22/04/2011

Raporto pri la aprila programo

La aprila programo de HEJ estis organizata de Vilté Székely. Okazis ekskurso al la ravino Dera kaj la vilaĝo Csobánka [eldiratas kiel Ĉobanka], kie ni grimpis monteton. Poste ni iris al patkukejo, kie ni manĝis (nekredeble) patkukojn. :)
Oni renkontiĝis unue ĉe la placo Batthyány, sed la duono de la partoprenantoj aliĝis nur ĉe Pomáz, kaj de tie ni veturis plu per buso. La alveno estis sufiĉe frue, do komence oni ne tre emis paroli. Ni estis sesope, partoprenis Vilté, Laura, Laci, Zsófi kaj Keményfi Imre (kaj mi). Ni estis ĉi tiom malmultope ĉefe pro abiturientaj ekzamenoj sed ĉio estis bonetosa, kiel Esperantaj renkontiĝoj ĝenerale. :) Aldone ankaŭ la naturo kaj la vetero estis belaj.

Nin helpis la 'tutmonda loktrova sistema' birilo (GPS) de Vilté kaj mapo de Imre, do ni senprobleme trovis la ravinon, tra kiu ni iris ĝis Csobánka. En la ravino la riveron ni devis komence transpasi per ŝtonoj perpiede (estis iomete timinde :)), sed poste iĝis lukse, ĉar estis eĉ pontoj :).

Post 2 kilometroj la aliaj decidis fari manĝan paŭzon. Tiam mi – kiu tiam antaŭ nur kelkaj horoj matenmanĝis – ekhavis la fotilon de Zsófi, kaj ekde tiam fotis, fotadis kaj art(aĉ)umis, do finfine estis sufiĉe multe da fotoj (preskaŭ 150). Kelkuloj komence ne volis fotiĝi do ili "kontraŭfotis".

Dum la ekskursado oni pli parolemiĝis. Se estis silento, Imre prenis la Esperantan kantan libron de Vilté, kaj kantis al ni dumvoje :) Ni vidis belan ĉiraŭaĵon, gvatejojn de ĉasistoj, kaj aferon, kies celo ne povis esti divenita. Dume, eble pro mia troa fotemo min volis mortigi longa truo (verŝajne farita de veturilo), do mi fotis ankaŭ ĝin

Antaŭ Csobánka, ni vizitis kapeleton kie eblis ripozi (Imre volis prenkaŭ dormi :)) kaj preni akvon el fonto. Menciindas ankaŭ tio, ke tie mem la manĝaĵfotisto (mi) fotiĝis, kun bongusta sandviĉo.

En Csobánka ni decidis grimpi monteton kie estis kruco sur la pinto. Dum la trairado tra la vilaĝo, ni renkontis surprizan grupon kiuj surhavis strangajn vestaĵojn kaj kunportis eĉ lignan krucon, gitaron, ktp. (Bedaŭrinde [?] mi forgesis foti ilin.) Post la ŝoko ni preteriris ankaŭ skoltojn, do entute esperantistoj estis normalegaj uloj tie. :)

Sur la pinto estis belega panoramo, ni ripozis, manĝis Csúcs Csoki-n (pinta ĉokolado) kaj paroladis. Malgrimpinte ni iris per buso de Csobánka, kaj iris al patkukejo situanta ĉe la placo Batthyány. Tie ĉiu mendis bongustaĵon por si, kaj manĝante ni priparolis la estontajn Esperanto-eventojn. (Ekzemple IJS-n, kien ankaŭ vi venu!)

Poste ĉiu iris hejmen. Mi (kaj ŝajne ankaŭ la aliaj) entute bonfartis do jen la ekzemplo, ke ankaŭ tiuj renkontiĝoj povas esti mojosaj kaj tre bonaj, kiuj havas nur kelkajn partoprenantojn :)

1 comment:

  1. Ho ŝajne tio estis bonega. Mi bedaŭras, ke mi ne povis partopreni ĝin!

    ReplyDelete