Kvankam mi jam partoprenis la organizadon de kelkaj lokaj interkonaj vesperoj kaj urbaj ludoj, tamen la Novula Programo estas tute alia. Ĝia gvidado signifas grandan defion, ja la sukceso de ĉi tiu programo estas pli grava ol la antaῠe menciitaj. Se iu estas nova en la movado, konas neniun, kaj ne sufiĉe kuraĝas uzi la lingvon, facile povas „perdiĝi” dum la aranĝo. Oni devas helpi ilin! Dum la Novula Programo oni helpas kaj faciligas la lingvouzadon, akomodiĝon kaj intekonatiĝon pleje per konversacioj kaj ludoj. Se ĝi bone sukcesas, la novuloj iras hejmen ne nur kun bonaj travivaĵoj, sed verŝajne venontjare denove partoprenos en IJS. Oni ne povas facile defini kion signifas la vorto „novulo”. Novuloj povas esti ankaῠ la tutkomencantoj; ankaῠ tiuj, kiuj jam delonge konas la lingvon, sed ne havis multajn eblojn ekzerci ĝin kun eksterlandanoj, do ne partoprenis internaciajn aranĝojn; kaj tiuj, kiuj jam estas en la movado, sed en IJS estas novaj. Mi lasis la partoprenantojn mem decidi, kiuj pensas, ke estas novuloj, do mi skribis invitleteron unu semajnon antaῠ IJS al ĉiuj tri kategorianoj.
Nia unua renkontiĝo okazis en la tago de la alvenado, tuj post la Interkonatiĝa Vespero. Sufiĉe granda tasko estis por mi, ĉar mia invitilo havis sukceson, min. 20-25 novuloj venis, kaj en tiel granda grupo estis malfacile ekkoni ĉiujn. Dum mia unua programo mi havis tri helpantinojn, ili estis Saci, Stela kaj Zsófi (la anĝeloj de Zamenhof), kiuj dum la semajno staris je la dispono de la novuloj, se ili havis demandon aῠ bezonis helpon. La sekvontaj renkontiĝoj havis ĉ. 10-15 partoprenantojn, kaj mi esperas, ke ĝi okazis ne pro mi/miaj ludoj aῠ pro la varmego, sed ankaῠ la aliaj trovis la plej konvenan programon aῠ konversacipartneron laῠ sia lingva nivelo aῠ intereso. Oni povas pli facile okupiĝi pri pli malgranda grupo kaj la renkontiĝoj pasadis kun bona etoso kaj familia humoro. La etoso dependis ne nur de la bone elektitaj ludoj, sed prefere de la partoprenantaro, ĉar konatiĝis nekredeble ĝojaj kaj entuziasmaj partoprenantoj. Mi provis elekti multkolorajn teamlaborajn ludojn, ankaῠ movantajn, kaprompajn kaj rilatajn de Esperanto, ke ĉiuj ĝuu la ludojn. Mi ege bone fartis, kaj estis bona sento, ke videble ankaῠ ili fartis bone, kaj post la fino de la unuhoraj renkontiĝoj ili restis entuziasmaj kaj volis ludi plu kaj plu. Eĉ la plej bone estis, kiam kelkaj el la grupo volis montri kiel konis la ludon antaῠe aῠ volis instrui novan ludon al la aliaj. Mia koro ege doloris, kiam mi ne povis lasi tion, ĉar ni devis rapidi al la tagmanĝo.
Do mi akiris multegajn novajn spertojn, travivaĵojn kaj amikecojn dum la Novulaj Programoj de la semajno. Per ĉi tiu artikolo mi volas danki al ĉiuj, kiuj partoprenis la Novulan Programaron, kaj mi tutkore esperas, ke mi ĉiujn povas denove vidi inter la aliĝantoj de la sekvontaj IJS-j. :)
Anett Tóth-Deme
La novuloj kaj la anĝeloj de Zamenhof kun la kune farita flago
Novula ĵuro dum la lasta vespero


No comments:
Post a Comment