Ĉu vi ŝataskrimfilmojn kaj -romanojn kaj eble ankaŭ mem emus iĝi detektivo, sed vi neniamhavis ĝis nun la ĝustan okazon? Ĉu vi ŝatus babili en Esperanto kaj interkonatiĝikun entuziasmaj junaj esperantistoj? Nun vi havas la eblon por ĉio ĉi samtempekaj samloke! Temas pri tiu ĉi ekscita ludo: http://www.krimiestek.hu/(klaku sur la trian bildon por detaloj), kiun ni planas partopreni, kaj niinvitas vin fari same.- Kiam? La 25-an de februaro, ekde la 2a horo (posttagmeze).
- Kie? Ĉe kinejo Odeon Lloyd (1136 Bp. Hollán E. u. 6.).
- Kostoj...? Por partopreni la ludon (ĝi ne estas evento de HEJ), oni devas pagi po 500 Ft-ojn (escepto: kiu aĝas malpli ol 14 tiu povas senkoste partopreni).
- Kontaktpersono: Saci (Sarolta Bagó) - se vi ŝatus veni, bv. skribu al retmesaĝon al la adreso sarolta [pukto] bago [ĉe] esperanto-junularo [punkto] com. Aŭ vi povas ankaŭ telefoni (ankaŭ dum la programo) al la numero dudek - tricent okdek - 47 84. Sed se vi subite aperas, kompreneble ni ne forpelos vin. ;-)
Post la krimludo (do ĉ. de la 4-a kaj duono) ni planas senstreĉe babili (trinkante varman teon :-) ) kaj kunkanti. Tio okazos en oficejo de HEA (Hungara Esperanto-Asocio; 1088 Bp., strato Bródy Sándor, numero 38.) Aliĝi kompreneble iam ajn eblas!
Venu kun ni, ni iĝu Sherlock Holmes!
No comments:
Post a Comment