Unue, mi volas danki la bonegan kunan tempon al ĉiuj kiuj venis, ĉar ĉi tiu semajnfino estis ege bela por mi. Ni gastigis slovakan knabinon (Zuzka), aŭstrojn (Christian, Hannes, Julia kaj Andreas), kubanojn (Yoandra kaj Norberto), kroaton (Tomislav) kaj estis tie ni mem, la hungaroj (Edit, Kriszti, Gergő, Robi, Andi, Tamás, Attila, Szilvási, Roberta, la Bagó familio, Anna kaj la nepo de Anna, Töti kaj ŝiaj lernantoj, Imre, Szabi, Laura, Laci, Vera, Vilté, Ági, Lala, Kata kaj Zoli). Mi tre ĝojas ke tiom multaj homoj povis partopreni la aranĝon kaj amuziĝi kune. :)
Sabate, kiam la eksterlandoj kaj la provincanoj alvenis, ĉiuj iris al siaj gastigantoj por meti siajn pakaĵojn en la domojn kaj la unua programo komenciĝis ĉirkaŭ je la 2a posttagmeze kiam ni vizitis la Blindulan Ekspozicion. Al mi ege plaĉis ĉi tiu programo ĉar laŭ mia opinio estas tre liberiga sento promenadi en mallumo kiam vi vidas nenion kaj neniu vidas vin. Por blinduloj la sento certe estas ege malsama ĉar nur ili ne vidas la aliajn, sed por mi ĉi tio estis bonega travivaĵo. Mi pensas ke tamen la ekskurso en mallumo estis tre stranga, al ĉiuj plaĉis tio. :)
Unue kara blinda knabo klarigis al ni la funkciojn de la objektoj kiujn ni vidis ekstere kaj poste ni povis iri en la mallumon kaj povis tuŝi aliajn objektojn por klopodi elpensi kio ili estas. Ni eĉ havis la eblecon aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, tiel ni eksciis kiel malfacila estas trovi la ĝustan moneron kiam blinduloj devas pagi.
Post la Ekspozicio ni promenadis en la Kastelo de Buda. Unue ni havis kelkajn problemojn kun la busoj sed estis neniu granda malfeliĉo, fine niaj du grupoj sufiĉe facile trovis unu la alian. :) Tie ni faris grupfotojn kaj iris al ĉarma restoracio vespermanĝi. Persone, al mi plaĉis ke la kelneroj estis tre afablaj kaj helpemaj. :)
Post la vespermanĝado ni iris al unu el la hungaraj Esperantaj centroj por gustumi vinojn. Tiuj, kiuj ne volis trinki alkoholon, povis havi glasojn da vinbersuko anstataŭe – mi pensas ke tio estis ĉarma solvo por ĉiuj. :) Ni ludis faman ludon „activity” Esperante (kaj iomete variante) en kiu ĉiuj devis memori la nomojn kaj loĝurbojn de la aliaj kio estis tre ŝerca. :) Bedaŭrinde ĉiuj foriris hejmen ĉirkaŭ je la 11a nokte ĉar ni devis atingi la lastajn busojn, metroojn kaj trajnojn – kaj volis dormi ĉar dimanĉe matene ni devis vekiĝi frue.
Dimanĉe ni renkontiĝis ĉirkaŭ je la 8a kaj vizitis nian Parlamenton. Mi ege ŝatas tiun konstruaĵon kaj ĝojis ke ni povis eniri. Mi jam estis ene sed tiam mi estis ege juna, do mi ne povis memori multe – sed nun mi havis la eblecon por rememori. Ĉeestis multaj detaloj kiujn mi nun eksciis, ekzemple ke tiu estas la dua plej granda Parlamentejo en la mondo kaj aliajn konsternajn datenojn.
Poste ni iris al la placo Batthyányi de kie ni povis vidi la Parlamenton ankaŭ de la alia flanko de la Danubo, kaj fari fotojn pri ĝi. La vetero estis bela, tiel ni povis iri ankaŭ iomete promenade al nia sekva spektaĵo, la Banejo „Széchenyi” kaj poste al la Fortikaĵo de Vajdahunyad. Ni eksciis intersaĵojn pri la konstruaĵoj kaj faris grupfoton ĉe la skulptaĵo de Anonymus. Mi pensas ke ĉiuj ŝatis la statuon ĉar onidire se vi tuŝas la skribilon en la mano de la viro, vi havos bonŝancon en ekzamenoj – do ni palpadis ĝin preskaŭ tuttempe kiam ni estis tie. :)
Ni vizitis la faman Placon de Herooj kie Vilté kaj Anna rakontis multajn interesaĵojn pri la placo kaj la skulptaĵoj. De tie ni iris al restoracio kaj havis specialan hungaran tagmanĝon. Ni bedaŭrinde devis adiaŭi kaj iris hejmen, iomete triste (sed ankaŭ ĝoje kiam ni pensis pri niaj novaj amikoj, ĉu ne? :)).
Mi esperas ke ĉiuj alvenis hejmen senprobleme kaj pensas same feliĉe pri ĉi tiu semajnfino. ;)
Laŭ la lastaj klaĉoj kiujn mi aŭdis, la eksterlandanoj fartis tiom bone, ke ili volonte organizos HURA-n en Vieno kaj poste en Zagrebo – mi certe provos partopreni en ambaŭ. :)
Ditta
No comments:
Post a Comment