Estas somera, varma vetero, venu, kaj plaĝumu kun ni ĉe la lago de Velence la 26-an de Junio (dimanĉe)!
Nepre kunportu:
- bankostumon
- bantukon
- sunkremon
- manĝaĵon/trinkaĵon aŭ monon
- bonan humoron
Ni restos ĝis kiam ni volas. Ĉiuhore estas trajnoj reen, je la 08a minuto de ĉiu horo.
Por sciigi, je kiom da partoprenantoj ni kalkulu, bonvolu skribi leteron al jena retadreso imre.kemenyfi(ĉe)esperanto-junularo.hu, se vi ŝatus ĉeesti.Se vi havas demandojn, serĉu Imre Keményfi: +36 20 385 2495
No comments:
Post a Comment