Elkora
bonvenigo kaj bunta programo atendas vin la lastan semajnfinon de oktobro en
Budapeŝto, dum la aŭtuna JER! (Junulara Eo-Renkontiĝo) La loĝejo belegas, la
kompanio estos internacia kaj ni planas viglan vivon ĝis la nokto-nokto fin'
(kaj plu). ;-) Okazos multe da aferoj: pli seriozaj, pripensigaj diskutrondoj,
komuna filmumo, (kiel kutime kaj neeviteble/-inde) ludejo kaj gufujo...
Se vi de longa
tempo ŝatus partopreni indan, amuzan kaj eĉ malmultkostan Esperanto-aranĝon,
tiam tiu ĉi estas la taŭga ŝanco por vi! Ne hezitu: aliĝu antaŭ la 13a de
oktobro, por partopreni laŭ la plej favora kotizo! (jer.hu)
Amike kaj esperante je baldaŭa renkontiĝo:
Saci (Sarolta
Bagó, en nomo de la organizanta teamo)
Ps.: Kompreneble, se vi havas ajnan demandon aŭ peton, trankvile kontaktu
nin - jer [ĉe] jer [punkto] hu - aŭ rekte min: sarolta [punkto] bago [ĉe]
esperanto-junularo [punkto] hu.
No comments:
Post a Comment