
Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas volontulon por la oficperiodo inter la 1-a de februaro kaj la 15-a de junio 2012, aŭ por partoj de tiu tiu periodo, en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilujo, ĉe la maro! La volontulado okazas kadre de la projekto igi la urbon la Mediteranea centro de Esperanto.
Kion la volontulo devas fari?
- La ĉefa tasko de la volontulo estas instrui Esperanton en la lokaj lernejoj de lundo ĝis sabato,
- labori en la oficejo de Centro por Esperanto kaj Interkulturo,
- kolekti artikolojn de la lokaj gazetoj kaj puŝi ilian publikigon,
- pretigi raportojn.
Kion oni certigas por la volontulo?
- Repagon de la vojaĝkostoj,
- senpagan loĝadon,
- veturilon en la urbo (biciklon)
- poŝmonon (450 euroj) por ĉiu monato.
Kio bezonatas por la laboro?
- Bonega kono de la lingvo Esperanto,
- kapablo instrui per rekta metodo (instru-metodo uzanta nur Esperanton).
Se vi interesiĝas pri la volontulado, aŭ konas iun kiu povas esti interesita, sendu retmesaĝon al cei@esperanto.it.
Se vi volas kandidatiĝi, sendu vivresumon kaj motivadan leteron al la sama adreso (cei@esperanto.it)!