18/06/2011

URĜE - volontulo el Hungario serĉata


Jen la alvoko de Bjalistoko:

"La volontula posteno en Bjalistoko liberiĝis. Hungarino, kiu estis venonta por labori en nia societo en septembro, devis pro laboraj kialoj rezigni de partopreno en Eŭropa Volontula Servo. Tial ni denove, urĝe, serĉas kandidaton pretan okupi tiun postenon.
Ĉar la sendanta organizaĵo jam subskribis la kontrakton kun ni, ni povas gastigi nur hungar(in)on.

Malsupre legeblas nia alvoko:

Se vi:
  • estas veturema, juna (18-29-jara) esperantisto el Hungario
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi
  • volas dum 9 monatoj loĝi en la urbo de Ludoviko Zamenhof
  • deziras ekkoni Pollandon, polajn kulturon kaj lingvon
  • ŝatus renkonti polajn esperantistojn kaj kunlabori kun ili

 … ni havas oferton por vi!

Vi povas fariĝi volontulo en la programo de Eŭropa Volontula Servo (EVS)! En ĝi dum naŭ monatoj vi laboros kun esperantistoj de Bjalistoko en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, havos la okazon labori en Esperanto-biblioteko, gvidos kursojn de la lingvo aŭ helpos ilin prepari, partoprenos en organizado de diversaj E-eventoj, kunorganizos la bjalistokan lingvo-kafejon. Vi havos la okazon ekkoni novan (aŭ ne) landon, ĝian kulturon, loĝantaron - kaj lingvon, kiun oni misopinias malfacila :)

La preciza (anglalingva) priskribo de la projekto troviĝas ĉe ĉi tiu paĝo. Volontulo povos veni al Bjalistoko jam en septembro. La Eŭropa Komisiono en EVS certigas inter alie:
  • plenan pagon de transporto al la loko, en kiu vi laboros, kaj reen post la programo
  • plenan pagon de kostoj de loĝado (kutime en studenta domo) kaj manĝaĵoj, de materialoj bezonataj por via laboro kaj biletoj por aliaj labortaskaj lokoj, kaj vi ricevos poŝmonon por kromaj elspezoj (85 eŭrojn ĉiumonate)
  • plenan vivasekuron dum la volontula servo
  • urban trafikbusan bileton
  • trejnadojn (antaŭ forveturo al Pollando, tuj post alveno, kaj meze de la programo)
  • kurson de la pola lingvo (aŭ, se vi ĝin konas, de iu alia)
  • post la programo vi rajtos ricevi la atestilon YouthPass, kiu certigos ĉion, kion vi dume lernis kaj pri kio okupiĝis
  • helpon de prizorgantoj el la gastiganta asocio kaj de ekstero
Krome vi povos ekkoni aliajn eksterlandanojn, kiuj - same kiel vi - estos eŭropaj volontuloj en Bjalistoko kaj en aliaj landoj. Ne perdu la ŝancon kaj travivu ĉi aventuron - ĉar en EVS eblas partopreni nur unufoje en la vivo! Ĝis nun jam tri esperantistoj partoprenis la programon (polo en Francio, franco kaj brito en Pollando).

Tre detala gvidlibro pri la programo Junularo en Agado, kaj tie ankaŭ pri ĝia agado 2 - Eŭropa Volontula Servo, en pluraj lingvoj, troviĝas ĉe ĉi tiu paĝo.

Por pli da informoj vizitu la jenan retpaĝon: http://espero.bialystok.pl/eo/category,7,1.html "

No comments:

Post a Comment