29/06/2011

Konkurso ĉe lernu!

Konkurso okaze de 100 000 uzantoj ĉe lernu!

Dum pli ol 8-jara ekzisto lernu! de tre malgranda kaj modesta retejo kreskis ĝis granda portalo, tradukita en pli ol 30 lingvojn, kaj nun ĝi jam longan tempon estas la plej granda reta Esperanto-kursejo en la tuta mondo. Sed lernu! estas ne nur granda amaso da retpaĝoj, ĝi unuavice estas granda komunumo kun pli ol 150 000 unikaj vizitantoj, kiuj ĉiumonate trarigardas kelkajn milionojn da paĝoj, kaj kelkcent helpantoj: tradukantoj, lingvohelpantoj, vortaristoj, programistoj kaj desegnistoj, kiuj ĉiutage laboras por ke la paĝaro restu viva kaj funkcianta. Kaj nun ni povas diri, ke lernu! ankaŭ estas la komunumo kun 100 000 registritaj uzantoj! Ankaŭ vi povas esti parto de tiu komunumo.
Okaze de tiom grava evento lernu! aranĝas grandan konkurson kun valoraj premioj:
  • Portebla komputilo Acer Aspire (Intel Dual core P6100 (2.0GHz), 4GB RAM, 320GB, 15.6", Windows 7 Home Premium);
  • Portebla minikomputilo Asus Mini Notebook Computer (Intel Atom N270 Mobil CPU (1.6GHz), 1GB RAM, 160GB, 10.1", Windows XP Home).

Kiel partopreni en la konkurso?

Kreu amuzan kaj interesan reklamon pri lernu!. Tio povas esti aŭ mallonga (ĝis 5 minutoj) filmeto aŭ interesa foto aŭ bele desegnita bildo. La plej bonajn laborojn ili poste uzos por reklamado de lernu!. Ĉar ili ŝatus uzi vian reklamon por reklamado al ne-esperantista publiko, ĝi prefere estu en la nacia lingvo kun apuda traduko al Esperanto (aŭ ĝi povas esti en Esperanto kun nacilingvaj subtitoloj aŭ traduko). La rezulton videbligu en la reto (vi povas uzi por tio diversajn ekzistantajn servojn, ekz.: Facebook, flickr, YouTube ks.) kaj sendu la ligilon al via laboro retpoŝte al konkurso@lernu.net.
La konkurso daŭros ĝis la 31a de julio, 2011. Fine ili planas aranĝi la voĉdonadon ĉe lernu!. Unu gajninton elektos la vizitantoj de la paĝaro kaj la alian - la teamo de lernu!.  Ĉiuj estas kore invititaj partopreni en la konkurso kaj festi kune kun la tuta komunumo!

Fonto: www.lernu.net

No comments:

Post a Comment