Aktuale: La jarĉefkunveno de 2017 elektis novan, 3 personan estraron, kongrue kun la aktualaj leĝoj. Krisztina Dévainé Gede, membroj de la antaŭa estraro demisiis, kaj ŝian lokon prenis - laŭ la decido de la jarĉefkunveno - László Bagó.
Ni dankas al Kriszti ŝian longan, sindediĉan laboron, kaj ni deziras multan sukceson al Laci!
Ĝenerale: Ekde 2015, laŭ la nova regularo Hungara Esperanto-Junularo devas elekti 3 personan estraron ĉiun duan jaron (el kiuj unun unu estas la estro).

Nuna estraro:
Teodóra TÓTH (estro)
Momente mi studas instruadon de matematiko kaj la hungara ĉe budapeŝta universitato, kaj mian libertempon mi ŝatus pasigi farante ĉion samtempe. Tamen laste miaj Esperanto-rilataj taskoj kaj farindaĵoj prenis preskaŭ ĉiun mian energion. Nek mi plene komprenas, kiel tiu situacio atingis min, mi ja komence nur estis interesiĝanta eksterulo, parolis nur kelkajn vortojn Esperante... kaj nun Esperanto iĝis grava parto de mia ĉiutaga vivo.Mi provas koncize rakonti, kiel evoluis mia "dependeco": En 2011 mi la unuan fojon partoprenis Esperanto-aranĝon, la IJS-n (Internacian Junularan Semajnon, en Hungario). Jaron poste, dum la sekva IJS mi subite trovis min en la organizanta teamo. Ekde tiam mi partoprenas HEJ-eventojn, kunorganizas programojn kaj helpas pri ĉiaj ĝenaj oficialaj taskoj. Jaroj pasas, kaj mi ĉiam malpli povas imagi mian vivon sen tiu ero. Kvankam mi pensas, ke Esperanto donis al mi multe da utilaj spertoj kaj nekredeblaj travivaĵoj, mi diru sincere: min pleje la homoj allogis al HEJ kaj ili tenas min daŭre en la organizo. Mi ja ne estas sen biaso, sed mi firme kredas, ke ne multe da tiom unueca kaj gaja grupo ekzistas, kiel la nia.
Kiel vi ĵus legis, la komitatkunsido elektis min estron de HEJ en 2015. Mi ankaŭ ĉi-okaze dankas tiun fidemon. Mi strebos taŭge agi al tiu posteno.
Se vi havas ajnan demandoj aŭ peton, mi volonte respondos al via letero ĉe la sekva adreso: toth [punkto] teodora [ĉe] esperanto-junularo [punkto] hu. Ne hezitu kontakti min! :)
László BAGÓ
Sarolta Bagó
Mi antaŭ ne longe finstudis en Hungario, kiel isntruisto de la hungara kaj la germana. Post iom da aventuroj kaj laboro en Germanio mi translokiĝis al Londono, kie mi ekhavis mezlernejan postenon por instrui la germanan. (Cetere, pri ĉi-lasta, rea landoŝanĝo evidente kulpas Esperanto-aranĝoj kaj brita junulo.)
Mi estas denaske esperantisto, ja Esperanto estis kaj estas uzata en mia familio kiel dua lingvo. Kvankam, male al aliaj denaskuloj, miaj gepatroj estas ambaŭ hungaroj, do Esperanto ne estis fakte bezonata, sed ĝi certe donis al ni multe de avantaĝoj kaj travivaĵoj.
Post tro-aĝiĝo por familiaj renkontiĝoj mi iom subite trovis min en HEJ. Pli poste mi iĝis estrarano, kaj dum kelkaj jaroj mi estis unu el la hungaraj TEJO-komitatanoj. (Tio signifas reprezentadon de la Hungara Esperanto-Junularo je la nivelo de TEJO, la tutmonda junulara Eo-organizo.) En HEJ krom tio mi ĉefe okupiĝis pri organizado de aranĝoj kaj pri pliaj fonaj taskoj. Unue el miaj plej ŝatataj neformalaj agadoj estas tradukado de subtekstoj (al Esperanto) por filmoj.

Pro mia planita, longeta germaniumo kaj la neatendita translokiĝo al Britio, mia agado en HEJ laste sufiĉe malpliiĝis. Oni ja neniam povas certi, kiam oni renkontos iun ege interesan personon, kaj se via cerbo iom malatentas, kovrita de la rozkolora nebulo de internacia amo... eble vi ekhavos distancan rilaton kaj iom poste novan landon.
Tamen, se vi bezonas ajnan helpon, informon rilate al Esperanto aŭ HEJ, kaj vi havas la impreson, ke mi povus helpi vin - skribu al mia adreso: sarolta [punkto] bago [ĉe] esperanto-junularo [punkto]. Mi volonte respondos kaj provos helpi vin. :)

No comments:
Post a Comment