20/01/2012

Ĉu festi Silvestron Esperante? JES!

De la 27-a de decembro 2011 ĝis la 1-a de januaro 4 hungaraj esperantistoj partoprenis en JES, inter ili Zsófi Pataki, kiu estas EVS-volontulo en Bjalistoko ekde septembro. (Printempe en 2011 ŝi partoprenis en IJF en Italio per HEJ-projekto). La jena raporto aperis en ŝia blogo, en http://vojagxantino.blogspot.com, kie vi povas legi pri esperantumado kaj pri la vivo de volontuloj, hungare.

La 26-an de decembro vespere kun kvar hungaraj esperantistoj ni entrajniĝis en stacidomo „Keleti” en Budapeŝto kaj ni ekvojaĝis al la tria Esperanta novjararanĝo, al JES, en Gdansko. En la nokta trajno ni bone amuziĝis kvarope parolante nur pri Esperanto. Nia kunvojaĝanto ekinteresiĝis pri tio, ke kio ĝi estas, kaj pro kio ĝi utilas. Ni ne povis bone dormi, ĉar estis varmege kaj mi malsaniĝis ĝis mateno. En Varsovio ni ŝanĝis trajnon, kaj ĉe la dua trajnŝanĝo ni renkontiĝis kun la ĉeĥa-slovaka karavano kaj evidentiĝis, ke ni jam ekde Bratislavo estis en la sama trajno, kaj ni daŭrigis nian vojaĝon al la renkontiĝo kune. En la lastaj kelkaj horoj de la vojaĝo ni ludis tabuludon Esperante, kiun mi jam ne povos ludi en Bjalistoko, ĉar mi jam konas ĉiujn vortojn. Ĉirkaŭ la kvara posttagmeze ni alvenis al Gdansko, kie Pawel, unu el la organizantoj atendis nin kaj kondutis nin al la JES-ejo. Jam multe da partoprenantoj ĉeestis kaj ĉiuj ĝojis revidi la antaŭ longe viditajn amikojn. Ni registriĝis kaj translokiĝis en la amasloĝejon (klasĉambro, kie ĉirkaŭ 15 homoj dormis en dormosako sur matraco), en la duan etaĝon. En la unua etaĝo oni povis ludi diversajn ludojn, aŭ nur teumi kaj babili. Baldaŭ alvenis granda karavano el Germanio kaj Francio, kaj komenciĝis la interkona vespero. Krom tio gufujo kaj drinkejo atendis la interesiĝantojn ĉiuvespere.


Ankaŭ dum la tago multkoloraj programoj atendis la partoprenantojn. Mia pola amikino, Dorota ĉiutage gvidis Esperantan kurson por la lokaj studentoj kaj ŝi okupiĝis ankaŭ pri programo por novuloj, kiuj venis al sia unua renkontiĝo aŭ kiuj ne tiel bone konis la lingvon. Dum la unua tago okazis la solena malfermo de la renkontiĝo, kio estis iom oficiala, kiel ĉiuj malfermoj. Post tio mi partoprenis en la prelego de la 24 hora Esperanta radio, Muzaiko. Antaŭe mi nur aŭskultis ilin, sed mi jam scias kiu estas tiu entuziasma volontula grupo, kiu sen salajro redaktas la elsendojn de la radio. Dum la tuta aranĝo ili havis propran budon, kie ni povis demandi ion ajn, aŭ aĉeti t-ĉemizon, kion mi tuj faris. :) Post la prelego mi provis la juvelkrean metiejon de Marta, kie mi produktis al mi verdastelforman orelringon el dratoj kaj pentritaj plastikboteloj. La loko de la vesperaj koncertoj estis en alia konstruaĵo en proksima strato. Unue la litova Asorti koncertis, kiu dancigis la tutan publikon, ilin sekvis Gijom, kiu ne koncertis, sed laŭ siaj vortoj „koncerencis” (miksaĵo de koncerto kaj konferenco). Reirinte, en JES-ejo karaokeo kaj diskejo atendis nin. Eble pro ĉi tiu karaokeo mi perdis mian voĉon kaj mi ne retrovis ĝin dum unu semajno.

Danke al la antaŭa nokto, mi ne povis vekiĝi por partopreni la matenan renkontiĝon kun Lech Wałęsa (pola politikisto, fondinto de Solidarność). Posttagmezo mi ellitiĝis kaj ĝuste komenciĝis la urba ludo, kie ni devis plenumi diversajn taskojn en la urbo en grupoj. Mi estis en grupo kun Roĉjo kaj Bálint, kaj mi certis, ke ni estis la plej bonaj, tamen ni ne venkis. Bedaŭrinde dum la aranĝo ĉi tio estis la ununura okazo, kiam ni povis viziti la urbon, ĉar dum la tago estis tiel multe da programo, ke neniu volis forlasi la JES-ejon. Post la ludo mi partoprenis en la komencanta kurso de Szabi, por ŝteli kelkajn metodojn por miaj kursoj. Antaŭ la vesperaj koncertoj pola popoldancgrupo prezentis siajn dancojn kaj ankaŭ ni povis provi kelkajn paŝojn. Tiuvespere Inicialoj DC koncertis. Lia specialaĵo estas tio, ke dum la koncerto li projekcias videojn sur la fonon, kio igas liajn koncertojn psikedelaj. Inicialoj DC-n Kimo sekvis, kaj lin la rokbando Danĝera - tio de sia filo -, kiu laŭ mi estis la plej bona dum la vespero. La nokto iĝis tre longa, kiel la antaŭaj (kaj ĉiuj) noktoj.

Matene dum la antaŭlasta tago de la jaro mi denove trodormis kaj maltrafis la ekskursojn por malkovri Gdanskon. Eble ĉi tiu tago estis la plej pasiva, ĉar kaj TEJO kaj GEJO havis kunsidon, kaj multaj homoj partoprenis en ili. Se mi bone memoras, mi iris nur al prelego pri Ĉinio, pro kio mi pli multe ekinteresiĝis pri Azio. Nun mi ŝatus rakonti pri mia plej ŝatata programo: finfine alvenis la vespero, kiam koncertis La Perdita Generacio (la antaŭkoncerton faris Johannes)! De la kvarmembra grupo du knabinoj, la kantistinoj malsaniĝis, kaj ĉeestis nur la aliaj du membroj. Pro tio multaj seniluziiĝis, sed por mi tamen estis bona travivaĵo mia unua LPG-koncerto. Dum unu de la lastaj kantoj de la koncerto mi sentis, ke ĉi tiu 200 homoj apartenas unu al la alia. Kiam la bando petis la publikon, ke ĉiu brakumu iun, ni formis longajn brakumajn vicojn kaj kune kantis la kanton. Mi timas, ke neniu faris foton, ĉar ĉiu partoprenis en la granda brakumado. La sento, ke ni apartenas unu al la alia nur fortiĝis dum la nokto, ĉar ni longe kantis la Esperantan himnon kaj kelkajn aliajn kantojn ĝis mateno, malferminte la ĉampanojn, kiuj estis aĉetitaj por la novjara balo.


Kiam ni tiel bele elkantiĝis ĝis lasta tago de la jaro, post iom da ripozado komenciĝis la preparado al la Silvestra balo. Posttagmeze mi sukcesis partopreni en reggaeton-danckurso, kaj en la prelego de Szabi pri la hungara lingvo. Miaopinie ni bone diskutis pri tio, kio estas korekta, kaj kio ne, sed eble li abomenis min, ĉar mi interrompis lin. Poste mi iris helpi ornami la ĉambrojn. La plej bona en ĉi tiu Silvestro estis, ke ĉiu kulturo havis eblon celebri laŭ sia propra metodo. Ni alvenis el diversaj tempozonoj, do ĉiuj festis la novjaron ankaŭ laŭ la tempozono de la aliaj partoprenantoj. Preskaŭ ĉiuhore okazis celebrado. Ankaŭ mi trovis la manieron, kiel celebri laŭ la hungara tradicio. Mi konigis per la anonctabulo, kaj anoncigis per la DĴ, ke post noktomezo ĉiu venu kanti la hungaran himnon (mi ne scias kial ĝi ne estas kutimo ĉe aliaj nacioj) en la ĉambron, kie mi jam antaŭe skribis la tekston surtabulen. Kelkaj tiel entuziasmiĝis, ke ili komencis lerni la tekston jam dum la tago, kaj post noktomezo ni kune kantis la himnon ĉirkaŭ 20-ope, inter ili ni estis 3 gehungaroj.


PATAKI Zsófi

No comments:

Post a Comment