27/08/2015

Granda novaĵo kaj unusola okazaĵo: Junulara E-Semajno en Eger, Hungario!

 La Hungara Esperanto-Junularo (organizantoj de la Internacia Junulara Semajno) havas la honoron kunorganizi tiun famegan novjaran eventon kun la Pola Esperanto-Junularo en Hungario!

Ni elektis la belegan urbon Eger por nia renkontiĝo, kien ni atendas junulojn de ĉie el Eŭropo, esperante partoprenantojn ankaŭ de aliaj kontinentoj.

Kio estas JES (Junulara E-Semajno)?


Novjara evento por junuloj, kiu ĉi-jare okazos jam la 7-an fojon. Ĝis nun ĝi okazis en Germanio aŭ Polando (kutime kun almenaŭ 150-200 homoj), kaj nun ĝi estos en Hungario. (Cetere, en urbo fama pro sia vino.)



Tie atendos vin interalie...


...koncertoj
...diskutrondoj
...vingustumado
...ekskursoj
...diskejo
...karaokejo
...kaj kompreneble - La Silvestra Balo!
Alproksimiĝas la fino de la nuntempa aliĝperiodo. Aliĝu ĝis la 31a de aŭgusto pli malmultekoste!
 
Venu, ni atendegas vin!  Aliĝu nun ĉe www.jes.pej.pl!
 

No comments:

Post a Comment