12/12/2011

Nova volontulo de TEJO

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 6-9 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde januaro/februaro (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 28a de decembro 2011.

Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 28a de decembro! TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. Ĝenerale la estraro limigas la daŭron de la volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn pri la aliaj laborsferoj menciitaj en la retpaĝo de TEJO.

Por pli da informoj vizitu la retpaĝon de TEJO!

Alvoko de TEJO

No comments:

Post a Comment