Morgaŭ estos estrarkunsido, kie oni pridiskutos la IJS-preparadon. Plej grave la buĝeton kaj okazos ankaŭ voĉdonado kaj akceptado pri tio. Evidente, sen kalkuli la ontajn kotizojn aliĝilo ne povas esti preta.
Ankaŭ oni priparolos kion fari por Zamenhof tago. Kelkaj ideoj jam aperis sur nia listo, tamen ankoraŭ nenio certas. Post la decembra programo de HEJ estos la lasta kunsido de la jaro, kiun mi finfine p(r)ovos partopreni! Mi ricevos tie la pretajn paperajn aliĝilojn, kiujn mi portos al JES. Do vi povos aliĝi kaj antaŭpagi ĉe mi :)
La alia demando estas ĉu IJS bezonas temon aŭ ne. Ni alkutimiĝis al tio, ke unusemajnaj aranĝoj havas temon. Plej ofte la temon oni elektas laŭ kio oni ricevus subtenon de la ŝtato, EŬ aŭ kio ajn. Tio estas nediskutinda fakto. Ĉu aranĝo nepre bezonas temon? Ĉu IJS nepre bezonas temon? Mi ne scias kion pensi pri tio. Dum renkontiĝoj eĉ se estas temaj programoj, mi ne nepre sentas tiel, ke la semajno estas dediĉita al io. Ĉu tio gravas? Mi jam partoprenis multege da renkontiĝoj en multaj landoj kaj vere ne povas rememori ĉu estis ie tio vere grava afero. IJS simple estas bonetosa renkontiĝo. Hungaroj hungarmaniere organizas ĝin, kio ĉiam montriĝas dum la semajno. :) Estas ĉiam en Hungario, do la vingustumado, tuttaga ekskurso, akvobatalo, naĝejumado ne mankas. Kutime la vetero estas tre bela, la suno brilas kelkfoje eĉ tro.. La bieroj estas malvarmaj kaj bongustaj, la organizantoj helpemaj, la noktaj promenoj agrablaj, kelkfoje timigaj.. Okazas MELA antaŭe kaj poste kun karavano sen karavano, partoprenantoj tre ĝojas, se ili entute povas prononci la urbon, kie IJS okazas.. Pécs estas ne tiom malfacile.. sed Székesfehérvár en 2002.. mi miras, ke homoj ne veturis al alia urbo.. mi ne certas, ke la biletvendistoj komprenis jam je la unua provo, kien ili volis veturi.. sed tiajn problemojn helpas la hungara lingvokurso, kie oni ankaŭ isntruas kiel amindumi hungarlingve.. kaj kiel aĉeti bieron.. nur tiajn aferojn, kiuj gravas por travivi semajnon en Hungario. Ĉiam venas novaj helpantoj, novaj ideoj, ekzemple la verda balo dum sekva IJS, io, kio ŝanĝetas la kutimajn tradiciojn. Sed IJS restas IJS.. ĉu do temo nepras? Mi ne plu certas pri tio..
Stela
No comments:
Post a Comment