La nova organiza teamo de IJS formiĝis dum JES, kiam ni decidis organizi IJS-n ankaŭ en 2013. Fine de januaro okazis la organiza kunveno de IJS en ĉarma kafejo en la urbocentro de Budapeŝto. La renkontiĝo estis tre fruktodona. La dato de la aranĝo estis definitiviga (inter la 1a kaj la 8a de aŭgusto), kaj ni decidis pri la loko de la aranĝo. Ĝi okazos ĉirkaŭ la lago Tisza.
Kiam ni priparolis ĉion, finmanĝis la kukojn kaj fintrinkis la teojn, ni iris al Eiffel placo, kie ni glitkuris kadre de nia monata programo kaj ni daŭrigis la ideumadon.
Post la kunveno la organizantoj vizitis la eblajn lokojn de IJS kaj elektis la Morotva kampadejon en Tiszafüred. La programoj jam estas pretigataj, la aliĝilo kaj aliaj informoj jam estas alireblaj en la retpaĝo de IJS:
www.ijs.hu
Sed somero ankoraŭ estas for, se vi ĝis tiam volas partopreni malpli longan renkontiĝon, kaj vi ne havas programon dum la longa semajnfino inter la 15a kaj la 17a de marto, ni elkore atendas vin en Győr en JER. (Kelkaj planitaj programeroj: vizitado de la urbo, vingustumado, koncerto, esperantlingvaj ludoj...) Kadre de JER okazos la jarĉefkunveno de HEJ la 16-an de marto inter la 14a kaj la 16a horo en Győr, Róth Emil strato 5.