22/11/2012
Decembra programo
Ĉu vi volas scii, kial indas lerni Esperanton? Ĉu vi interesiĝas pri la ebloj de la uzo de la lingvo? Ĉu vi volas ekscii pli pri la kulturo kaj historio de la lingvo?
Dum la sekva, decembra programo de Hungara Esperanto-Junularo, vi povos ricevi respondon por la supraj demandoj, kaj vi povos fari viajn proprajn demandojn ankaŭ. Dum la aranĝaĵo ni spektos filmeton, kiu prezentas Esperanton de multaj vidpunktoj en facila, ĝuebla maniero, kaj rilate al ĉi tio ni libere interparolados pri la temoj.
Kie?
- En la ejo de Hungara Esperanto-Asocio. Adreso: 1146 Budapest, Thököly út 58-60. (vidu en la Gugla Mapo: http://goo.gl/T0Pn4)
Se vi aĝas malpli ol 30 jarojn, sed vi loĝas pli ol 50 kilometrojn for de Budapeŝto (kaj almenaŭ baznivele vi parolas la lingvon), Hungara Esperanto-Junularo pagos vian vojaĝkotizon. Se vi emas eluzi la eblon, sendu retmesaĝon al hej@ijs.hu
Kiam?
- La 2-an de decembro (dimanĉe), je la 14a horo.
Etikedoj:
2012,
decembro,
monata programo
Subscribe to:
Post Comments (Atom)

No comments:
Post a Comment