts with label blogaĵo. Show all posts
Showing posts with label blogaĵo. Show all posts

10/01/2011

JES-etoso

Mi ankoraŭ neniam loĝis en amasloĝejo; ĝis la ĉijara JES. Estis iom timinda afero, kiam ni decidis dormi en sporta halo kun aliaj homoj (el 301 partoprenantoj la pli granda parto loĝis tie), sed okazis multe pli amuze ol mi imagis. Mi ne pensis, ke estas tiom bona ideo meti la homojn unu loke (la loko povas esti eĉ iom tro malgranda :-) ), ĉar ili ĉiam estas kune, kaj povas eluzi la bonegan eblecon por konatiĝi.
Fakte, se vi decidas partopreni E-aranĝon dum la novjaro, forgesu pri dormado, almenaŭ dum la noktoj :-) La programoj ĝenerale komenciĝis je la 11 horo matene kaj daŭris „ĝis la nokto, nokto fin’”. Mi prefere partoprenis lingvistikajn /lingvoinstruajn prelegojn kiel la pola kaj nederlanda, sed ankaŭ la Esperantan, instruita en direkta metodo. Mi ekkonis ne nur lingvojn kaj kulturojn dum la semajno, sed multajn interesajn homojn (ankaŭ malnovajn amikojn de miaj gepatroj, kio estis stanga kaj iom ridinda afero :-) ) el diversaj landoj.
Vespere, la 31-an de decembro, la etoso estis nekredebla. Sperti, kiel pli ol 300 homoj kalkulas la sekundojn kune ĝis noktomezo, precipe en Esperanto, certe ne forgesebla. Bedaŭrinde, la semajno tre rapide trapasis, la regula vivo rekomenciĝis, sed mi jam nun antaŭ atendas mian sekvan E-renkontiĝon,kio espereble okazos baldaŭ! :-)

Vilté

09/01/2011

JES? JES!

JES?
JES!
Kio estas JES? Tio al kio vi povas respondi: JES! Veturado, eksterlando, urborigardado, naĝado, ludo, diskutrondoj, libroj, prelegoj, Esperanto, junularo, interamikiĝo, amuziĝo, muziko, koncertoj, teatraĵoj, dancado, diskejo, gufujumado, trinkado, malfrua vekiĝo, posttagmeza matenmanĝo ktp.
Fakte la vorto JES estas la mallongigo de la esprimo Junulara E-Semajno, kiu nun okazis la duan fojon. Ĝi okazis en urbo Burg en Germanio inter la 27a de decembro en 2010 kaj la 2a de januaro 2011. Aliĝis 301 homoj el multaj diversaj landoj. Unu el la plej ŝokaj aferoj estis por mi tio, ke ni hungaroj estis nur triope! Malgraŭ tio, ke kutime multe pli da hungaroj partoprenas E-aranĝojn. Do videblas la internacieco. Por mi la plej bonaj kaj allogaj aferoj estis tio, ke mi povis pasigi silvestron eksterlande kaj ĉefe tio, ke mi havis okazon fari tion inter esperantistoj.
La unuan tagon, kiam ni alvenis, ni estis iom lacaj post la tuttaga trajna kaj poste aŭta veturadoj. Ni iris al la akceptejo, kie ni eksciis ĉiun informon, kiun ni bezonis. Ni iris al la amasloĝejo, kie ni hungaroj loĝis. Estis iom strange pensi pri tio: „Ĉu loĝi en amasloĝejo? Ĉu esti memzorganto por tuta semajno?”…Nu, mi jam nur tion povas diri: JES, JES, JES! (Sed ne forgesu kunporti pumpeblan liton, se vi bezonas perfektan komforton).
Ĉeestante en la prelegoj ekzemple pri sorabaj lingvo kaj kulturo, pri Eo-kursoj, pri Vikipedio, pri nederlanda kaj pola
lingvokursoj, ktp. ni profitis vere multe. Posttagmeze ne nur prelegoj okazis. La organizantoj zorgis eĉ pri movi homojn. Tiel okazis danckursoj, jogo, ĵonglado ktp.
Poste venis la tempo por tagmanĝi (ekde la 18a horo ĝis la 19a). Post kiam ni finis la manĝadon, komenciĝis la koncertoj aŭ la teatraĵoj en la tria konstruaĵo. Ni havis okazon partopreni la prezentaĵojn ekzemple de Gijom, Johannes Müller, Leo, Gunnar, kaj mi ankoraŭ povus listigi la bonajn prezentintojn. Ĉirkaŭ ekde la 11a horo vespere, oni povis amuziĝi kaj je esperantaj kaj je ne esperantaj muzikoj, kantadi per karaoketekstaĵoj. Ĉiun nokton
ni finis ege malfrue, sed ni decidis eluzi la eblecon esti tie. Kial ni ne farintus tion? Ja ripozi eĉ hejme ni povas. :)
Szabi

17/08/2010

Rakonto pri IJS 2010

Mi tutcerte povas diri – kaj mi esperas ke mi ne estis la sola –, ke mi ege ĝuis ĉi tiun kune pasigintan semajnon – nome: IJS-n.
Mi devas konfesi, ke mi antaŭe neniam partoprenis IJS-n; fakte ĝi estis nur mia dua unusemajna renkontiĝo post IEK en 2009. Estante unu el la organizantoj mi povis sperti aferojn, kiujn mi normale ne vidintus, sed mi ankaŭ estis novulo, pro kio preskau ĉio estis vere nova por mi, do, mi pensas, ke mi havis la bonan parton el ambaŭ. :)
---
Mi alvenis la 3-an de aŭgusto, kiel aliaj partoprenantoj, kaj mi tuj komencis labori en la akceptejo. Unue mi eĉ tion ne sciis, kie serĉi la datenojn en ĉiuj diversaj identigiloj, sed poste mi alkutimiĝis al trovi ilin pli facile, kaj jam povis ĝui la bonan parton de ĝi: mi iomete ĉiujn ekkonis kiuj venis la unuan tagon. :) Vespere alvenis la plej facila tempo de la tago por mi, kiam dum la interkona vespero mi povis iomete pli persone ekkoni kelkajn el la partoprenantoj.
La duan tagon ni komencis kun vortbatalo en la urbo (pri kiu artikolo kun foto troviĝas ĉi tie: http://www.bama.hu/baranya/kozelet/szamhaboru-a-pecsi-belvarosban-320701), kaj poste ni ekiris por la tagmanĝo. (Unu el miaj plej ŝatataj etaĵoj estis la manĝkupono, kio laŭ mi estis ege inĝenia.)
La komenco de la programoj jam ne estis tiom facila, ĉar ni devis kontroli ĉu ĉio estas enorde, sed ni solvis ĉiujn problemon – ĉefe serĉis nian karan aligatorejestron :P –, kaj tiam mi iris al unu el miaj plej ŝatataj programoj, la diĝeriduado. Poste mi bedaŭrinde ne eblis partopreni la aliajn partojn de la kurso, sed mi ĝojas ankaŭ pri la unua, kiam mi jam povis prepari mian diĝeriduon. :) (Dankon, Hannes!)
Tiam sekvis la programo kiun Sara kaj mi organizis: la koruso. Fakte ĝi eĉ plie sukcesis ol kiel mi pensis – eĉ iom de la Pécs-anoj venis kanti kun ni, kaj mi jam komencis eklerni novajn kantojn. Dankegon por JoMo kaj Laca, kiuj helpis al ni fari la muzikan (kaj tiel ĉefe la etosigan) parton de la koruso kaj eĉ organizis por ni etan LaBambadon en la fontano! :)
Post la vespera vingustumado ni havis popoldanckurson – pro la dancado mi iomete timis, sed tamen provis esti lerta –, kaj eĉ faris karaokeon. Mi pensas, ke merkrede estis unuafoje, ke mi iris gufujen – kaj ĝi tiom ekplaĉis al mi, ke mi poste ĉiun nokton pasigis tie. (Eble ankaŭ pro la bonegaj kukoj de nia kara Vlasta… :P)

Ĵaŭde ni komencis kun lingvokursoj, kaj mi partoprenis la progresantan Esperantan kurson gvidite da Krücke. Mi pensas, ke ĝi estis bonega sperto por mi, tamen la aliajn partojn de la kurso bedaŭrinde mi jam ne partoprenis.
Post la tagmanĝo mi kun la organizantoj preparis ĉion por la sporta tago, kaj poste ni ĉiujn invitis al la proksima herbejo ludi iomete. Ni ludis blindludon, kuris en sakoj, portis akvon en kuleroj, faris girlandon el maizo, manĝis akvomelonon (mia plej ŝatata tasko! :)), kaj tiel plu, kaj ĉirkaŭ je 19:00 ni ekiris vespermanĝi.
Post la manĝado ni aŭskultis koncerton de Johannes, kiu ludis la pianon – kaj belege ludis ĝin :) –, kaj tiuj, kiuj eĉ tiom malfrue estis dancemaj, povis lerni iom da salsa danco. Dum la dancado la malpli dancemaj organizantoj – jes, ankaŭ mi :) – kaŝis paperajn ’IJS-monojn’ en la ĉirkauaĵo, kiujn poste ĉiuj povis serĉi por la vespera programo de la sekva tago: la aŭkcio.
Gufuja nokto, 4,5 hora dormado. Tiam mi jam sentis min iomete laca. :)

Vendrede ni iris tuttage ekskursi al Abaliget kaj Orfű, sed la vetero iomete malfaciligis aferojn. Neniu problemo okazis ĝis la gutŝtona ekskurso – kiun mi ege ĝuis malgraŭ tio, ke estis ege malvarme en la kaverno, kaj mi ne volis kunporti eĉ pli da vestaĵojn –, sed poste ni ne povis iri plaĝumi, ĉar pluvis, kaj estis malvarme.
Fakte tuj kiam ni jam alvenis al la IJS-ejo, la suno decidis ke ĝi ja devus iomete ĝojigi nin, kaj tiam, kiam ni jam ne estis je la plaĝo, nuboj malaperis. Mi bedaŭris, ke ni ne plaĝumis, kaj tiel sentis ankaŭ aliaj, do, ni decidis iri en la fontanon kompensi tion – kaj tie ni havis nian unuan akvobatalon kun la infanoj de la urbo. Instruo: vetero neniun frenezan Esperantiston kapablas haltigi. :)
Dum nia libertempo ni poste kantis kaj ludis iomete, kaj ekiris al la vespermanĝo. Post ĝi ni havis bonegan programon: la kazinon. Tie oni povis ludi Darts-on, ruleton, Jenga-ludon, pokeron, Bingo-n, kelkajn tabloludojn, kaj eĉ ’vivanta duonbraka rabisto’ ĉeestis, kiu plaĉegis al multegaj homoj, kiuj facile volis gajni monon.
Post la kasino komenciĝis la aŭkcio, dum kio estis venditaj frenezaj kaj malpli frenezaj aĵoj, kiel ŝtrumpo, sandalo, libro, kukoj (farita de Vlasta – mi aĉetis ilin :)), krokodilo, Rubik-kubo, biero, energitrinkaĵo, ktp. Mi bonege amuziĝis, kaj eĉ aĉetis Esperantlingvan libron, kiun mi iam, kiam mi havos tempon, certe legos. :)
Kiam ni jam ĉion aĉetis, tiuj, kiuj volis rigardi filmon, povis iri en filmejo, kaj la aliaj ludis, drinkis aŭ gufumis (kiel mi). Mi dormis ĉirkaŭ 2–2,5 horojn, al kio mi tute ne alkutimiĝis ankoraŭ, do, la sekvan tagon mi ja estis dormema – sed ne gravas, kiam mi bonege amuziĝis, ĉu ne? :)

Sabate antautagmeze ĉiuj povis iri al siaj preferitaj kursoj, kaj post la tagmanĝo ni ekiris en la urbon por akvobatali. (Pri la batalo troviĝas fotoj ankaŭ ĉi tie: http://www.pecsma.hu/galeria/2010/08/08/vizipisztoly-csata-a-belvarosban.) Mi pensas, ke tiu ĉi akvobatalo estis unu el la plej bonaj programoj de la IJS – ni ludis kun la loĝantaj infanoj de Pécs, kaj ĉiuj ŝajnis esti feliĉaj. :)
Post la ludado ni plaĝumis iomete, kaj ni iris ’hejmen’ por la Verda Balo. Ni havis tie – laŭ mi – sufiĉe bonan vespermanĝon, kaj eĉ verdan torton. Dum la Balo ni aŭskultis koncerton de JoMo, kaj dancis – eĉ mi ne timis jam! –, kaj poste ĉiuj povis iri tien, kien li aŭ ŝi volis.
Mi – kompreneble :) – iris al la gufujo kaj pasigis bonegan tempon tie parolante kaj muzikante kun la aliaj. Mi dormis ĉirkau 3 horojn – ho, Dio mia!
La antaŭlastan tagon – kiel preskaŭ ĉiam – ni komencis kun kursoj kaj la koruso, kaj post la tagmanĝo okazis la Lingva Festivalo, dum kio ni kantis kantojn kaj hungare kaj Esperante kaj alilingve. Kelkaj karaj alilandanoj eĉ interesaĵojn kunportis el siaj landoj, do, tiel ni povis gustumi ilian manĝaĵon.
Unu el miaj plej ŝatataj aferoj en ĉijara IJS estis, ke partoprenis ĝin tre muzikemaj homoj, kiuj ĉiam volis kanti aŭ muziki – mi ankaŭ dum la Lingva Festivalo sentis la muzikemon, kaj tio ege ĝojigis min. :)
Poste alvenis nia lasta vespero kune, kiam ĉiuj aŭ dancis, aŭ ludis, aŭ gufumis, aŭ faris ion alian laŭ sia plaĉo. Mi jam ege bedaŭris, ke mi la sekvan tagon devis forlasi IJS-n, sed provis ĝoje ĝui la lastan parton de la ŝajne plej bona semajno de mia somero.
Je 4:00 la FESTO-karavano foriris, kaj kelkaj – kiel ankaŭ mi – iris malsupren en la halon de la studenthejmo saluti ilin kaj deziri ĉion bonan al la venturontoj. Iom pli poste foriris la alia karavaneto al la MELA, kiun mi ankoraŭ atendis, kaj salutis ĉiujn miajn karajn amikojn iom malĝoje, ke ni certe ne renkontiĝos por iom da tempo, kaj poste mi iris dormi.

La lastan tagon jam ĉiuj forveturis, kaj mi kun la aliaj organizantoj iomete reordigis la ejon, kaj ekiris hejmen. Mi tute ne volis forlasi la etoson aŭ iun etan pecon de la ĉijara IJS, sed tutcerte devis, kio iomete malĝojigis min. Se mi povus, mi sendube reirus, sed kiel mi ja ne kapablas reiri en la tempo, mi nur deziras, ke ankaŭ la sekva IJS estu tiom bona, kiom IJS 2010. Mi certas, ke mi neniam havos la samajn sentojn, kiel juna eta novula organizantino, sed mi pensas, ke se Esperanta aranĝo povas esti tiom bona, mi certe trovos alian alitempe, kiun mi ege ĝuos.
Ĝis, kara IJS! :)
---
Fine mi volas danki la helpon kaj subtenon al ĉiuj organizantaj kunuloj, kun kiuj mi volonte kaj ankaŭ bonege povis kunlabori. Tiuj, kiuj estis en la organizanta teamo kun mi: Petra, la ĉeforganizanto; Andi, Edit, Robi, Sara, Szabi, Vilté. El Budapeŝto helpis al ni Kriszti, kiu bedaŭrinde ne povis partopreni ĉijaran IJS-n (ĉar ŝi havas aliajn okupojn, gratulon! :)), do, dankon al ŝi kaj sia edzo, Gergő.
Loke helpis multege la Bagó familio, Csilla, Klareto, Lætitia kaj Timi – dankon ankaŭ por ili – kaj kompreneble al ĉiuj programkontribuantoj. :)

Ditta

16/12/2009

Rebonvenon al IJS.hu

Finfine nia hejmpaĝo denove funkcias. La problemo estis pro la servilo kaj mi fakte tute ne komprenas kial kio okazis. La rezulto estas, ke nun nia hejmpaĝo estas sur alia servilo kaj funkcias tre bone.
Ĝuste kiam ni komencis akcepti aliĝojn kaj invitis homojn al la budapeŝta Nikolao kaj Zamenhof festeto, do, ĝuste tiam okazis la fuŝo. Malbontempe. Malagrable. Ni estis laborantaj por povi havi pliajn informojn pri IJS tago post tago, sed ni ne povis fari. Ankaŭ bedaŭrinde enaj konfliktoj iomete nebuligis la bonhumoron de organizantoj. Espereble la novan jaron ni komencos freŝe. Nun venos la kristnaskaj ferioj kaj ne restos tiom da tempo okupiĝi pri organizado ĉar la farindaĵoj por la festo ĉiam abundas komence de decembro.
La 14-an de decembro, tagon antaŭ sia naskiĝtago la sankta spirito de nia majstro, Zam, reportis nian paĝaron. Mi tre dankas al li. :) Bedaŭrinde ne en Hungario, sed tamen en multaj aliaj landoj Google havis Esperantan flagon hodiaŭ. Al mi tre plaĉis malfermadi plurajn paĝojn kaj konstati, ke la flago aperas multloke.
La 21-an de decembro, kelkajn horojn post nia flugo alvenos al Budapeŝto ni havos kunsideton por priparoli kelkajn aferojn. Nur tiu dato taŭgis al mi kaj la aliaj afable provas agordiĝi al tio. Mi finfine vidos ilin kaj povos priparoli persone aferojn, ne nur rete. Mi jam vere antaŭĝojas tion!
Do, nun, ke ijs.hu denove funkcias, ni jam havas novaĵojn. Mi faris albumon pri Pécs kun dulingvaj subskribaĵoj por ekscii, kion vi vidas sur la bildoj kaj ankaŭ kun helpo de mia patrino mallonga historio estas pri la urbo. Vi trovas jam la organizantojn ankaŭ, nur koncize kun nomoj kaj retadresoj. Espereble baldaŭ ni aldonos albumon ankaŭ pri ili kun iom pli longa prezentado.
La aliĝilo denove atingeblas, do, se vi deziras aliĝi, vi povas fari tion nun! :)


Stela

26/11/2009

La aliĝilo estas preeeeeta…

Tio signifas, ke vi tuj povas aliĝi. Mi jam aliĝis. Se vi volas renkontiĝi kun mi, tio estas ebleco. :)
Mem pri la aranĝo vi povos legi en la venontaj semajnoj. Pri la ekskursoj, planitaj programoj, organizantoj. Ni planas tion fari kiel eble plej rapide por ke ne nur tiuj aliĝu, kiuj kredas al mi, ke IJS estos bonega. :)
Dum la kunsido temoj estis IJS, la reta tutnova ludo pri kio mi skribos poste kaj JER. JER estas Junulara Esperanto Renkonto, kiu estas nia alia renkontiĝo, semajnfina, kutime dum printempo aŭ specife la paskaj ferioj. Ni pensas organizi ĝin kun lokaj Esperantistoj en Tiszafüred. Tio estas nur plano, ankoraŭ povas ŝanĝiĝi.
La hejmpaĝon ni nuntempe provas plene renovigi, novaĵojn skribi ofte, ni havos eĉ amuzan ludon ĝis IJS. Detalojn mi ankoraŭ ne rajtas skribi pri tio, sed temas pri sistemo, kie vi povas gajni poentojn kaj se vi kolektas multe da poentoj tio povas malpliigi viajn kostojn ĉe IJS. Ne nur por hungaroj, estos internacia konkurso. Tiu ideo venis de juna Esperantistino, Ditta, kiu aliĝis al la organiza grupo antaŭ nelonge. Ŝi estas tre entuziasma, kaj havas bonegajn ideojn.
Mi esperas, ke mi vidos ankaŭ vian nomon en la reta listo de aliĝintoj. :)


Stela

24/11/2009

Raporto de Julia Hell

En marto okazis la JER en Szombathely
Arangxojn kie infanoj kun siaj gepatroj, amantoj au~ amikoj renkontigxas dum unu vere amuza kaj tre familieca semajnfino mi ne konis gxis mi veturis al Szombathely. Tie okazis la cxi-jara Junulara Esperanto Renkontigxo (JER).
Por mi estis tre interesa sperti, kiel la lingvo Esperanto estas parolata ene de familioj - tio surprizis min kaj donis tau~gajn temojn por la babilado. Mi tre gxojis vidi kaj renkontigxi tiom diversaj homoj - ecx el diversaj landoj: Kroatio, Slovenio, Au~strio, Germanio. Kaj speciale la fakto ke kelkaj komencantoj venis al la renkontigxo kaj ke kelkaj el ili intencas partopreni la cxi-jaran IJK-n en Szombathely estis bona afero - kvankam kelkfoje ni bedau~rinde devis uzi la germanan au~ la anglan kiel pontlingvo.
La programo estis tre bone arangxita. Dum la interkona vespero ni per nomludoj ekkonatigxis kaj poste bone amuzigxis dum la ROKI-DANCADO. La gaja kaj amikeca etoso tre placxis al mi, same kiel la amuza NOKTA URBOPROMENADO.
Interesa programpunkto por frandemuloj estis la KUKUMADO: Ni solene gustumis la kukojn, kiujn la partoprenantoj alportis. Estis vere bela momento kiam ni cxiuj staris en rondo, tenis unu pecon el la sortimento en la mano kaj atendis la solenan kukumad-malfermajn vortojn de Vera. Nia opinio: Hmmmmmmhhh!
Alia programero estis la URBOLUDO kaj la NUMERBATALO. Unue ni per diversaj gruptaskoj malkovris la urbon kaj poste batalis unu kontrau~ la alian en la parko - sed sen armoj, pafoj kaj sango. Ambau~ ludoj kontribuis la belega posttagmezo en la parko. Imagu la bildon: Grupo da homoj en vico, kiu saltante sur po unu piedo transiras ponton. Belega! Amuza! Freneza!
Por la homoj, kiuj interesigxis pri la baldau~a IJK fine de julio certe estis vidinda la IJK-EJOJN. Nun mi do scias kio atendas min, pri kiu kaj kio mi jam povas antau~gxoji!
Kaj mi rekomendas al vi veni al IJK2008 en Szombathely!!!
Julia Hell

23/11/2009

La aliĝilo estas preskaŭ preta

Morgaŭ estos estrarkunsido, kie oni pridiskutos la IJS-preparadon. Plej grave la buĝeton kaj okazos ankaŭ voĉdonado kaj akceptado pri tio. Evidente, sen kalkuli la ontajn kotizojn aliĝilo ne povas esti preta.
Ankaŭ oni priparolos kion fari por Zamenhof tago. Kelkaj ideoj jam aperis sur nia listo, tamen ankoraŭ nenio certas. Post la decembra programo de HEJ estos la lasta kunsido de la jaro, kiun mi finfine p(r)ovos partopreni! Mi ricevos tie la pretajn paperajn aliĝilojn, kiujn mi portos al JES. Do vi povos aliĝi kaj antaŭpagi ĉe mi :)
La alia demando estas ĉu IJS bezonas temon aŭ ne. Ni alkutimiĝis al tio, ke unusemajnaj aranĝoj havas temon. Plej ofte la temon oni elektas laŭ kio oni ricevus subtenon de la ŝtato, EŬ aŭ kio ajn. Tio estas nediskutinda fakto. Ĉu aranĝo nepre bezonas temon? Ĉu IJS nepre bezonas temon? Mi ne scias kion pensi pri tio. Dum renkontiĝoj eĉ se estas temaj programoj, mi ne nepre sentas tiel, ke la semajno estas dediĉita al io. Ĉu tio gravas? Mi jam partoprenis multege da renkontiĝoj en multaj landoj kaj vere ne povas rememori ĉu estis ie tio vere grava afero. IJS simple estas bonetosa renkontiĝo. Hungaroj hungarmaniere organizas ĝin, kio ĉiam montriĝas dum la semajno. :) Estas ĉiam en Hungario, do la vingustumado, tuttaga ekskurso, akvobatalo, naĝejumado ne mankas. Kutime la vetero estas tre bela, la suno brilas kelkfoje eĉ tro.. La bieroj estas malvarmaj kaj bongustaj, la organizantoj helpemaj, la noktaj promenoj agrablaj, kelkfoje timigaj.. Okazas MELA antaŭe kaj poste kun karavano sen karavano, partoprenantoj tre ĝojas, se ili entute povas prononci la urbon, kie IJS okazas.. Pécs estas ne tiom malfacile.. sed Székesfehérvár en 2002.. mi miras, ke homoj ne veturis al alia urbo.. mi ne certas, ke la biletvendistoj komprenis jam je la unua provo, kien ili volis veturi.. sed tiajn problemojn helpas la hungara lingvokurso, kie oni ankaŭ isntruas kiel amindumi hungarlingve.. kaj kiel aĉeti bieron.. nur tiajn aferojn, kiuj gravas por travivi semajnon en Hungario. Ĉiam venas novaj helpantoj, novaj ideoj, ekzemple la verda balo dum sekva IJS, io, kio ŝanĝetas la kutimajn tradiciojn. Sed IJS restas IJS.. ĉu do temo nepras? Mi ne plu certas pri tio..


Stela

09/11/2009

Pensoj post legado de letero pri la organiza kunveno

Hieraŭ vespere mi kontrolis miajn leterojn almenaŭ milfoje, ĉar mi volis kiel eble plej frue legi pri la organiza kunveno. La listo de priparolindaĵoj estis longa, same kiel la letero, kiun Robi sendis al la listo por informi tiujn, kiuj ne partoprenis..
Mi vere povus longege skribi pri la aktivula listo de HEJ. Mi preskaŭ certas, ke en ĉiuj alial landoj vi havas la saman liston pridiskutante aferojn. Ja, vi ne povas ĉiam renkontiĝi, sed retleterkeston jam ĉiu havas. Pluraj membroj de la listo plendis, ke ni skribas tro da leteroj unu al la alia.. do, se vi ne sidas la tutan tagon antaŭ la komputilo dum la tago la leteramaso facile povas atingi 20 aŭ eĉ pli pri pluraj temoj. Ĉefe por novuloj tio estas tre streĉa, ne kompreni ĉion pri la organizado, kial sufiĉas por kelkaj nur mencii ion de pasinta jaro kaj tuj 'ĉiuj' scias pri kio temas.. evidente, tio ne estas tiel. Kaj poste venas leteroj por klarigi kaj poste alia letero por klarigi la klarigon kaj fine, estas amaso de temoj, leteroj, opinioj, leteroj kun titoloj de alia temo, kiuj intertempe ŝanĝiĝis, miskomprenoj kaj ankoraŭ pliaj leteroj.
Do, la solvo nun estas la sekva: ni provos uzi forumon, nevideblan al la publiko, kie ni havos la temojn, kaj rilate nur al la temo vi rajtas skribi. Se io ne havas ankoraŭ temon, ni povas aldoni novan. Se ideoj ŝanĝiĝas, aŭ malnoviĝas aŭ ne plu gravas, tiam la moderatoroj de la listo forigas ilin, tiel provante havi bonan superrigardon kaj fine koncizan interkomprenon pri ekzemple la balo dum IJS. La ideo sonas tre bone, ni vidos, kiel tio funkcios.. ankoraŭ almenaŭ por kelkaj tagoj ni certe havos LA liston.
La aliĝilo de IJS estos preta mi pensas post mapli ol du semajnoj. Pri tio respondecas Kriszti, Lejla kaj Robi. Kasistino, hejmpaĝistino kaj informadikisto. Mi helpos kiel onta partoprenanto provante ĉu ĝi funkcias aŭ ne.
Mi havas tiom da ideoj kiel utiligi nian hejmpaĝon. Mi pensas, ke paŝo post paŝo ni sukcesos havi aktivan vivon ĉi tie. Jam kelkajn uzantojn ni havas, mi esperas, ke ni estos pli kaj ne nepre nur hungaroj. :) Mi volonte alŝutos fotojn pri la ejo, urbo, organizantoj.. same volonte prezentos la organizantojn. Eble mi kiel komenco skribu ĉi tie la nomon de la ĉefinoj. Jes, estas plena virina forto kaj volo! Kriszti Dévainé Gede kaj Petra Smidéliusz.

08/11/2009

Blogaĵo de Stela: Kunsido hodiaŭ

Dum mi skribas mian blogon ĉi tie, en mia ĉambreto en Anglio, la hungaraj junuloj 'hejme' kunvenas por kunsidi pri la IJS.
Kompreneble mi estas tre malĝoja, ke mi ne povas esti tie. Nek povis vojaĝi al Pécs por vidi la eblajn IJS-ejojn mem. Ne estas la fakto, ke mi ne kredas, kion ili rakontas pri ili, nur simple vidi per miaj okuloj donas plian impreson.
La vivo de nia listo estas tre aktiva. Ni sendadas leterojn ĉiu tage diskutante pri ĉio. Ne nur pri la renkontiĝo sekvont jare, sed kompreneble ankaŭ pri sekva semajno, kiam Budapeŝto gastigos multajn eksterlandanojn, de kelkaj najbaraj landoj. Ankaŭ estas granda laboro por la novaj organizantoj/helpantoj ekkompreni la tradiciojn de HEJ aŭ ĝuste kion indas novigi por la sekvaj jaroj. Estas tre interese aŭdi la opinion de la 17 jaraj junulinoj, kiuj antaŭ nelonge iĝis membroj de nia grupo. Mi estas 22 jara, kaj mem spertas, ke la diferenco inter la vidpunktoj estas grandega. Ne nepre temas pri Esperantistoj. Se mi pensas pri tio, kiel miaj amikoj de mia eksa lernejo de la flugpilkotrejnado kion pensas pri laboro, festado, kiel amuziĝi la diferenco estas granda.
Tiuj aferoj tial gravas, ĉar ni devas decidi kio estas la celo de HEJ. Kial ni laboras, renkontiĝas, organizas? Kio estas bona pri tio? Ĉu indas labori por Esperanto? Ĉu estas probelmo, ke al IJS, kies nomo enhavas la junularan vorton, venas ankaŭ homoj super 35-40. Ĉu tio gravas? Ĉu vere tio forpelas junulojn, vidante pli aĝajn partoprenantojn? Aŭ juna estas, kiu sentas sin juna?
Kiel havi novajn membrojn? Kiel informi homojn, ke Esperanto ne estas nur facila lingvo, kiun ĉiuj stultuloj lernas, kiuj ne kapablas fari la anglan ekzamenon por ricevi la diplomon..? Tio estas la situacio en Hungario. Mi scias, ke ĉiuj landaj asocioj/organizoj havas siajn (aliajn) problemojn. Mi nur provas montri, ke estas vere multe da temoj, kiujn ni provas pridiskuti.
Tamen plej grave: la 21-a IJS okazos, ĝi estos bonetosa, la organizantoj estas entuziasmaj, ideoplenaj! Mi tre ĝojas, ke post 3 jaroj en 2010 ni denove povos bonvenigi gejunulojn en belega urbo Pécs.

30/10/2009

Blogaĵo de Stela

Saluton! Estas mia unua provo skribi ion en la tagĵurnalon.
La sekva evento, kiun HEJ organizos estos en Budapeŝto, mi pensas, ke ĉiuj scias pri tio :) Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos ĝin partopreni, mi pensas, ke malgraŭ tio la renkontiĝo estos tre bonhumora.
Mi tre ĝojas, ke la organizado de IJS jam nun estas tre aktiva. La urbo, kie ĝi okazos estas Pécs. Laŭ mi belega urbo. IJS estis tie en 1997, do tiuj homoj, kiuj ankaŭ tiam partoprenis kaj ĉijare volas veni, volonte revizitos tiun historian urbon. La teamo, kiu parte konsistas el novaj homoj, estas tre entuziasma, laborema kun multaj bonaj ideoj por la ekskursoj, programeroj. Mi tre volonte laboras kune kun tia teamo.
Mi ankaŭ atendas la novjaran renkontiĝon en Pollando, JES. Ĝis tiam la aliĝilo de IJS jam estos preta kaj mi planas varbi homojn, inviti ilin al Hungario por ĝui semajnon kun la gastigemaj hungaroj.