13/05/2011

IJF 2011

Danke al HEJ mi povis partopreni en mia unua esperanta renkontiĝo, en IJF en Italio. Unue aspektis malfacile, iri al malproksima punkto de fremda lando sole inter la montaro, sed mi ĝojis pri la defio. Antaŭ la renkontiĝo mi pasigis du noktojn en Torino, poste kun tri ŝanĝoj kaj montara busveturado, mi alvenis al la loko de la renkontiĝo, al Pornassio. Mi alvenis frue, kaj la loko ne estis plakatigita, kiel mi atendis, sed kiam mi aŭdis la unuan „Saluton”, mi sciis, ke mi estas en la bona loko. La organizantoj atendis min kun granda rideto, ankoraŭ nun estas sekreto por mi, kiel ili sciis, ke mi venis de HEJ, antaŭ ol mi informintus ilin. Ĉar krom mi nur kelkaj homoj estis tie, mi komencis helpi al la organizantoj, do la tempo repide foriris, kaj mi ekkonis la aliajn.

Post la vespermanĝo la unua nokto kontinuiĝis kun interkona kaj nomo-lernanta ludoj, kio bazis la bonan etoson, poste la gufujo kaj la trinkejo atendis la homojn, kiuj ankoraŭ ne volis dormi. La duan tagon (kiam mi ankoraŭ vekiĝis por matenmanĝo) ni povis partopreni en esperantaj kursoj en tri niveloj, en mia preferata kurso, en la Capoeira instruado de bonegaj instruistoj, kaj en Lingvejo, kie gepatrolingva partoprenantoj moderigis la paroladon de la homoj, kiuj volis praktiki ankaŭ aliajn lingvojn (germana, rusa, angla, hungara, itala, nederlanda, ktp…). Nokte Jomo donis koncerton, la esperantistoj havas tradician koreografion por preskaŭ ĉiuj kantoj! La sekvan tagon post la matenaj kursoj kaj prelegoj ni veturis al Alassio, ĉe la maron. Ni rigardis la urbon, ni manĝis glaciaĵon, kaj la kuraĝuloj (ankaŭ mi) naĝis en la malvarma maro. Kiam ni revenis al la festivalejo, denove koncertoj, la trinkejo kaj la koncerto amuzis nin. La kvaran tagon ni ekiris al Ĝenovo, al tuttaga ekskurso. Nia bonega ĉiĉerono prepariĝis pri la historio de la urbo kaj li montris al ni la ĉefajn famaĵojn. Nokte la Revie bando havis koncerton, kaj dum la Internacia Trinkomanĝa Nokto ni povis provi la kuriozajn manĝojn kaj trinkaĵojn de la landoj de unu la aliaj. La lasta nokto estis la Internacia nokto, kiam ĉiu povis montri sian scion. Interalie ni vidis Capoeira prezentadon, poemlegadon, flutokoncerton, meditadon, ktp…

Post la lingvaj malfacilaĵoj de la unua tago, mi povis pensi nur en Esperanto, kaj se mi devis paroli kun iu angle, mi memoris nur esperantajn vortojn. Mi pensas ĉi tio estas konata por ĉiuj :). Mi estis tre surprizita, kiom da vortŝercoj kaj lingvaj ludoj inventis la fanatikuloj de la lingvo. Mia unua esperanta renkontiĝo superis miajn atendadojn, kaj mi estas certa, ke ĝi ne estis la lasta fojo. Mi ne pensis ke estas eble, fari amikecojn rapide kun eksterlanduloj, kiuj estis fremduloj antaŭ unu tago. Post IJF, la lingvo por mi ne konsistas nur el reguloj, kion ni lernas en la lingvokurso, sed ĉiu vorto havas novan signifon kaj senton. Mi tre ĝojas, ke mi havis eblon por partoprenado, mi riĉiĝis kun grandioza travivaĵo. Mi proponas la partoprenadon por ĉiuj en la sekva Pasko, espereble en pli varma loko. :)

PATAKI Zsófia

1 comment:

  1. Nur nun mi legas vian IJF-raporton! Belas rememori pri tiuj momentoj... kaj cxefe antauxgxoji cxar alproksimigxas sekva IJF!

    ReplyDelete