29/01/2015

Semajnfina junulara renkontiĝo

Nia teamo elkore invitas vin al JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), al nia 40-60 persona semajnfina aranĝo fine de marto.

la organizantoj (foto de Tomasz Szymula)
 Kio certe estos:
- internacia kompanio (krom la plejparte hungara partoprenantaro jam nun estas francaj, ĉeĥaj kaj polaj aliĝintoj);
- bunta programo (ekz. filmo kun Eo-subteksto, karaokeo, subĉiela kuirado, ekskurso, ktp.);
--> ripozo kaj amuziĝo;
- aparta programero por komencantoj;
- eblo, ke vi uzu kaj evoluigu vian lingvoscion. :)


Detaloj de la evento:
- inter la 27-a kaj 29-a de marto (vendredo-dimanĉo)
- loko: Verőce (proksime al la hungara ĉefurbo, Budapeŝto)
- www.jer.hu (pli da informoj + aliĝo)
- Facebook-evento

Aliĝu senzorge eĉ tiam, se vi ankoraŭ neniun konas el la partoprenantoj!  Ni (la organizantoj) zorgos pri via bonfarto, kaj ankaŭ la ĉeestantoj kutimas esti tre malfermiĝemaj. :)

No comments:

Post a Comment