Bjalistoka Esperanto-Societo intencas inviti al si novan volontulon - kandidatiĝu tuj!
Se vi:
… ni havas oferton por vi!
Vi povas fariĝi volontulo en la programo de Eŭropa Volontula Servo (EVS)! En ĝi dum naŭ monatoj vi laboros kun esperantistoj de Bjalistoko en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, havos la okazon labori en Esperanto-biblioteko, gvidos kursojn de la lingvo aŭ helpos ilin prepari, partoprenos en organizado de diversaj E-eventoj, kunorganizos la bjalistokan lingvo-kafejon. Vi havos la okazon ekkoni novan (aŭ ne) landon, ĝian kulturon, loĝantaron - kaj lingvon, kiun oni misopinias malfacila.
La preciza (anglalingva) priskribo de la projekto troviĝas ĉe ĉi tiu paĝo:
http://ec.europa.eu/youth/evs/aod/hei_form_en.cfm?EID=58000890380
- estas veturema, juna (18-29-jara) Esperantisto el Eŭropo (ne nepre el Eŭropa Unio, sed nepre ne polo!)
- ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi
- volas dum 9 monatoj loĝi en la urbo de Ludoviko Zamenhof
- deziras ekkoni Pollandon, polajn kulturon kaj lingvon
- ŝatus renkonti polajn esperantistojn kaj kunlabori kun ili
… ni havas oferton por vi!
Vi povas fariĝi volontulo en la programo de Eŭropa Volontula Servo (EVS)! En ĝi dum naŭ monatoj vi laboros kun esperantistoj de Bjalistoko en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, havos la okazon labori en Esperanto-biblioteko, gvidos kursojn de la lingvo aŭ helpos ilin prepari, partoprenos en organizado de diversaj E-eventoj, kunorganizos la bjalistokan lingvo-kafejon. Vi havos la okazon ekkoni novan (aŭ ne) landon, ĝian kulturon, loĝantaron - kaj lingvon, kiun oni misopinias malfacila.
La preciza (anglalingva) priskribo de la projekto troviĝas ĉe ĉi tiu paĝo:
http://ec.europa.eu/youth/evs/aod/hei_form_en.cfm?EID=58000890380
Volontulo eklaboros en Bjalistoko la 1an de septembro 2012, sed la daton ni povas eventuale fiksi laŭ ĉies bezonoj. Eŭropa Komisiono en EVS certigas inter alie:
Krome vi povos ekkoni aliajn eksterlandanojn, kiuj - same kiel vi - estos eŭropaj volontuloj en Bjalistoko kaj en aliaj urboj. Ne perdu la ŝancon kaj travivu ĉi aventuron - ĉar en EVS eblas partopreni nur unufoje en la vivo! Ĝis nun jam kvar esperantistoj partoprenis la programon (polo en Tuluzo, Francio kaj franco, brito kaj hungarino en Bjalistoko).
Tre detala gvidlibro pri la programo Junularo en Agado, kaj tie ankaŭ pri ĝia agado 2 - Eŭropa Volontula Servo, en pluraj lingvoj, troviĝas ĉe ĉi tiu paĝo: http://ec.europa.eu/youth/youth-in-action-programme/doc443_en.htm
- plenan pagon de transporto al la loko, en kiu vi laboros, kaj reen post la programo
- plenan pagon de kostoj de loĝado (en studenta domo aŭ en aparta loĝejo)
- pagon de materialoj bezonataj por via laboro
- poŝmonon por kromaj elspezoj (ĉirkaŭ 85 eŭrojn ĉiumonate) kaj monon por manĝaĵo (ĉirkaŭ 95 eŭrojn)
- plenan vivasekuron dum la volontula servo
- urban trafikbusan bileton kaj biletoj por aliaj labortaskaj lokoj
- trejnadojn (antaŭ forveturo al Pollando, tuj post alveno, kaj meze de la programo)
- kurson de la pola lingvo (aŭ, se vi ĝin konas, de iu alia)
- post la programo vi rajtos ricevi la atestilon YouthPass, kiu certigos ĉion, kion vi dume lernis kaj pri kio okupiĝis
- helpon de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocio
Krome vi povos ekkoni aliajn eksterlandanojn, kiuj - same kiel vi - estos eŭropaj volontuloj en Bjalistoko kaj en aliaj urboj. Ne perdu la ŝancon kaj travivu ĉi aventuron - ĉar en EVS eblas partopreni nur unufoje en la vivo! Ĝis nun jam kvar esperantistoj partoprenis la programon (polo en Tuluzo, Francio kaj franco, brito kaj hungarino en Bjalistoko).
Tre detala gvidlibro pri la programo Junularo en Agado, kaj tie ankaŭ pri ĝia agado 2 - Eŭropa Volontula Servo, en pluraj lingvoj, troviĝas ĉe ĉi tiu paĝo: http://ec.europa.eu/youth/youth-in-action-programme/doc443_en.htm
En la hungara versio de tiu ĉi paĝo vi povas legi raporton de Zsófi Pataki, nuna volontulo pri ŝiaj spertoj, en la hungara.
Malsupre troviĝas ligilo al formularo, kiun vi devas plenigi kaj sendi al la retadreso babelturo[cxe]gmail[punkto]com ĝis la 4a de aprilo. Ne restis do multe da tempo! Poste ni informos ĉiujn pri elektita kandidato kaj detale priskribos ĉiujn formalajn postajn paŝojn. Se vi havas demandojn - kontaktu nin per la retadreso de Babelturo. Aŭ vi povas demandi rekte la nunan volontulinon, Zsófia Pataki, per la jena adreso: pataki.zsofa[punkto]gmail.com

No comments:
Post a Comment