Tiu teatra altlernejo akceptos po unu studenton el ĉiu lando de Eŭropa Unio sendepende de tio, ĉu li aŭ ŝi parolas esperante aŭ ne. La komunikilo estos Esperanto, progresive instruata dum la unuaj monatoj de la kursaro. Tiel lingvoj estos nek baro nek avantaĝo por la staĝanoj: ĉiu povos paŝi al aliulo, justa paŝo por krei veran fratecon.
Ĉi-jare ni faris multe por diskonigi projekton per ret-listoj kaj dum diversaj E-kongresoj, sed por ke la ideo vere sukcesu, necesas al ni trovi ambasadorojn parolantajn Esperanton el ĉiu lando de la Eŭropa Unio. Kiu volus helpi nin pri:
- la varbado, en propra lando, gelernontojn (tiuj ĉi ne nepre scipovu Esperanton) kaj/ aŭ
- la serĉado, en propra lando, de subvencio por vivkostoj de la lernanto el propra lando kaj/aŭ
- la trovado de loko por la teatra prezentado en propra lando, fine de la trejnado kaj/aŭ
- la diskonigo de informoj pri la projekto en propra lando
Esperante, ke vi dezirus iĝi nia ambasadoro, ni invitas vin plenigi kaj sendi al ni la aliĝilon:
Se vi havas konatulojn en aliaj landoj de la Eŭropa Unio, bonvolu informi ilin pri tiu civitaneca projekto per nia retpaĝo www.dlptheatre.net/Esperanto.
Jadwiga RUDA kaj Fabrice CARREY
No comments:
Post a Comment