01/04/2011

Venu al IJS 2011!

Venu al Internacia Junulara Semajno 2011! Ĉi-jare ĝi okazos en urbo Búbánatvölgy, en la ĉirkaŭaĵo de Budapeŝto de la 16a ĝis la 22a de aŭgusto. Por pli da informoj, bonvolu viziti la retpaĝon www.ijs.hu/eo!
Kio estas IJS?

La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de Hungara Esperanto-Junularo (HEJ).

La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj regionon. La programo de la renkontiĝo konsistas el diversaj prelegoj kaj aliaj distraĵoj: sporta tago, ekskursoj, internacia, vitizado de la vizitindaĵoj de la regiono, plaĝumado, lingvokursoj (de Esperanto, de la hungara lingvo por la eksterlandanoj, kaj foje de aliaj lingvoj). Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Unu el la plej ŝatataj programeroj estas la tradicia akvobatalo (kie la partoprenantoj kaj la urbaj fajrobrigadistoj batalas unu kontraŭ la alia), la esperanta kasino kaj la aŭkcio.

2 comments:

  1. Anonymous4/01/2011

    Lastjare mi partoprenis IJS-n kaj certe ankaŭ nun mi faros tiel! Estis mojose!

    ReplyDelete
  2. Anonymous4/01/2011

    Saluton! Mi esperas ke ni renkontigxos! :)

    ReplyDelete