Alvenis printempo, la suno brilas, jam sufiĉas la hejme sidado! Prefere venu kun ni la 17-an de aprilo (dimanĉe) al la ravino Dera, kiu estas proksime al Budapeŝto.
Ni renkontiĝos je la 10:45 ĉe la placo Batthány, de kie ni ekos je la 10:58 per interurba trajno HÉV ĝis Pomáz. De tie ni veturos per buso al Pilisszentkereszt (11:55), kaj atingos ĝin je la 12:30, kie la aventuro komenciĝos.
Ni ekskursos ĝis Csobánka, kaj ni malkovros kion oni povas vidi de la supro de roko Oszoly :)
A tuta distanco estos ĉirkaŭ 8-10 kilometroj, facile farebla, kun malaltaj montetoj. Inter la 4-a kaj 5-a ni revenos al la placo Batthyány, kie ni vizitos la proksiman patkukejon, kaj gustumos diversajn bongustaĵojn. :)
Por partopreni la programon vi bezonas ANTAŬANONCIĜI. Se vi volas partopreni, skribu retmesaĝon al vilte00{ĉe}gmail{punkto}com!
Se vi havas demandojn, serĉu Vilté Székely: +36 20 959 9508

No comments:
Post a Comment