Mi tutcerte povas diri – kaj mi esperas ke mi ne estis la sola –, ke mi ege ĝuis ĉi tiun kune pasigintan semajnon – nome: IJS-n.
Mi devas konfesi, ke mi antaŭe neniam partoprenis IJS-n; fakte ĝi estis nur mia dua unusemajna renkontiĝo post IEK en 2009. Estante unu el la organizantoj mi povis sperti aferojn, kiujn mi normale ne vidintus, sed mi ankaŭ estis novulo, pro kio preskau ĉio estis vere nova por mi, do, mi pensas, ke mi havis la bonan parton el ambaŭ. :)
---
Mi alvenis la 3-an de aŭgusto, kiel aliaj partoprenantoj, kaj mi tuj komencis labori en la akceptejo. Unue mi eĉ tion ne sciis, kie serĉi la datenojn en ĉiuj diversaj identigiloj, sed poste mi alkutimiĝis al trovi ilin pli facile, kaj jam povis ĝui la bonan parton de ĝi: mi iomete ĉiujn ekkonis kiuj venis la unuan tagon. :) Vespere alvenis la plej facila tempo de la tago por mi, kiam dum la interkona vespero mi povis iomete pli persone ekkoni kelkajn el la partoprenantoj.
La duan tagon ni komencis kun vortbatalo en la urbo (pri kiu artikolo kun foto troviĝas ĉi tie: http://www.bama.hu/baranya/kozelet/szamhaboru-a-pecsi-belvarosban-320701), kaj poste ni ekiris por la tagmanĝo. (Unu el miaj plej ŝatataj etaĵoj estis la manĝkupono, kio laŭ mi estis ege inĝenia.)
La komenco de la programoj jam ne estis tiom facila, ĉar ni devis kontroli ĉu ĉio estas enorde, sed ni solvis ĉiujn problemon – ĉefe serĉis nian karan aligatorejestron :P –, kaj tiam mi iris al unu el miaj plej ŝatataj programoj, la diĝeriduado. Poste mi bedaŭrinde ne eblis partopreni la aliajn partojn de la kurso, sed mi ĝojas ankaŭ pri la unua, kiam mi jam povis prepari mian diĝeriduon. :) (Dankon, Hannes!)
Tiam sekvis la programo kiun Sara kaj mi organizis: la koruso. Fakte ĝi eĉ plie sukcesis ol kiel mi pensis – eĉ iom de la Pécs-anoj venis kanti kun ni, kaj mi jam komencis eklerni novajn kantojn. Dankegon por JoMo kaj Laca, kiuj helpis al ni fari la muzikan (kaj tiel ĉefe la etosigan) parton de la koruso kaj eĉ organizis por ni etan LaBambadon en la fontano! :)
Post la vespera vingustumado ni havis popoldanckurson – pro la dancado mi iomete timis, sed tamen provis esti lerta –, kaj eĉ faris karaokeon. Mi pensas, ke merkrede estis unuafoje, ke mi iris gufujen – kaj ĝi tiom ekplaĉis al mi, ke mi poste ĉiun nokton pasigis tie. (Eble ankaŭ pro la bonegaj kukoj de nia kara Vlasta… :P)
Ĵaŭde ni komencis kun lingvokursoj, kaj mi partoprenis la progresantan Esperantan kurson gvidite da Krücke. Mi pensas, ke ĝi estis bonega sperto por mi, tamen la aliajn partojn de la kurso bedaŭrinde mi jam ne partoprenis.
Post la tagmanĝo mi kun la organizantoj preparis ĉion por la sporta tago, kaj poste ni ĉiujn invitis al la proksima herbejo ludi iomete. Ni ludis blindludon, kuris en sakoj, portis akvon en kuleroj, faris girlandon el maizo, manĝis akvomelonon (mia plej ŝatata tasko! :)), kaj tiel plu, kaj ĉirkaŭ je 19:00 ni ekiris vespermanĝi.
Post la manĝado ni aŭskultis koncerton de Johannes, kiu ludis la pianon – kaj belege ludis ĝin :) –, kaj tiuj, kiuj eĉ tiom malfrue estis dancemaj, povis lerni iom da salsa danco. Dum la dancado la malpli dancemaj organizantoj – jes, ankaŭ mi :) – kaŝis paperajn ’IJS-monojn’ en la ĉirkauaĵo, kiujn poste ĉiuj povis serĉi por la vespera programo de la sekva tago: la aŭkcio.
Gufuja nokto, 4,5 hora dormado. Tiam mi jam sentis min iomete laca. :)
Vendrede ni iris tuttage ekskursi al Abaliget kaj Orfű, sed la vetero iomete malfaciligis aferojn. Neniu problemo okazis ĝis la gutŝtona ekskurso – kiun mi ege ĝuis malgraŭ tio, ke estis ege malvarme en la kaverno, kaj mi ne volis kunporti eĉ pli da vestaĵojn –, sed poste ni ne povis iri plaĝumi, ĉar pluvis, kaj estis malvarme.
Fakte tuj kiam ni jam alvenis al la IJS-ejo, la suno decidis ke ĝi ja devus iomete ĝojigi nin, kaj tiam, kiam ni jam ne estis je la plaĝo, nuboj malaperis. Mi bedaŭris, ke ni ne plaĝumis, kaj tiel sentis ankaŭ aliaj, do, ni decidis iri en la fontanon kompensi tion – kaj tie ni havis nian unuan akvobatalon kun la infanoj de la urbo. Instruo: vetero neniun frenezan Esperantiston kapablas haltigi. :)
Dum nia libertempo ni poste kantis kaj ludis iomete, kaj ekiris al la vespermanĝo. Post ĝi ni havis bonegan programon: la kazinon. Tie oni povis ludi Darts-on, ruleton, Jenga-ludon, pokeron, Bingo-n, kelkajn tabloludojn, kaj eĉ ’vivanta duonbraka rabisto’ ĉeestis, kiu plaĉegis al multegaj homoj, kiuj facile volis gajni monon.
Post la kasino komenciĝis la aŭkcio, dum kio estis venditaj frenezaj kaj malpli frenezaj aĵoj, kiel ŝtrumpo, sandalo, libro, kukoj (farita de Vlasta – mi aĉetis ilin :)), krokodilo, Rubik-kubo, biero, energitrinkaĵo, ktp. Mi bonege amuziĝis, kaj eĉ aĉetis Esperantlingvan libron, kiun mi iam, kiam mi havos tempon, certe legos. :)
Kiam ni jam ĉion aĉetis, tiuj, kiuj volis rigardi filmon, povis iri en filmejo, kaj la aliaj ludis, drinkis aŭ gufumis (kiel mi). Mi dormis ĉirkaŭ 2–2,5 horojn, al kio mi tute ne alkutimiĝis ankoraŭ, do, la sekvan tagon mi ja estis dormema – sed ne gravas, kiam mi bonege amuziĝis, ĉu ne? :)
Sabate antautagmeze ĉiuj povis iri al siaj preferitaj kursoj, kaj post la tagmanĝo ni ekiris en la urbon por akvobatali. (Pri la batalo troviĝas fotoj ankaŭ ĉi tie: http://www.pecsma.hu/galeria/2010/08/08/vizipisztoly-csata-a-belvarosban.) Mi pensas, ke tiu ĉi akvobatalo estis unu el la plej bonaj programoj de la IJS – ni ludis kun la loĝantaj infanoj de Pécs, kaj ĉiuj ŝajnis esti feliĉaj. :)
Post la ludado ni plaĝumis iomete, kaj ni iris ’hejmen’ por la Verda Balo. Ni havis tie – laŭ mi – sufiĉe bonan vespermanĝon, kaj eĉ verdan torton. Dum la Balo ni aŭskultis koncerton de JoMo, kaj dancis – eĉ mi ne timis jam! –, kaj poste ĉiuj povis iri tien, kien li aŭ ŝi volis.
Mi – kompreneble :) – iris al la gufujo kaj pasigis bonegan tempon tie parolante kaj muzikante kun la aliaj. Mi dormis ĉirkau 3 horojn – ho, Dio mia!
La antaŭlastan tagon – kiel preskaŭ ĉiam – ni komencis kun kursoj kaj la koruso, kaj post la tagmanĝo okazis la Lingva Festivalo, dum kio ni kantis kantojn kaj hungare kaj Esperante kaj alilingve. Kelkaj karaj alilandanoj eĉ interesaĵojn kunportis el siaj landoj, do, tiel ni povis gustumi ilian manĝaĵon.
Unu el miaj plej ŝatataj aferoj en ĉijara IJS estis, ke partoprenis ĝin tre muzikemaj homoj, kiuj ĉiam volis kanti aŭ muziki – mi ankaŭ dum la Lingva Festivalo sentis la muzikemon, kaj tio ege ĝojigis min. :)
Poste alvenis nia lasta vespero kune, kiam ĉiuj aŭ dancis, aŭ ludis, aŭ gufumis, aŭ faris ion alian laŭ sia plaĉo. Mi jam ege bedaŭris, ke mi la sekvan tagon devis forlasi IJS-n, sed provis ĝoje ĝui la lastan parton de la ŝajne plej bona semajno de mia somero.
Je 4:00 la FESTO-karavano foriris, kaj kelkaj – kiel ankaŭ mi – iris malsupren en la halon de la studenthejmo saluti ilin kaj deziri ĉion bonan al la venturontoj. Iom pli poste foriris la alia karavaneto al la MELA, kiun mi ankoraŭ atendis, kaj salutis ĉiujn miajn karajn amikojn iom malĝoje, ke ni certe ne renkontiĝos por iom da tempo, kaj poste mi iris dormi.
La lastan tagon jam ĉiuj forveturis, kaj mi kun la aliaj organizantoj iomete reordigis la ejon, kaj ekiris hejmen. Mi tute ne volis forlasi la etoson aŭ iun etan pecon de la ĉijara IJS, sed tutcerte devis, kio iomete malĝojigis min. Se mi povus, mi sendube reirus, sed kiel mi ja ne kapablas reiri en la tempo, mi nur deziras, ke ankaŭ la sekva IJS estu tiom bona, kiom IJS 2010. Mi certas, ke mi neniam havos la samajn sentojn, kiel juna eta novula organizantino, sed mi pensas, ke se Esperanta aranĝo povas esti tiom bona, mi certe trovos alian alitempe, kiun mi ege ĝuos.
Ĝis, kara IJS! :)
---
Fine mi volas danki la helpon kaj subtenon al ĉiuj organizantaj kunuloj, kun kiuj mi volonte kaj ankaŭ bonege povis kunlabori. Tiuj, kiuj estis en la organizanta teamo kun mi: Petra, la ĉeforganizanto; Andi, Edit, Robi, Sara, Szabi, Vilté. El Budapeŝto helpis al ni Kriszti, kiu bedaŭrinde ne povis partopreni ĉijaran IJS-n (ĉar ŝi havas aliajn okupojn, gratulon! :)), do, dankon al ŝi kaj sia edzo, Gergő.
Loke helpis multege la Bagó familio, Csilla, Klareto, Lætitia kaj Timi – dankon ankaŭ por ili – kaj kompreneble al ĉiuj programkontribuantoj. :)
Ditta
No comments:
Post a Comment