![]() |
| la loko (ĉirkaŭaĵp) de la renkontiĝo |
Unue dankon al HEJ kaj al IEJ por ke mi povis partopreni mian duan eksterlandan Esperanto-aranĝon, la IJF-n [Internacia Junulara Festivalo]. La IJF okazis ĉi-jare inter la 1-a kaj 7-a de aprilo, en la norda parto de Italio (Valle d’Aosta, urbeto Brusson).
Ĉi-sube vi povas legi mian raporton - t. e. spertojn kaj travivaĵojn - pri la menciita evento.
La vojaĝo al la festivalejo estis iom aventura. Mi
alvenis al Milano per avidalilo - kaj por mi la festivalo komenciĝis jam tie, ĉar en
la flughaveno mi renkontiĝis kun amikoj, kaj ni kune daŭrigis la vojaĝon. Pro
la malbela vetero en Mez-Eŭropo la flugoj havis sufiĉe grandan malfruiĝon, sed
feliĉe unu karega organizanto iĝis nia ŝoforo por parto de la vojo al
la Alpoj. Bedaŭrinde tiel ni maltrafis la interkonan vesperon, sed ja dum
la semajno ni havis sufiĉe da tempo por konatiĝi kaj amikiĝi kun la pli ol 70
partoprenantoj.
La IJF havis vere riĉan programon. Dumtage okazis
plejparte Esperanto- kaj aliaj lingvokursoj, kaj prelegoj rilate al la temo de
la festivalo. Krom tio oni povis partopreni ankaŭ KER- [Komisiono por Eksteraj Rilatoj, parto de TEJO] kaj
AMO-seminariojn. Mi partoprenis (bedaŭrinde ne ĉiujn) kelkajn de tiuj
prelegoj kaj diskutrondoj, kaj ili estis vere interesEGaj. Mi eksciis multajn
novajn informojn, kaj mi eĉ komencis pensadi pri iom aktiviĝi en TEJO.
Kompreneble la vesperaj-noktaj programoj estis multe pli
viglaj (ja ĉiuj vekiĝis almenaŭ por vespemanĝo - ĝi estis ĉiam bongustega ;) ). Ĉiunokte
okazis koncertoj de talentaj esperantistoj (individue aŭ grupe), kaj poste
estis diskejo kaj drinkejo ĝis homoj volis amuziĝi. Nepre menciindaj estas ankoraŭ
la du tradiciaj vesperaj programoj. Unue la trinkomanĝa nokto, kie ĉiu havis eblon
prezenti la gastronomion de sia nacio. Ĉe la hungara tablo la interesiĝantoj povis
gustumi vinon de Villány, la kukon nomata „pano da episkopo” kaj hungaran fromaĝon,
sed prezentis sian gastronomion iteralie Meksiko, Ĉeĥio, Polando, Slovakio,
Germanio, Ukrainio, Italio kaj multaj aliaj. Dum la lasta vespero okazis alia
tradicia programero, kie ĉiuj rajtis montri sian talenton. Ni vidis
„ekspresivan dancon”, diversajn kantojn kaj scenariojn. Estis ege amuze, kaj mi
pozitive surpriziĝis, kiom talentaj esperantistoj ĉeestas.
Bedaŭrinde la 7-an de aprilo mi devis jam frumatene
forveturi por kapti flugon, do – kia hororo – mi devis resti en diskejo ĝis lanokto-nokto-fin'. ;) Mi ege ĝuis la semajnon, kaj mi tre ĝojas ke mi povis
partopreni. Mi elkore rekomendas al ĉiuj partopreni sekvontjare, estos certe
neforgesebla evento.

No comments:
Post a Comment