03/12/2013

Ni vizitis Vienon

La lastan semajnfinon de novembro ni vizitis Vienon por rigardi la vidindaĵojn de la urbo kaj la Esperantan Muzeon de Vieno. La ekskurson inspiris vienaj esperantistoj, kiuj bedaŭrinde ne multnombre aperis por renkonti nin. Nia unua programo estis la Esperanta Muzeo, kun esperantlingva gvidado. Eĉ ni, kiuj estas sufiĉe spertaj pri la movado, eksciis kelkajn novajn aferojn en la moderna, altnivela, interaga muzeo. Nia gvidanto estis simpatia esperantisto, kiu post la gvidado tre pacience respondadis niajn demandojn. Post la muzeo ĉiuj libere povis esplori la urbon, tamen la plej granda parto de nia teamo restis kune. Nia franca amikino, kiun ni ekkonis dum JER atendis nin antaŭ la muzeo kaj ĉiĉeronis nin en la urbo dum la tuta tago. Bedaŭrinde ŝi ne kunportis la aliajn membrojn de la loka klubo. Nia unu vojo gvidis al la kristnaska bazaro, por varmigi nin per iom da varma vino kaj punĉo kaj por rigardi la donacojn kaj dolĉajojn, kiujn eblis aĉeti ĉe la budoj. Kiam la dolĉaĵ-amantoj sufiĉe aĉetumis por siaj familianoj, ni renkontiĝis kun la cetero de nia grupo ĉe Stephansdom, ni ekis al la Hundertwasser domo, kiu estas mia persona preferato. Bedaŭrinde malheliĝis sufiĉe frue, tiel ni povis nur mallonge admiri la unikan arkitekturon de la domo, sed rekompencis nin la "Kunst und Café", kiu troviĝis en la domo. Trinkante varmajn trinkaĵojn ni povis spekti dokumentan filmon kun la komentoj de la posedanto de la kafejo, kaj ni povis plenigi la gastlibron, farante iom da reklamo por Esperanto (ne forgesu rigardi la unuan paĝon, kiam vi estos tie ;) ). La tago pasis rapidege, kaj ĉiuj akiris multajn novajn memoraĵojn antaŭ la reveturo al Budapeŝto.



No comments:

Post a Comment