Jen antaŭ vi ankoraŭ unu rakonto pri ankoraŭ unu Esperanta rekontiĝo. Internacia Junulara Semajno, kiun ĉiujare organizas Hungara Esperanto Junularo, ĉifoje okazis ĉe la lago Tisza, en Tiszafüred - tie 75 partoprenantoj venintaj el 16 landoj kune pasigis la ĝojan senzorgan kaj varmegan semajnon. Tio ĉi estis mia unua tiel granda junulara Esperanta renkontiĝo, do kompreneble ĉio sendube kaj senlime plaĉis al mi. Subkonscie mi certas, ke ne nur pro tio.
Ĉiu tago havis propran programtabulon,
multkolore bele skribita sur la ordinaraj grandaj grizaj paperfolioj pendigitaj ĉe la manĝeja enirejo. La kontrasto estis ĉarma, kaj fakte tiuj folioj estas
mia stulta tamen forta memoraĵo.
La unuan tagon en la urbodomo okazis la solena malfermo de IJS. La urbestrino de Tiszafüred tre afable bonvenigis ĉiujn partoprenantojn. Reventante al IJS-ejo ni iomete konatiĝis kun la urbo, grupiĝinte plenumante diversajn amuzajn taskojn. Vespere ni spektis kaj spertis vivan hungaran popolan dancadon.

Nur pri unu afero la programo kapdolorigis la partoprenantojn: kelkfoje okazis, ke ĉeestindaj programeroj okazadis paralele. Interesa diskuto pri E-movado aŭ Esperanta kurso? Valora trejnado aŭ eklernado de la tre interesa hungara lingvo? Ho, kion fari! Parenteze, pri la hungara kurso menciindas, ke krom la ordinara kurso, okazis du specifaj kursoj, dum kiuj oni akiris vere praktikajn lertecojn: peti bieron kaj ĉarme diri, ke iu havas belajn okulojn - ŝajnas al mi, ke ambaŭ estis uzata sufiĉe ofte ;-)
Dum la dua tago la ĉefa evento estis koncerto de Inicialoj DC. Krom lia muziko ni admiris filmetojn projekciitajn kiam li kantis - mojosa kaj nekutima afero. Post la koncerto ni spektis la filmon “Moszkva tér” (Placo Moskvo).
IJS-ejo troviĝis kelkajn minutojn for de la plaĝo perpiede, kio signifas, ke mia bankostumo preskaŭ neniam sukcesis sekiĝi. Ĉiuj multege profitis de proksimeco de la lago, ĉar dum la tuta semajno ni vidis nur kelkajn nubojn. Mi scivolemas kiel HEJ mendis eĉ la veteron - kie oni tion mendas, ĉu iu scias?
Noktojn oni povis pasigi kelkmaniere.
Brue kaj freneze? - diskejo. Trankvile? - noktaj promenadoj aŭ varma teo en
gufujo kaj noktaj prelegoj. Plej ofte ĉio miksita laŭ sia plezuro.
La vingustumado dum la tutaga ekskurso jam iĝis legenda. Onidire astataŭ kvar, estis malfermita dekkvar boteloj. Numeroj ne gravas, sed mi certas, ke ĉiuj ĝoje pasigis varmegan tagon en ĉarma keleto.
La programo enhavis pli multe da neordinaraĵoj: denaskuliĝa kurso, kapoeira kurso, kvazaŭ infana tamen mojosa novula programo. Sed laŭ mi la plej gravaj estis tiuj tute ordinaraj babiladoj promenante, kanuumante kaj lacigite sidante.
Reveninte hejmen mi kelkfoje aŭdis la demandon: “Kion vi faris tie”? Tiel multe okazis, ke nu... mi dubas ĉu vere en Hungario same tagoj estas po 24 horoj. Samtempe mi sentas kontraŭe: ŝajnas al mi, ke mi iel perdis iujn tagojn - ĉefe kaŭze de nefinitaj aŭ eĉ nekomencitaj paroloj. Kial mankis al mi tempo - ja mi havis la tutan semajnon! IJS estis pli magia ol logika, do lasu ni jam tiun malgrandan enigmeton. Kaj eble ĝis revido sekvan jaron?

Tomasz Szymula

No comments:
Post a Comment