03/06/2012

IJS 2012: subĉiela kuirado kun stelulo de kuirarto!


Vi ne estas jam infano, tamen ŝatas ĝui kuirarton (de aliuloj)? Ĉu vi ŝatus malkovri la hungaran kuirarton, eble eĉ agante?


Jen unika eblo ĝuste (kaj guste) por vi: IJS, unu semajna vigla aranĝo komence de aŭgusto, kie atendos vin...
- subĉiela kuirado kun Petra (kies scion pruvas la bildo kaj ŝia kuira programo ĉe Muzaiko),
- koncerto de JoMo,
- karavanoj tien-reen,
- bonfreneza akvobatalo,
+1 tago por budapeŝtumado...

 

Ne hezitu aliĝi, ankoraŭ en la dua aliĝperiodo! ijs.hu

No comments:

Post a Comment